Teatro Attila József
Teatro Attila József | |||
---|---|---|---|
teatrejo teatra ensemblo | |||
Bazaj datoj | |||
Tipo | Teatro | ||
Adreso | |||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Budapeŝto, Angyalföld | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 31′ 54″ N, 19° 4′ 2″ O (mapo)47.531719.0671Koordinatoj: 47° 31′ 54″ N, 19° 4′ 2″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Teatro Attila József [jOĵef atila] (hungare József Attila Színház [joĵef atila sinhaz]) estas teatro en Budapeŝto, en distrikto Angyalföld.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi konstruaĵo estis konstruita en 1953 por kulturdomo, tamen ĝi ekfunkciis kiel operetoteatro. Tiutempe en la proksimeco multe da fabrikoj situis, tial ĉi teatro estis dediĉita al la laboristoj. La teatro iĝis filio kaj samtempe prenis la nomon de Attila József, kiu estis la plej ŝatata poeto de la komunistoj. En la sekva jaro la teatro memstariĝis. La teatro havis la taskon kontentigi gustojn de la laboristoj, tial ĝi prezentis diversajn muzikajn teatraĵojn.
La konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo laŭ la tiutempa socialisma stilo estas griza kaj se iu ne vidas la surskribon, tiu supozas loĝdomo. Tamen la iama partia domo nuntempe estas teatrejo kaj loĝdomo.
Elektitaj teatrestroj
[redakti | redakti fonton]- József Szendrő (1954-1955)
- Imre Fodor (1956-1975)
- István Miszlay (1975-1982)
- Péter Léner (1990-2010)
- László Méhes (2010)
- Gábor Koltay (2011)
- Károly Nemcsák (2011-)
Eternaj membroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]En la teatro aktoradis inter ili Ferenc Bács, Katalin Bács, Krisztián Dányi, János Dömsödi, Anna Fehér, Balázs Fila, Attila Geréb, János Háda, Gyula Horváth (aktoro), Ildikó Incze, Imre Józsa (aktoro), János Katona (aktoro), Sándor Keresztes, Mária Keresztessy, Judit Kocsis, Ágnes Kovalik, Hanna Lóránd, Sándor Makay, Géza Márky, Pál Mihály, Pál Ömböli, Éva Örkényi, Bertalan Solti, Ernő Szabó (aktoro), Ádám Schnell, Éva Szabó, Judit Tóth, Éva Vándor, István Velenczey, sed la plej menciindaj aktoroj estis András Kern, Lajos Kránitz, Cecília Esztergályos, Róbert Koltai, Margit Bara, László Inke, Judit Pogány, Mónika Ullmann.
Longe reĝisoradis en la teatrejo Árpád Benedek, István Kazán, (Tibor Hegedűs estis reĝisoro inter 1958-1961), longe estis dekoraciisto István Szlávik, 2 jardekojn estis dirigento Lajos Bolba.
Aparte menciindaj teatraĵoj estis Barillet-Grédy: A kaktusz virága (Floro de la kakto) kaj Ambaŭ vivoj de onklino Mici (teatra versio).