Saltu al enhavo

Trolebusa transporto en Prago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trolebusa transporto en Prago
Trolebuso en Prago
Trolebuso en Prago
trolebusa sistemo
Ĝeneralaj informoj
Loko Prago
 Ĉeĥio
Transportsistema speco trolebuso
Komenco de trafiko 28-a de aŭgusto 1936, 1-a de julio 2018
Fino de trafiko 16-a de oktobro 1972
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 4,9 km
Nombro de linioj 2 (58, 59)
Nombro de veturiloj 37
Nombro de stacioj 19
Aliaj informoj
Transportisto Dopravní podnik hlavního města Prahy
vdr

La Trolebusa transporto en Prago (ĉeĥe Trolejbusová doprava v Praze) estas trolebusa sistemo de la publika transporto de Prago, kiun mastrumas "Dopravní podnik hlavního města Prahy".

La origina ampleksa reto de trolebusa transporto en Prago estis funkciigita inter 1936 kaj 1972, kiam ĝi estis la unua moderna trolebusoperacio en Ĉeĥoslovakio. La renovigo de la trolebusreto estis plurfoje pripensita, sed nur en oktobro 2017 estis komencita la provveturo de la unu kilometron longa trolebuslinio en la strato Prosecká, kiun uzis unu hibrida trolebuso vojaĝanta sur la vojo Palmovka–Letňany. Plenskala trolebusa funkciado provizita de hibridaj (partaj) trolebusoj estis lanĉita komence de 2024. Ekde februaro 2024 trolebusa linio 58 en sekcio Palmovka – Letňany – Čakovice – Miškovice, kaj ekde marto 2024 ankaŭ linio 59 en sekcio Nádraží Veleslavín – Letiště Václava Havla.


Mapo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]