Tramtransporto en Olomouc
Aspekto
Tramtransporto en Olomouc | |
---|---|
Haltejo Náměstí Hrdinů | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Olomouc, Ĉeĥio |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 1-a de aprilo 1899 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 16,2 km |
Nombro de linioj | 7 |
Nombro de veturiloj | 69 |
Nombro de stacioj | 36 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Transportisto | Dopravní podnik města Olomouce (DPMO) |
Tramtransporto en Olomouc (ĉeĥe Tramvajová doprava v Olomouci) estas normalŝpura tramsistemo situanta en Olomouc, Ĉeĥio. Sep linioj funkcias sur ĉirkaŭ 16 kilometroj da trako, kio igas ĝin la plej malgranda tramreto en longo de la Ĉeĥa Respubliko. Ĝi estas funkciigata de "Dopravní podnik města Olomouce a.s." (DPMO), firmao posedata de la urbo Olomouc. En 2022, DPMO havis totalon de 69 tramveturiloj destinitaj al regula pasaĝertransporto.
Itineroj
[redakti | redakti fonton] Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de tramlinioj en Olomouc.
Tramo | Linio | Notoj |
---|---|---|
1 | Fibichova ↔ Nová Ulice | vojaĝdaŭro 18 minutoj, trafiko finiĝas ĉirkaŭ la 21.00, ofteco 15 min |
2 | Fibichova ↔ Neředín, krematorium | vojaĝdaŭro 19 minutoj, ofteco 15 min |
3 | Fibichova ↔ Náměstí Hrdinů ↔ U Kapličky | vojaĝdaŭro 25 minutoj |
4 | Pavlovičky ↔ Nová Ulice | vojaĝdaŭro 28 minutoj, ofteco 15 min |
5 | Fibichova ↔ U Kapličky | vojaĝdaŭro 15 minutoj, trafiko en labortagoj finiĝas ĉirkaŭ la 19.00, ofteco 30 min |
6 | Fibichova ↔ Nová Ulice | vojaĝdaŭro 20 minutoj, funkcias nur en labortagoj de ĉ. la 6.00 ĝis la 18.00, ofteco 15 min |
7 | Fibichova ↔ Neředín, krematorium | vojaĝdaŭro 20 minutoj, trafiko finiĝas inter la 20.00 kaj la 21.00, ofteco 15 min |
Tramparko
[redakti | redakti fonton]Bildo | Tipo | Modifikaĵoj kaj subtipoj | Liveroj en jaroj | Nombro[1] (je 14.5.2023) |
---|---|---|---|---|
Tatra T3 | Tatra T3R.P | 1983–1987 | 18 | |
Škoda 03T | Škoda 03T (komerca nomo Astra) | 1998–1999 | 4 | |
Inekon 01 Trio | Inekon 01 Trio | 2006 | 3 | |
VarioLF | VarioLF.E | 2006–2007 | 3 | |
VarioLFR.E | 2008–2011 | 7 | ||
VarioLFR.S | 2012–2020 | 11 | ||
VarioLF plus/o | VarioLF plus/o | 2013 | 14 | |
EVO1 | EVO1 | 2018 | 5 | |
EVO1/o | 2018–2022 | 4 |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ DP Olomouc - tramvaje. Seznam-autobusu.cz. Alirita 2023-05-14.