27-a de julio
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 27-a de julio estas la 208-a tago de la jaro (la 209-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 157 tagoj restas.
Je la 27-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 678: Slavoj rezignis sieĝon de la bizanca urbo Tesaloniko
- 1054: Reĝo de Skotlando Macbeth estis venkita de Siward de Northumbria en batalo norde de Firth of Forth
- 1128: Belgio: Bruĝo ricevis la honortitolon urbo
- 1202: Batalo de Basian: Kartvela reĝlando venkis armeon de Ruma sultanlando
- 1214: Batalo de Bouvines (inter Velfoj kaj Ŝtaŭfoj) - prestiĝo de Francio en Eŭropo kreskis
- 1320: Venko de litovoj en batalo de Medniki kontraŭ Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1423: Pollando: Garwolin akiris urborajton
- 1549: Katolika misiisto kaj jezuito Francisco Xavier alvenis al Japanio
- 1586: Angla navigisto Walter Raleigh unuafoje alportis tabakon al Unuiĝinta Reĝlando
- 1605: Oni fondis Port Royal en franca kolonio Akadia en Nordameriko
- 1675: Franca-Nederlanda milito: malvenko de franca armeo en batalo de Sasbach
- 1692: Pollando: Bjalistoko akiris urborajton
- 1694: Banko de Anglio fondiĝis
- 1789: Usona Departmento de Ŝtato fondiĝis
- 1768: Rusoj komencis sieĝon de Krakovo, kie sin defendis 2 mil Baraj konfederaciistoj
- 1790: En Dzierżoniów oni subskribis aŭstra-prusan pakton pri neagreso - alianco inter Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj Reĝlando Prusio
- 1794: Falo de Robespierre en Francio: rezulte de puĉo Robespiero estis arestita de Nacia Konvencio, post kuraĝigo al ekzekuto de pli ol 17 000 "malamikoj de la Revolucio"
- 1795: Hispanio subskribas pactraktaton kun Francio rezignante pri parto de la okupata insulo Hispaniolo
- 1830: Francio: Julia revolucio eksplodis - enkonduko de Julia monarkio
- 1839: Opia milito ekis inter Imperia Ĉinio kaj Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando, post kiam ĉinaj aŭtoritatoj kaptis kaj detruis britan importon de opio
- 1866: Transatlantika telegrafa kablo finfine estis metita surfunde de Atlantiko inter Dairbhre (okcidenta Irlando) kaj Novlando
- 1880: Venko de afgana armeo kontraŭ la brita en batalo de Maiwand (50 mejlojn nord-okcidente de Kandaharo) dum la dua brita-afgana milito (venko de Pirho)
- 1890: Traŭmato: nederlanda pentristo Vincent van Gogh provis sinmortiĝi pafante per revolvero sian bruston - mortis pro vundoj du tagojn poste
- 1896: Guglielmo Marconi unuafoje publike ektestis radiofonion
- 1913: Itala futbalklubo Parma FC fondiĝis
- Unua Mondmilito
- 1915: En Varsovio kreiĝis Civitana Gardo
- 1916: Bataloj de la Brigado de Polaj Fusilistoj, konsistigantaj rusan armeon, kontraŭ germanaj trupoj en Baranowicze-regiono
- 1917: Aliancanoj atingis Izeron en la batalo de Passchendaele, apud Ipro, dum la milito kun Germana Imperiestra Regno
- 1918: Laŭ decido de Episkopa Kunveno de Pola Reĝlando en Lublin estis fondita Katolika Universitato de Lublin
- 1920: Soveta-Pola Milito: Ruĝa Armeo okupis fortikaĵon Osowiec, apud Goniądz
- 1921: Diabeto: en la Universitato de Toronto Frederick Banting kaj Charles Best unuafoje ekstraktis insulinon
- 1922: Usono agnoskis registaron de Litovio
- 1927: Hungara Revizia Ligo estas formita sub la prezido de Ferenc Herczeg
- 1930: En Hamburgo finiĝis la 3-a Ŝakolimpiko, kiun gajnis la pola skipo, Ksawery Tartakower kaj aliaj
- 1937: Testoflugo de germana mara aviadilo Focke-Wulf Fw 200
- 1940: Kunikla fikciulo Bugs Bunny aperis - animacio de usona firmao Warner, la dua desegnita figuro, kiu ricevis stelon en la Trotuaro de famo en Holivudo
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: regopovoj de Ĝenerala Gubernio prilaboris planon de plilarĝigo de vojoj pro pretigata agreso kontraŭ Sovetunio; Pola ekzila registaro: en Londono aperas unua en Britio n-ro de "Dziennik Ustaw Rzeczpospolitaj Polskiej" (Leĝ-Gazeto de Pola Respubliko) post evakuo de Francio; Dakaro: el franca haveno forkuris sesa pola komerca ŝipo, kies kapitano ricevis Batal-Krucon
- 1941: En aneksita de Wehrmacht Lvovo ukrainaj naciistoj murdis dum tritaga pogromo - t.n. Tagoj de Petljura - ĉ. 1,5-2 mil judojn; germana polico arestis en Krzemieniec (nun en Ternopila provinco) grupon de intelektuloj, antaŭ ĉio polojn; germanoj bruligis en Bjalistoko-regiono 4 vilaĝojn; apud Lublin germanoj komencis konstrui koncentrejon Majdanek; Orienta Fronto: en Smolensk-regiono trupoj de Okcidenta Fronto rekonkeris Jarcevon; Japanio komencis okupadon de Franca Hindoĉinio
- 1942: Operaco Reinhardt: estro de vojevodio Przemyśl anoncis deportadon de juda loĝantaro kaj minacis mortpunon pro helpo al judoj - en la vojevodio polico pafmortigis pli ol 300 judojn, kaj de la urba loka geto foriris transporto de 3 800 judoj al ekstermejo Bełżec (proksime al Tomaszów Lubelski); kunfondintoj de Pola Sekreta Ribela Organizaĵo Paweł kaj Franciszek Buchalik estis post torturo publike pendumitaj de Gestapo en Rybnik; Pola Enlanda Armeo detruis dukton liverantan gason al fandejo en Ostrowiec, municifabriko en Skarżysko-Kamienna kaj kanon-fabriko en Starachowice; Heinrich Himmler konsentis murdi en Provinco Vartlando polojn nekuraceble malsanajn je tuberkulozo
- 1943: Estro de SS en Tria Regno malpermesis revenon al sia lando al trudlaborantaj gravedaj polinoj - la nasko devus okazi en loĝejoj aŭ en elektitaj primitivaj lokoj kaj la infano estis tuj forprenata por rasa selekto, malfortaj estis kondamnitaj al malsat-morto en specialaj vartejoj aŭ mortigataj per injektilo; Operaco Gomoro: nokta amasa aeratako de Aliancanoj kontraŭ Hamburgo kaŭzis morton de 40 mil homoj kaj ruinigis centron de la urbo kaj havenon; itala registaro malfondis faŝisman partion; registaro de Rumanio turnis sin al la bulgara kun propono prilabori komunan planon de interesdefendo de ambaŭ ŝtatoj, se Wehrmacht ne povos kontraŭstari atakojn de la Ruĝa Armeo; nokte soveta aviado atakis fervojajn nodojn en Brjansk kaj aerodromojn
- 1944: Bjalistoko estis liberigita de germana okupado — pereis 400 sovetaj soldatoj, krome la Ruĝa Armeo konkeris Stanisławów, Garwolin, kaj Lvovon kune kun 3 500 polaj soldatoj de la Pola Enlanda Armeo; komandanto de Enlanda Armeo en Lublin reĵetis postulojn de soveta generalo pri subigo de siaj soldatoj al 1-a Armeo de Pola Soldataro, kreita en Sovetunio, kaj komandanto de la garnizono sub la soveta premo devis ĉesigi oficialan agadon kiel laŭleĝa militista pola regopovo, simile kiel la subtera pola polico; germana polico pafmortigis en Varsovio ĉ. 400 judojn nekapablajn marŝi kaj malsanulojn - komenco de la evakuo de KL Warschau en la marŝo de morto; en Pińczów aperis la lasta numero de semajnrevuo "Żołnierz Polski" (Pola Soldato) - partizana Respubliko de Pinczów kreita; Juda Nacia Komitato kvitancis ricevon de Joint 100 mil kaj de Usona Kongreso 20 mil dolarojn; taĉmento de Enlanda Armeo organizis embuskon inter Zawichost kaj Ożarów kontraŭ germanaj ĝendarmoj veturantaj reprezalii vilaĝon; Ruĝa Armeo konkeris Jarosław kaj Przemyśl; Ruĝa Armeo atingis landlimon kun Finnlando, ekregis Rēzekne kaj Daugavpils, konkero de Šiauliai; Edward Osóbka Morawski kaj Vjaĉeslav Molotov subskribis en Moskvo sekretan interkonsenton pri komuna ŝtatlimo inter Pollando kaj Sovetunio surbaze de la Curzon-linio kun du amendoj: Arbarego de Białowieża iĝis pola, sed Lvovo estis cedita al Ukraina SSR
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: nokte de la 27-a/28-a de julio de la transporto tra distrikto Kozienicki taĉmento de leŭtenanto Marian Bernaciak liberigis 120 malliberigitojn, en tio plurajn oficirojn de Pola Enlanda Armeo
- 1949: Testoflugo de unua jetmotora komerca reagaviadilo De Havilland Comet - okazis pluraj akcidentoj pro metala laciĝo
- 1950: En Rostova provinco (RSFSR, Sovetunio) estis fondita urbo Volgodonsk
- 1953: Fino de la Korea milito kun subskribo de interkonsento en Panmunĵomo pri demarkacia linio dividanta Nordon de la Sudo
- 1954: Registaro de Ĉeĥoslovakio nuligis registron de konfesioj, donitaĵoj pri religiaj kredoj de la loĝantaro devis malaperi el ĉiuj formoj kaj demandaroj
- 1955: Aŭstria Ŝtattraktato ekvalidis - fino de Aliancana okupado
- 1955: Bulgaraj ĉasaviadiloj pafalterigis israelan pasaĝeran aviadilon flugantan de Londono ĝis Tel-Avivo, kiu deflankiĝis de la vojo - 58 personoj pereis
- 1968: Ministro pri internaj aferoj generalo Wojciech Jaruzelski rekrutigis en Silezio la 2-an Armeon de Pola Soldataro por kadre de Varsovia Kontrakto invadi Ĉeĥoslovakion
- 1972: Testoflugo de usona ĉasaviadilo McDonnell Douglas F-15 Eagle
- 1976: Malvarma milito: sovetia grandmajstro Viktor Korĉnoj petis azilon en Nederlando
- 1981: Premiero de la filmo de Andrzej Wajda Homo el fero
- 1983: Prago: temperaturo de 37,8 °C estis mezurita en Clementinum - la plej alta temperaturo iam mezurita en la periodo 1775-2019
- 1985: Ugando: prezidanto Milton Obote estis faligita - generalo Tito Okello iĝis ŝtatestro
- 1990: Belorusa SSR, Ukraina SSR kaj Uzbeka SSR deklaris suverenecon
- 1990: Parlamento de Rumanio decidis, ke la 1-a de decembro iĝos nacia festo
- 1990: Oni finis produktadon de la aŭtomobilo Citroën 2CV
- 1993: Fidel Castro anoncis nuligon de puno pro posedo de usonaj dolaroj
- 2000: Armeo de Fiĝioj arestis gvidanton de la maja puĉo George Speight kaj 369 aliajn ribelantojn
- 2001: Usono plilongigis sankciojn al Irano kaj Libio por pliaj kvin jaroj
- 2003: Vilno: franca aktorino Marie Trintignant estis morte batita en hotelo de sia amato, ĉefo de la franca rokbando Nigra Deziro
- 2008: 17 personoj pereis kaj 154 vundiĝis en du bombaj eksplodoj en Istanbulo
- 2010: Ahmed M. Mahamoud Silanyo iĝis prezidento de Somalilando - neagnoskita ŝtato en Afriko
- 2012: La 30-a Somera Olimpiko komenciĝis en Londono
- Terorismo
- 2013: 6 personoj pereis kaj 9 vundiĝis rezulte de eksplodo de aŭtomobil-kaptilo antaŭ ambasadejo de Turkio en Mogadiŝo, la ĉefurbo de Somalio
- 2016: Rezulte de eksplodo de bombaŭto en Al-Kamiŝli en nord-orienta Sirio 44 personoj pereis kaj ne malpli ol 171 vundiĝis; en serio de bombaj atencoj fare de sinmortigantoj en Al-Mukala en suda Jemeno 51 personoj pereis (en tio 8 atencintojn), 37 vundiĝis
- 2016: Apostola pilgrimo de papo Francisko al Pollando komenciĝis okaze de la 1050-jara datreveno de ties kristanigo fare de princo Mjeŝko la 1-a, kies celo estis partopreno en la Mondaj Junularaj Tagoj en Krakovo
- Milito de Donbaso
- 2020: Laŭvica 74-a landlima armistico en Donbaso interkonsentita de la prezidanto de Rusio Vladimir Putin kaj prezidanto de Ukrainio Volodimir Zelenskij ekde noktomezo daŭris nur 20 minutojn — de 2014 en la konflikto kun porrusaj separistoj pereis pli ol 13 000 soldatoj kaj civiluloj (nur surbaze de oficialaj donitaĵoj) kune kun laste murdita ukraina kuracisto el Ruĝa Kruco (dum la diurno okazis pli ol 100 incidentoj)
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion
- 154-a tago de rusa agreso: Laŭ Ĝenerala Stabo de Ukrainio la pasintan tagon pereis 200 rusiaj soldatoj; ukrainaj trupoj, minacitaj de ĉirkaŭigo, retiriĝis de Vuhlehirska Termoelektra centralo (transprenita de rusoj — la dua laŭ grandeco en Ukrainio); ukrainoj la 3-an fojon, depost 10 tagoj, pripafis per raketoj ponton apud Ĥersono — fermita por trafiko; Gazpromo haltigis laboron de laŭvica gasturbino — liverado de gaso al Okcidenta Eŭropo malkreskis ĝis 20% kompare al la plena uzebleco; aŭto kun 2 supozitaj kunlaboristoj estis eksplodigita en okupata Ĥersono, unu pereis
- Modreago: En Varsovio ministro de nacia defendo Mariusz Błaszczak subskribis kun reprezentantoj de Sud-Koreio strategian interkonsenton pri aĉeto de modernaj tankoj, kanonhaŭbizoj kaj atakaviadiloj; de Alasko forflugis al pola bazo en Łask 6 usonaj ĉasaviadiloj F-22 kadre de la "Aera misio" de NATO en Mez-Orienta Eŭropo; pola spionagentejo publikigis lokojn (t.n. selektaj tendaroj), kie funkcias rusaj torturejoj kontraŭ ukrainoj; Kremlo elspezas malavarajn rekompencojn al familioj de mortfalintaj rusiaj soldatoj en Ukrainio; Dmitrij Medvedev publikigis mapon kun dispartigita Ukrainio, kies la plej granda parto apartenas al Rusio, kaj pli malgrandaj al Pollando kaj Rumanio, nur la Kieva provinco apartenas al Ukrainio
- 2023: Pasinttage rusia armeo perdis 590 soldatojn, 11 kirasitajn batalveturilojn, 18 raketelpafilarojn kaj 9 tankojn; militleĝo en Ukrainio estis plilongigita je 90 tagoj; ukrainoj liberigis Staromajorke en Donecka provinco; Volodimir Zelenskij vizitis serioze damaĝitan de rusoj ortodoksan Katedralon de Transfiguriĝo en Odeso
- Mondreago: Kanada medicinista misio instruas kune kun poloj ukrainajn soldatojn; Britio: Rusio perdis ĉ. 40 helikopterojn Ka-52; Prigoĵin, ĉefo de Grupo Wagner, partoprens en Sankt-Peterburgo pintkunvenon Rusio-Afriko, dum kiu Burundio ekinteresiĝis pri rusa nuklea centralo; Jarosław Kaczyński vizitinte polan-belorusan ŝtatlimon esprimis intencon plilongigi landliman barilon (ĉi-monate 2 mil fremdlandanoj provis ĝin eksterleĝe trapasi); Rusio la trian juĝiston de Internacia Puna Kortumo metis al listo de serĉataj personoj (sen informi pri krimoj); Pollando, Litovio kaj Latvio pretas al komunaj agoj kontraŭ Belorusio kaze de provokoj fare de Grupo Wagner, kies 12-a konvojo (la 2-a kun kirasitaj veturiloj) alvenis al sia nova sidejo en la lando
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1452: Ludoviko Sforza, itala nobelo, duko de Milano (m. 1508)
- 1612: Murado la 4-a, sultano de Otomana Imperio, konata de krueleco (m. 1640)
- 1667: Johann Bernoulli, svisa matemtikisto kaj fizikisto debutinta en "Acta Eruditorum", ano de Familio Bernoulli, malkovrinto de Leonhard Euler (m. 1748)
- 1740: Jeanne Barret, franca esploristino, kiu kiel la unua virino ĉirkaŭnavigis la mondon (m. 1803)
- 1768: Joseph Anton Koch, aŭstra pentristo revizianta klasikajn scenojn de Nicolas Poussin aŭ Claude Lorrain (m. 1839)
- 1775: Teréz Brunszvik, hungara nobelino kaj fondinto de la unuaj infanĝardenoj en Hungario (m. 1867)
- 1784: George Onslow, franca komponisto, membro de la Akademio de Belartoj de Francio (m. 1853)
- 1792: Maria Quitéria, brazila Johana de Arko, subleŭtenantino, nacia heroo (m. 1853)
- 1793: Johann Samuel Ferdinand Blumröder, germana luterana pastoro kaj politikisto (m. 1878)
- 1808: Moriz Haupt, germana klasika filologo (m. 1874)
- 1824: Alexandre Dumas (filo), franca verkisto (m. 1895)
- 1833: Gustav Pfleger Moravský, ĉeĥa verkisto kaj poeto, ligita kun Majanoj (m. 1875)
- 1835: Giosuè Carducci, itala Nobelpremiita poeto, profesoro de la itala literaturo (m. 1907)
- 1845: Leon Fauvart-Bastoul, franca kavaleriano kaj esperantisto kontribuinta al Plena Vortaro, membro de Lingva Komitato (m. 1922)
- 1848: Loránd Eötvös, hungara barono, geofizikisto, ministro, prezidanto de Hungara Scienca Akademio, profesoro (m. 1919)
- 1848: Hans Hoffmann, germana verkisto pri Pomerio, redaktoro, pedagogo (m. 1909)
- 1853: János Bedőházi, hungara verkisto kaj instruisto (m. 1915)
- 1853: Vladimir Korolenko, rusia verkisto, defendanto de homrajtoj en la Rusia imperio kaj Sovetunio (m. 1925)
- 1864: František Flos, ĉeĥa instruisto, dramverkisto, tradukisto kaj verkisto de aventura literaturo (m. 1961)
- 1867: Enrique Granados, hispana komponisto kaj pianisto (m. 1916)
- 1870: Hilaire Belloc, angla verkisto kaj historiisto, aŭtoro de 153 libroj (m. 1953)
- 1881: Hans Fischer, germana Nobelpremiita kemiisto esplorinta organikan kemion (m. 1945)
- 1877: Ernő Dohnányi, hungara-usona komponisto kaj pianisto (m. 1960)
- 1891: Aleksander Ładoś, pola diplomato, konsula oficisto, ĉeforganizanto de sekreta operaco "Pasportaj aferoj" en Berno, antaŭ Wannsee-konferenco, helpanta savi de holokaŭsto ĉ. 400 eminentajn judojn (m. 1963)
- 1892: Géza Csorba, hungara skulptisto (m. 1974)
- 1894: Paul Hans Albrecht, germana muzeisto, arkivisto kaj fakulo pri regiona historio (m. 1955)
- 1899: János Karácsony, rumania hungara instruisto, pentristo (m. 1974)
- 1900: Ernő András Lőrincz, hungara, rumania hungara kuracisto (m. 1985)
- 1902: Grzegorz Grzeban, pola bioĥemiisto kaj komponisto de ŝakstudoj (m. 1991)
- 1904: Ljudmila Rudenko, sovetia ŝakludistino, grandmajstro, mondĉampionino (m. 1986)
- 1906: Jerzy Giedroyc, pola princo, politikisto, redaktoro de la pariza "Kultura", kunlaboranta i.a. kun Witold Gombrowicz, Gustaw Herling-Grudziński, Zbigniew Herbert, Leszek Kołakowski, Czesław Miłosz (m. 2000)
- 1907: Zoltán Kovács Borbereki, hungara pentristo kaj skulptisto, disĉiplo de János Vaszary kaj István Csók (m. 1992)
- 1908: Erzsébet Schaár, hungara skulptistino (m. 1975)
- 1910: László Kiss, usona statistikisto, matematikisto, honora membro de Hungara Scienca Akademio (m. 2000)
- 1910: Julien Gracq, franca soleca verkisto ne akceptinta Premion Goncourt (m. 2007)
- 1913: Dániel Bodosi, rumania hungara pentristo (m. 2006)
- 1913: László Heinrich hungara fizikisto-kemiisto, kunlaboranto de la "Gazeto de Matematiko kaj Fiziko" (m. 1986)
- 1916: Siegfried Reda, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1968)
- 1917: Bourvil, franca aktoro en komediaj filmoj (m. 1970)
- 1918: Margit Lontay, hungara aktorino (m. 1993)
- 1919: Jack Goody, brita etnologo kaj antropologo, membro de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj (m. 2015)
- 1925: Attila Erőss, rumania hungara ĵurnalisto kaj verkisto
- 1927: Dawid Rubinowicz, juda knabo, aŭtoro de memoraĵoj pri germanaj reprezalioj de judoj, murdita (m. 1942)
- 1927: Pierre Granier-Deferre, franca reĝisoro, kontraŭstaranta al Franca Nova Ondo (m. 2007)
- 1934: Gáspár Török, rumania hungara fotisto kaj inĝeniero (m. 2019)
- 1936: Sebastian Posch, aŭstra klasika filologo (m. 2023)
- 1937: Árpád Kemény, hungara scenejdekoraciisto kaj pentristo (m. 1995)
- 1938: Pierre Christin, franca bildliteraturisto (m. 2024)
- 1940: Levente Kovács, rumania hungara reĝisoro, aktorpedagogo
- 1942: Volkmar Kühn, germana skulptisto
- 1944: Ferenc Gulyás, rumania hungara verkisto kaj poeto
- 1949: Włodzimierz Kleszcz, pola ĵurnalisto kaj muzikproduktisto
- 1951: Joseba Irazu Garmendia, eŭska verkisto, membro de Akademio de la Eŭska Lingvo
- 1969: Alessandro Esseno, itala komponisto kaj pianisto
- 1970: Nikolaj Coster-Waldau, dana aktoro
- 1971: Aleksander Fedorowicz, pola diplomato, poligloto, pereinta en kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 (m. 2010)
- 1977: Jonathan Rhys Meyers, irlanda aktoro
- 1979: Sidney Govou, franca futbalisto
- 1987: Natalia Januszko, pola stevardino, la plej juna viktimo de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 super Smolensk (m. 2010)
- 1991: Cho Yoon-woo, sudkorea filma aktoro
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 432: Celesteno la 1-a, papo, sanktulo
- 1061: Nikolao la 2-a, papo
- 1276: Jakobo la 1-a, reĝo de Aragono, Valencio kaj Majorko (n. 1208)
- 1597: Jakub Wujek, pola religia verkisto, jezuito, teologo, rektoro de Vilna Akademio, tradukinto de la Biblio (n. 1541)
- 1675: Henri de Turenne, franca militestro kaj marŝalo (n. 1611)
- 1759: Pierre Louis Moreau de Maupertuis, franca filozofo, matematikisto, fizikisto, astronomo kaj naturalisto ekspediciinta al Sameio (n. 1698)
- 1783: Johann Philipp Kirnberger, muzikteoriisto kaj komponisto (n. 1721)
- 1805: Brian Merriman, irlanda poeto, la lasta verkanta en la irlanda lingvo; enestanta en la Nova Esperanta Krestomatio (n. 1749)
- 1805: Johann Friedrich Wilhelm von Charpentier, germana naturscienculo, geologo, kartografo (n. 1738)
- 1841: Miĥail Lermontov, rusa verkisto kaj poeto (n. 1814)
- 1844: John Dalton, brita kemiisto kaj fizikisto, konata de la atommasa unuo (n. 1766)
- 1849: Charlotte von Ahlefeld, germana verkistino (n. 1781)
- 1873: Fjodor Tjutĉev, rusa poeto kaj diplomato, efektiva ŝtatkonsilisto kaj cenzuristo, tutslavisto (n. 1803)
- 1890: Vincent van Gogh, nederlanda pentristo (n. 1853)
- 1899: Tassilo von Heydebrand und der Lasa, germana ŝakisto, teoriisto kaj historiisto de ŝako (n. 1818)
- 1907: Fülöp Figyelmessy, hungara oficiro, usona kolonelo, partoprenanta Usonan Enlandan Militon (n. 1820)
- 1909: Auguste Ludwig, germana pentristino (n. 1824)
- 1911: Leandr Čech, ĉeĥa literatura kritikisto (n. 1854)
- 1924: Ferruccio Busoni, itala pianisto, komponisto, dirigento (n. 1866)
- 1929: Rosa Junck, ĉeĥa lingvo-instruistino, esperantistino kaj tradukistino, partoprenantino de UK 1905, reĝino de Esperanta deklamo (n. 1850)
- 1931: Auguste Forel, svisa kuracisto, psikiatro, entomologo, pacifisto (n. 1848)
- 1943: Marie-Louise van de Velde, belga pianistino kaj pentristino (n. 1867)
- 1944: Endre Ságvári, hungara politikisto, juristo kaj oficisto (n. 1913)
- 1946: Gertrude Stein, usona verkistino, poetino, feministino (n. 1874)
- 1950: József Horváth, hungara publicisto (n. 1889)
- 1954: Gyula Sebestény, hungara kuracisto, kirurgo kaj profesoro (n. 1887)
- 1960: Etelo Liliano Vojniĉ, irlanda verkistino kaj muzikistino (n. 1864)
- 1963: Garrett Morgan, afrik-usonana entreprenisto, inventisto de trafiklumoj kaj kasko ligita kun gasmasko (n. 1877)
- 1970: Alois Schmaus, germana slavisto kaj balkanologo (n. 1901)
- 1970: António de Oliveira Salazar, portugala politikisto kaj profesoro pri ekonomio, diktatoro de Portugalio plurfoje malpermesanta Esperanto-aktivadon (n. 1889)
- 1972: Richard Coudenhove-Kalergi, aŭstra verkisto kaj politikisto, fondinto de Paneŭropa Movado (n. 1894)
- 1980: Barney Bigard, usona ĵaza klarnestisto (n. 1906)
- 1980: Mohamed Reza Pahlavi, lasta ŝaho de Persio (n. 1919)
- 1981: Erzsébet Róna, hungara-usona fizikistino, kemiistino kaj geofizikistino (n. 1890)
- 1984: Luitpold Steidle, germana oficiro kaj GDR-politikisto (n. 1896)
- 1987: Jan Mikusiński, pola matematikisto okupiĝanta pri distribucio, konata pro kontribuo al kunfaldaĵo, membro de Pola Scienca Akademio (n. 1913)
- 1989: Ádám Szirtes, hungara aktoro (n. 1925)
- 1994: Rosa Chacel, hispana verkistino de la Generacio de la 27a (n. 1898)
- 1995: Miklós Rózsa, usona komponisto (n. 1907)
- 1999: Aleksandr Daniloviĉ Aleksandrov, sovetia, rusia matematikisto, fizikisto, filozofo, eseisto kaj montogrimpisto (n. 1912)
- 1999: Harry Sweets Edison, usona ĵaztrumpetisto de svingo, laŭreato de NEA Jazz Masters Fellowship (n. 1915)
- 2003: Bob Hope, brita-usona ŝercisto kaj aktoro (n. 1903)
- 2005: Marten Toonder, nederlanda verkisto kaj bildstria desegnisto (n. 1912)
- 2006: Péter Bán, rumania hungara tradukisto (n. 1946)
- 2008: Jusef Ŝahin, egipta kinoreĝisoro (n. 1925)
- 2009: George Russell, usona ĵaz-muzikisto, komponisto kaj muzikteoriisto (n. 1923)
- 2011: Agota Kristof, hungara franclingva verkistino vivanta en Svislando (n. 1935)
- 2015: Abdul Kalam, prezidento de Barato, sciencisto, inĝeniero (n. 1931)
- 2016: Piet de Jong, nederlanda oficiro, komandanto de submarŝipo, ĉefministro de Nederlando (n. 1915)
- 2017: Sam Shepard, usona verkisto kaj aktoro (n. 1943)
- 2018: Paul Philippi, rumana teologo kaj politikisto (n. 1923)
- 2018: Vladimir Vojnoviĉ, sovetia, rusia verkisto, satiristo (n. 1932)
- 2019: Robert Schrieffer, usona Nobelpremiita fizikisto, esploranta superkonduktivecon (n. 1931)
- 2020: Magda Kósáné Kovács, hungara politikistino, ministro pri laboro (n. 1940)
- 2020: Owen Arthur, barbada politikisto kaj ĉefministro (n. 1949)
- 2021: Jean-François Stévenin, franca aktoro kaj reĝisoro (n. 1944)
- 2021: Stefan Michnik, pola kapitano, stalinista juĝisto kaj advokato akuzita pri komunistaj krimoj (n. 1929)
- 2024: Mísia, portugala kantistino (n. 1955)
- 2024: Edna O'Brien, irlanda verkistino (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Maldivoj, 2-a tago de la Festo de Sendependeco
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 27-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.