Nakamura Shuji
Aspekto
(Alidirektita el Shuji Nakamura)
Shuji NAKAMURA (22-an de majo 1954) estas japan-naskita usona elektronika inĝeniero kaj fekunda inventisto specialiĝinta pri la kampo de duonkondukta teknologio, profesoro ĉe la Materiala Departemento de la Inĝeniera Kolegio, Universitato de Kalifornio, Santa Barbara (UCSB), kaj estas rigardata kiel la inventinto de la blua LED, grava antaŭaĵo en lumteknologio. Kune kun Isamu Akasaki kaj Hiroshi Amano, li estas unu el la tri ricevantoj de la Nobel-premio pri fiziko[1] en 2014 "pro la invento de efikaj bluaj lumdiodoj, kiu ebligis brilajn kaj ŝparajn energi-blankajn lumfontojn". En 2015, ties enigo en komercadon kaj disvolviĝon de energiefika blanka LED-lumteknologio estis agnoskita de la Globala energio (premio).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|