Saltu al enhavo

Reĝlando Akvitanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Akvitanio (apartigilo).
Reĝlando Akvitanio
reĝlandoreĝlando
Geografio
Ĉefurbo:
Tolosa
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

En 781, Karolo la Granda konsekris sian trian filon, Ludoviko (estonta reĝo de frankoj sub la nomo Ludoviko la Pia), tiam 3-jara, reĝo de Akvitanio kaj kiu estis konfidita al bajulus, Arnold. Tiu nova ŝtato, reĝlando Akvitanio, enhavis krom Akvitanio ankaŭ Gaskonion kaj kies ĉefurbo estis Toulouse. Administradon zorgis en:William of GelloneVilhelmo (ĉ.742 - †812), grafo de Tuluzo kaj duko de Akvitanio.

La gaskonoj elektis, post la morto de Lupo la Dua, unu el ties filojn, Sanĉo la Unua Lupo, kiu agnoskis la suzerenecon de Karolo la Granda kaj partoprenis, en la ekspedicio organizita de Ludoviko, reĝo de Akvitanio kaj filo de Karolo la Granda, kontraŭ Barcelono en 801. Sed tiu agnosko mallonge daŭris ĝis en 802 ĉar Pamplono vazale omaĝis al la emiro de Kordovo.

En 812, post ribelo kondukita de Semen Loup, plejaĝa frato de Sanche Lupo la Unua, kiu anstataŭis lin post lia morto, nova ekspedicio de Ludoviko alvenis ĝis Pamplono irante tra Dax. Ludoviko singarde tiufoje, revenante per la intermonto Roncesvalo kapti ostaĝojn, kiujn li liberigis nur post alveno en sekura teritorio, kie lia armeo ne riskis embuskon.

Post morto de Karolo la Granda, Ludoviko la Pia fariĝis imperiestro kaj kompaniigis siajn filojn en regado. En 817, li donis al Pepino la Unua, Gaskonion, graflandon de Tuluzo kaj parton de Septimanio kaj de Burgonjo.

Dum tiu tempo, en duklando Gaskonio, Garcia Semen, plejaĝa filo de Semen Lupo postsekvis sian patron mortintan en 816. Sed Garcia Semen mortis en 818 kaj estis anstataŭita de sia kuzo, Lupo la Tria. En 819, tiu lasta perdis siajn bienojn rabitajn de Pipino la Unua, kiu ekzilis lin. Tamen, por ne malplaĉi al la gaskonoj, li donis al ili kiel ĉefon Aznar Sanchez, filo de Sanĉo, kiu helpis lin por batali kontraŭ la navarajn ribelojn. Tio estis la epoko de graflando Cisa Gaskonio, kio estos altigita al duklando Gaskonio en 852.

Post morto de Aznar Sanchez en 837, tiu graflando, poste duklando Gaskonio iris al lia frato Santz-Santz mem anstataŭita, post sia morto en ĉirkaŭ 855 de lia nevo Arnaldo, kiu estis la filo de lia fratino Sanĉa kaj de Émenon, grafo de Poitiers, poste grafo de Angulemo. Arnaud mortis en 864 kaj la sinsekvo de gaskonaj dukoj ne estas tre klara. Legendo asertas ke en 864, gaskonoj nomumis kiel grafon, Sanche la Tria Menditarrat, nepo de Garcia Semen. Sanche la Tria Menditarrat eble estas la praulo de la estontaj dukoj kaj grafoj de Gaskonio, kiuj sin sekvis ĝis en 1032, kiam mortis la lasta princo de tiu familio.