Trolebusa transporto en Brno
Trolebusa transporto en Brno | |
---|---|
Trolebuso en Brno | |
trolebusa sistemo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Brno Ĉeĥio |
Transportsistema speco | trolebuso |
Komenco de trafiko | 30-a de julio 1949 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 87,5 km |
Nombro de linioj | 13 + 1 |
Nombro de veturiloj | 144 |
Aliaj informoj | |
Transportisto | Dopravní podnik města Brna |
La Trolebusa transporto en Brno (ĉeĥe Trolejbusová doprava v Brně) estas trolebusa sistemo en Brno funkciigata de "Dopravní podnik města Brna" (DPMB). Ĝi estas parto de la publika transportsistemo de Brno kaj la Integrita transporta sistemo de la Sudmoravia regiono (IDSJMK). Ĝi estas la plej granda trolebusa reto en Ĉeĥio, kies historio datiĝas de 1949. La funkcia longeco de la trakoj, unu el kiuj ankaŭ kondukas al la najbara urbo Šlapanice, atingis entute 54,0 km en 2011, la provizita tensio estas 600 V, kaj la infrastrukturo konsistas el tri deponejoj. Ĝis la 31-a de decembro 2022, la DPMB funkciigis entute 138 trolebusojn destinitajn por regula pasaĝertransporto (krom kvar historiaj veturiloj), kiuj veturis entute 5,4 milionojn da veturilo-kilometroj dum 2022 kaj transportis 40,6 milionojn da pasaĝeroj. En januaro 2024, entute dek tri regulaj ĉiutagaj linioj kun longo de 87,5 km kaj unu nostalgia linio funkciis.
En la Brno-hanteco oni uzas la vorton "trajf" aŭ "trajfl" por trolebuso.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Trolebuso
- Brno
- Integrita transporta sistemo de la Sudmoravia regiono
- Tramtransporto en Brno
- Transporta entrepreno de la urbo Brno
- Trolebusa transporto en la mondo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (DPMB) (ĉeĥe/angle)
- Oficiala retejo (IDSJMK) (ĉeĥe/angle)