29-a de januaro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 29-a de januaro estas la 29-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 336 tagoj restas (337 en superjaroj).
Je la 29-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 904: Serĝo la 3-a iĝis papo transprenante la papadon de kontraŭpapo Kristoforo - periodo nomata "pornokratio" komencita
- 1258: Mongoloj komencis sieĝi Bagdadon
- 1429: Dum kunveno en Lucko de eŭropaj monarĥoj la regantoj de Pollando Ladislao la 2-a Jogajlo kaj Hungario Sigismondo ne konsentis kronadon de Vytautas, grandprinco de Litovio
- 1453: Reĝo de Hungario Ladislao la 1-a ĵuris gardi liberecon de la lando
- 1574: Okdekjara Milito: venko de nederlanda ŝiparo super la hispana en batalo apud Reimerswaal (Zelando)
- 1595: Premiero de la tragedio Romeo kaj Julieto de William Shakespeare
- 1616: Nederlanda velisto Willem Schouten kiel unua ĉirkaŭnavigis Hornan Kabon, kiun li nomis omaĝe al sia gepatra urbo
- 1635: Kardinalo Armand Jean du Plessis de Richelieu fondis Francan Akademion
- 1655: Rus-Pola Milito: batalo de Ochmatów (nun Ĉerkasa provinco) komenciĝis - pola armeo kun krimeaj tataroj venkis rusan-kozakan armeon komandatan de Bohdan Ĥmelnickij (unu el la plej sangaj bataloj)
- 1676: Fjodor Aleksejeviĉ iĝis caro de Rusio
- 1710: Rusia imperio: dekrete de Petro la Granda estis enkondukita nova alfabeto por la rusa lingvo - variaĵo de la cirila alfabeto
- 1712: Milito de hispana sukcedo: paca kongreso komenciĝis en Utrecht
- 1770: Polaj insurekcianoj malvenkis en la batalo kun rusaj trupoj apud Kcynia
- 1804: Ĥarkiva Universitato ekfunkciis
- 1814: Napoleonaj Militoj: venko de franca armeo kontraŭ la prusa-rusa en batalo apud Brienne (Aube)
- 1819: Malaja Duoninsulo: brita guberniestro Stamford Raffles fondis Singapuron kun komercejo por Brita Orienthinda Kompanio
- 1845: Nov-Jorko: poemo La Korvo de Edgar Allan Poe aperis gazete kiel unua aŭtora publikaĵo
- 1848: Unua ĝenerala voĉdono en la historio de Papa Ŝtato okazis
- 1853: Civila nupto de Napoleono kun Eugenia de Montijo
- 1856: Oni fondis Viktorian krucon fanditan el bronzo de rusaj kanonoj, militakiritaj dum la Krimea milito
- 1861: Kansaso fariĝis la 34-a ŝtato de Usono.
- 1886: Karl Benz patentigis aŭtomobilon kun benzinmotoro
- 1891: Liliuokalani, lasta monarko kaj sola reĝino reganta en Havaja Reĝlando, ektroniĝis
- 1900: Filadelfio: oni fondis basbalan Amerikan Ligon
- 1906: Frederiko la 8-a iĝis reĝo de Danio
- Unua mondmilito:
- 1916: Germanaj zepelinoj unuan fojon bombadis Parizon
- 1918: Dum batalo ĉe Kruto bolŝevikoj venkis ukrainajn volontulojn
- 1919: Ĉeĥoslovakaj-polaj limregionaj disputoj: batalo de Skoczów komenciĝis, la plej granda dum la konflikto de 1919-1920 — militiste senrezulta, sed la pola flanko povis plu teni strategian vojon al Bielsko kaj Żywiec
- 1919: Prezidanto de Pola Nacia Komitato Roman Dmowski prezentis dum konferenco en Parizo polajn postulojn pri landlimoj de Pollando post la unua mondmilito
- 1919: Usono kiel unua ŝtato en la mondo agnoskis sendependecon de Pollando
- 1920: Dua Pola Respubliko: pola armeo eniris al Czersk, Starogard Gdański kaj Tuchola por ilia transpreno
- 1929: Lev Trockij estis ekzilita de Sovetunio
- 1929: Unua eldono de kontraŭmilita romano de Erich Maria Remarque En Okcidento nenio nova
- 1936: Novjorko: 5 unuaj basbalistoj eniris al la Basbala Halo de Famuloj
- 1936: En Vlissingen oni interkonsentis pri konstruo en Nederlando de polaj submarŝipoj ORP Orzeł (Aglo) kaj ORP Sęp
- 1937: Granda teroro: 13 homoj, kiuj kontraŭstaris al Stalin, estis mortkondamnitaj en Sovetunio
- 1940: Dum kunpuŝiĝo de tri trajnoj en japana urbo Osako 181 personoj pereis
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: en fortikigita germana malliberejo en Poznań estis pafekzekutita pola profesoro Stanisław Kalandyk; registaro de Władysław Sikorski konsentis pri partopreno de pola brigado en bataloj, flanke de Finnlando, kontraŭ Sovetunio; Adolf Hitler subskribis dekreton pri ŝanĝo de nomo Reichsgau Posen al Reichsgau Wartheland (Provinco Vartlando)
- 1941: En Poznań germanoj mortpunis 5 polojn; ekvalidis leĝo pri nova administra disdivido de Silezio kun du ĉefurboj: Vroclavo kaj Katowice; komenco de sekretaj stabaj intertraktoj usonaj-britaj en Vaŝingtono
- 1942: Gestapo en Poznań postulis transdonon de konfiskitaj en preĝejoj linajn vestojn al dispono de Germana Ruĝa Kruco; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo finis operacon Toropec-Ĥolm; oni publikigis mesaĝon de prezidento Franklin D. Roosevelt al la pola nacio, ke Usono uzos ĉiujn fortojn por detruo de la invadinto kaj rekonstruo de Pollando
- 1943: Germana ĝendarmaro masakris du vilaĝojn en Zamość-regiono, murdante 71 polojn kaj en Sumin, ekloĝata plimulte de ukrainoj, pafmortigis ĉirkaŭ 50 personojn, en Lubartów - 14 judojn kaj en Wierzbica 11 polojn pro kaŝo de 3 judoj; en malliberejo en Katowice germanoj senkapigis 9 personojn; en du vilaĝoj de Distrikto Tomaszowski germanoj murdis 71 polojn, ankaŭ bebojn; Gestapo arestis 46 membrojn de aganta en Mosin konspira organizaĵo Asocio de Blanka Aglo; Porajmos: germanoj ordonis aresti ĉiujn ciganojn en Nazia Germanio kaj okupataj ŝtatoj kaj deporti ilin al koncentrejoj; Kampanjo de Guadalcanal: dutaga batalo ĉe insulo Rennell inter Usona Ŝiparmeo kaj la japana komenciĝis; Ruĝa Armeo de Sudokcidenta fronto atakis Doneckan Basenon kaj de la Suda Fronto atakis Rostov-na-Donu kaj de Starobilsk direkte al Mariupolo kaj Lugansk; Tria Regno: Ernst Kaltenbrunner estis nomumita ĉefo de Reichssicherheitshauptamt, anstataŭ mortigita en Ĉeĥio Reinhard Heydrich
- 1944: Masakro de Koniuchy: sovetaj partizanoj de rusa, litova kaj juda nacieco vivbruligis ne malpli ol 38 loĝantojn de pola vilaĝo (nun en Litovio apud Šalčininkai) — dekkelkaj forkurintoj estis vunditaj; Pola Rezistomovado: apud Niepołomice (distrikto Wieliczka) taĉmento de Pola Enlanda Armeo "Fulmo" sensukcese atencis kontraŭ veturanta trajne al Lvovo guberniestro Hans Frank kaj generalo Wilhelm Koppe - pereis 17 germanoj; germana polico pafekzekutis en Grębków apud Krakovo 80 malliberulojn, kaj en Wąwolnica 13 personojn; fervoja polico murdis en Łapy 12 jaran knabon; Ruĝa Armeo ekregis Ĉudovo kaj Sokolniki; Usona 8-a Aviada Armeo atakis Magdeburgon
- 1945: Ruĝa Armeo konkeris polajn urbojn Drezdenko, Jordanów, Kuźnia Raciborska, Nowy Targ kaj Zakopane; sangaj bataloj pri bone fortikigita de germanoj Pomeria Remparo (Międzyrzecz, Szczecinek, Wałcz, Tuczno, Gorzów Wielkopolski) komenciĝis — soldatoj de Unua Pola Armeo por batali pri Pollando devis ĵuri fidelecon al Stalin kaj Sovetunio; de Vilno foriris unua transporto kun poloj direktitaj al parte postmilita Pollando; porsendependa konspira organizaĵo "NIE" (Ne) fondiĝis, kies tasko estis daŭrigo de la batalo pri sendependeco post eniro de la Ruĝa Armeo - generalo August Emil Fieldorf iĝis ĉefkomandanto; Ĉina Fronto: japanoj okupis usonajn aerodromojn en Siĉuano, ĉina infanteria divizio reĵetis lastan provon rompi birman vojon
- 1949: Britio agnoskis de facto ŝtaton Israelo
- 1955: Filmo de Henri-Georges Clouzot Les Diaboliques kun Simone Signoret premiere prezentiĝis en Parizo
- 1963: Pro kontraŭstaro de Francio rompiĝis interparoloj pri eniro de Britio al Eŭropa Ekonomia Komunumo (vetoo de Charles de Gaulle)
- 1964: Aŭstrio: la 9-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Innsbruck
- 1967: Mantro-Rok Danco, nomata "la plej sublima" en la hipia epoko, okazis en San-Francisko, kun Swami Bhaktivedanta, Janis Joplin, Grateful Dead kaj Allen Ginsberg
- 1968: Mikronezio: konstitucio de Nauro estis akceptita
- 1973: Kunsido de Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj komenciĝis en Adis-Abebo, unua sesio sur la afrika kontinento
- 1979: Oni subskribis kontrakton por konstrui la 4-an Kosmopramon Atlantis
- 1981: En Lodzo komenciĝis studenta striko de altlernejoj, kiu alkondukis interalie al registro de la Sendependa Asocio de Studentoj
- Revolucioj de 1989:
- 1989: Hungario kiel unua lando de Orienta Bloko ligis diplomatiajn rilatojn kun Sud-Koreio
- 1990: Eksa komunista ŝtatestro de Germana Demokratia Respubliko Erich Honecker estis arestita pro akuzo pri nacia perfido
- 1990: En Varsovio partoprenantoj de la 11-a Kunsido de komunista Pola Unuiĝinta Laborista Partio voĉdonis pri agadfino de la partio, kiu dum 42 jaroj regis en Pollando
- 1992: Inter Linus Torvalds kaj Andrew S. Tanenbaum komenciĝis diskuto pri avantaĝoj kaj malavantaĝoj de kernoj
- 1996: Jacques Chirac anoncis definitivan finon de la franca programo de nuklea testado
- 1996: Venecio: operejo Teatro La Fenice bruliĝis
- 1997: Pola verkisto kaj futurologo Stanisław Lem iĝis Honora Civitano de Urbo Krakovo
- 1998: Pollando: katolika-nacia gazeto "Nasz Dziennik" aperis
- 1998: Japanio, Kanado, Rusio, Usono kaj membro-ŝtatoj de Eŭropa Kosma Agentejo subskribis interkonsenton pri konstruo de Internacia Kosmostacio
- 1999: Ĝenerala Sekretario de NATO Javier Solana sendis al Pollando, Ĉeĥio kaj Hungario formalajn invitojn aliĝi al Nord-Atlantika Traktato
- 2001: Ĉilia diktatoro Augusto Pinochet estis akuzita pri krimoj farataj dum sia regado kaj arestita
- 2002: En sia ĉiujara mesaĝo pri ŝtataj aferoj prezidento George W. Bush enkalkulis Irakon, Iranon kaj Nord-Koreion al tiel nomata Akso de la Malbono
- 2006: Tarja Halonen gajnis la duan fojon prezidentajn balotojn en Finnlando
- 2008: Asteroido 2007 TU24 kun diametro 450 metroj preterpasis Teron en distanco de 554 110 km
- 2011: Egipta revolucio: prezidento Hosni Mubarak sub socia premo demisiis registaron de Ahmad Nazif; kiel vicprezidenton li nomumis Omar Sulejman
- 2012: En Pollando per koncerto "Jen mi estas" malfermiĝis Nacia Stadiono en Varsovio
- 2013: Siria enlanda milito: en rivero de Halepo oni trovis korpojn de 108 junaj viroj kaj knaboj
- 2016: Firmao Land Rover finis post 33 jaroj produkti modelon Defender
- 2017: Kanado: en moskeo de Kebekurbo dum terorisma pafado 6 personoj pereis, 18 vundiĝis
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 340-a tago de rusa agreso: pasinttage ukraina armeo rebatis 16 atakojn, ankaŭ kontraŭ Baĥmut; rusoj perdis ĉ. 650 soldatojn kaj 8 tankojn, pli ol 20 kirasitajn transportilojn kaj 7 artileriajn sistemojn; Ŝtata Servo de Ukrainio pri Eksterordinaraj Situacioj avertas pri postlasitaj de rusoj kaptiloj kun grenadoj; Ukrainio sankciis bankon Raiffeisen pro "helpado al la milito"; okupaciaj regopovoj en Luganska provinco devigas loĝantojn forlasi vilaĝoj apud fronto por ke ili ne helpu al ukrainoj; 300 wagneranoj restas en malsanulejo apud Lugansk — kuracistoj rifuzas ilin kuraci pro tio, ke ili estas portantoj de sifiliso, aidoso, tifo
- Mondreago: usona Instituto pri Milit-Studoj: regulaj taĉmentoj de Rusia armeo anstataŭigas soldulojn de Grupo Wagner apud Baĥmut; Pollando retiriĝis de membreco en Internacia Banko de Ekonomia Kunlaboro, kontrolata de Kremlo
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1455: Johano Reuchlin, germana filozofo, renesanca humanisto, poeto, hebreisto (m. 1522)
- 1499: Katarina von Bora, edzino de Marteno Lutero (m. 1552)
- 1632: Johannes Georgius Graevius, nederlanda historiisto, juristo kaj klasika filologo (m. 1703)
- 1688: Emmanuel Swedenborg, sveda filozofo, teologo, sciencisto kaj mistikulo, kies La dogmaro pri la vivo por la Nova Jerusalemo estis tradukita el la latina originalo al Esperanto (m. 1772)
- 1700: Daniel Bernoulli, svisa matematikisto kaj fizikisto kontribuinta al aerodinamiko (m. 1782)
- 1737: Thomas Paine, usona inventisto kaj eseisto de la usona revolucio, unu el Patroj-fondintoj de Usono (m. 1809)
- 1749: Kristiana la 7-a, reĝo de Danio-Norvegio (m. 1808)
- 1756: Friedrich August Ludwig Nietzsche, germana teologo (m. 1826)
- 1763: Johann Gottfried Seume, germana verkisto kaj vojaĝraportisto (m. 1810)
- 1773: Friedrich Mohs, germana mineralogo kaj geologo proponinta durecskalon por la klasifiko de mineraloj (m. 1839)
- 1782: Daniel-François-Esprit Auber, franca komponisto de operoj (m. 1871)
- 1811: Adelbert Schenk, germana fotisto (m. 1876)
- 1824: Friedrich Wilhelm Schuster, transilvania etnologo, poeto, pedagogo kaj teologo
- 1843: William McKinley, prezidento de Usono, murdita (m. 1901)
- 1844: Hugo Jung, germana instruisto kaj naturscienculo (m. 1919)
- 1846: Karol Olszewski, pola fizikisto kaj kemiisto prilaborinta kondensadon de oksigeno, pioniro de kriogeniko (m. 1915)
- 1850: József Kádár, hungara historiisto kaj etnografo (m. 1939)
- 1856: Aleksander Brückner, pola profesoro, filologo, slavistikisto, historiisto pri kulturo, aŭtoro de la Etimologia vortaro de la pola lingvo (m. 1939)
- 1860: Anton Ĉeĥov, rusa verkisto, membro de la Rusia Akademio de Sciencoj (m. 1904)
- 1866: Romain Rolland, franca Nobelpremiita verkisto prilaborinta biografiojn de famuloj, aŭtoro de esperantigita pamfleto Al la forbuĉataj popoloj (m. 1944)
- 1867: Vicente Blasco Ibáñez, hispana verkisto kaj publicisto (m. 1928)
- 1868: Zoltán Veress, hungara pentristo (m. 1935)
- 1878: Joŝino Sakuzo, japana politika verkisto (m. 1933)
- 1880: Aladár Bodor, hungara ĵurnalisto, verkisto kaj poeto (m. 1952)
- 1880: W. C. Fields, usona komediisto kaj aktoro (m. 1946)
- 1881: Lajos Ady, hungara literaturhistoriisto, pedagogo (m. 1940)
- 1886: Kees de Klerk, nederlanda strat-purigisto, sindikatisto, anarkiisto kaj esperantisto (m. nekonata)
- 1891: Jenő Szabó, rumania hungara publicisto, verkisto (m. 1965)
- 1892: Ernst Lubitsch, germana-usona reĝisoro (m. 1947)
- 1892: Gyula Moravcsik, hungara historiisto kaj mezepokisto pri Bizanca Imperio (m. 1972)
- 1904: Lidja Zamenhof, pola esperantistino, tradukistino, bahaano kaj homarano, filino de L. L. Zamenhof, murdita (m. 1942)
- 1906: Tadeusz Lewicki, pola orientalisto, arabisto kaj historiisto de mezepoko pri Nord-Afriko kaj slavoj (m. 1992)
- 1914: Gerome Kamrowski, usona superrealisma artisto (m. 2004)
- 1918: Diderto Freto, brazila kuracisto, poeto, eseisto kaj esperantisto (m. 1992)
- 1923: Alexej Pludek, ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj pri Ĉandragupto, Aŝoka, Ĉanakja kaj aliaj koninduloj (m. 2004)
- 1924: Luigi Nono, itala komponisto (m. 1990)
- 1924: Bianca Maria Piccinino, itala televida moderigisto kaj ĵurnalistino
- 1926: Abdus Salam, pakistana teoria fizikisto, laŭreato de Nobel-premio pri fiziko (m. 1996)
- 1927: Belka Beleva, bulgara aktorino, fondintino de Bulgara Esperanto-Teatro, rolinta en 10 naciaj kongresoj de Bulgara Esperanto-Asocio, 9 festivaloj de Esperanto-teatro kaj en Internacia Arta Teatro, membrino de Komisiono por Virina Agado de UEA kaj BEA, honora membrino de UEA (m. 2012)
- 1929: Drahomír Kočvara, ĉeĥa aŭtomekanikisto, vicprezidanto de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato, kunorganizanto de Somera Esperanto-Tendaro Lančov kaj en Chvaletice, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (m. 2003)
- 1930: Ottó Szombati Gille, rumanihungara reĝisoro, poeto, dramisto (m. 2012)
- 1931: Ferenc Mádl, prezidento de Hungario, membro de Academia Europaea
- 1933: Sacha Distel, franca komponisto kaj kantisto (m. 2004)
- 1935: Luboš Kohoutek, ĉeĥa astronomo, malkovrinto de pluraj asteroidoj kaj kometoj, i.a. de la Kometo Kohoutek
- 1940: Katharine Ross, usona aktorino
- 1945: Ibrahim Boubacar Keïta, ĉefministro kaj prezidento de Malio
- 1945: Tom Selleck, usona aktoro kaj filmproduktisto
- 1947: Linda Buck, usona Nobelpremiita biologino pri ricevantoj de flaro
- 1954: Oprah Winfrey, afrik-usona intervjuistino, aktorino kaj libro-kritikistino, filantropino
- 1955: Jan Pospieszalski, pola gitaristo, voĉisto, komponisto, publicisto, ĵurnalisto, kunaŭtoro de dokumentaj filmoj pri kraŝo de la pola registara aviadilo super Smolensk
- 1956: Jan Jakub Kolski, pola filmregisoro, verkisto, artisto, aŭtoro de vojaĝraportoj organizataj de esploristo Jacek Pałkiewicz
- 1962: Olga Tokarczuk, pola verkistino, psikologo, laŭreatino de Nobel-premio pri literaturo
- 1965: Dominik Hašek, ĉeĥa hokeisto, kvarfoja olimpikisto
- 1968: Ferenc Siklódy, rumania hungara grafikisto
- 1970: Heather Graham, usona filma kaj televida aktorino
- 1970: Paul Ryan, usona parlamentano, prezidanto de la Usona Domo de Reprezentantoj
- 1981: Álex Ubago, hispana kantisto de pop-muziko
- 1985: Isabel Lucas, aŭstralia aktorino kaj poliglotino
- 1993: Kyary Pamyu Pamyu, japana popmuzik-kantistino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 246 a.K.: Ptolemeo la 2-a, reĝo de Egiptio, edukito de grekaj kleruloj (n. -308)
- 661: Ali ibn Abi Talib, araba kalifo, bofilo de Mohamedo (n. 601)
- 1119: Gelaso la 2-a, papo (n. ĉirkaŭ 1058)
- 1430: Andreo Rublov, rusa monaĥo, ortodoksa sanktulo de la Rusa Ortodoksa Eklezio, pentristo de ikonoj kiel La Sankta Triunuo, disĉiplo de Sergio Radoneĵskij (n. ĉirkaŭ 1310)
- 1465: Ludoviko la 1-a, princo de Piemonto, grafo de Aosto kaj Nico el Savoja dinastio (n. 1413)
- 1477: Gregorio de Sanok, pola filozofo, poeto, unua reprezentanto de renesanca humanismo, kritikisto de skolastika filozofio, retorikulo, episkopo, profesoro de Krakova Akademio (n. 1403)
- 1676: Aleksej Miĥajloviĉ, caro de Rusio (n. 1629)
- 1730: Petro la 2-a, imperiestro de la Rusia Imperio (n. 1715)
- 1763: Louis Racine, franca poeto, membro de la Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio (n. 1692)
- 1768: Krisztina Ujfalvy, hungara poetino (n. 1761)
- 1814: Johann Gottlieb Fichte, germana filozofo, reprezentanto de ideismo (n. 1762)
- 1820: Georgo la 3-a, reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando (n. 1738)
- 1824: Louise de Stolberg-Gedern, jakobita pretendantino al angla kaj skota tronoj (n. 1752)
- 1829: Paul Barras, franca politikisto, estro de Direktoraro dum la Franca revolucio (n. 1755)
- 1844: Ernesto la 1-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao), germana duko kaj politikisto (n. 1784)
- 1858: Márton Lendvay, hungara aktoro (n. 1807)
- 1859: William Cranch Bond, usona astronomo, direktoro de Observatorio de la Universitato Harvard (n. 1789)
- 1860: Ernst Moritz Arndt, germana verkisto kaj politikisto (n. 1769)
- 1881: Árpád Gyergyai, hungara kuracisto (n. 1845)
- 1884: Pavlo Ĉubinskij, ukraina etnografo, folkloristo, poeto, aŭtoro de teksto por nacia himno de Ukrainio Ŝĉe ne vmerla Ukraina, esperantigata (n. 1939)
- 1888: Edward Lear, angla pentristo kaj verkisto, aŭtoro de limerikoj (n. 1812)
- 1899: Alfred Sisley, franca impresionisto (n. 1839)
- 1901: Julius Zeyer, ĉeĥa poeto kaj verkisto (n. 1841)
- 1905: José do Patrocínio, brazila farmaciisto, ĵurnalisto, verkisto, oratoro, kaj politikisto (n. 1853)
- 1906: Kristiano la 9-a, reĝo de Danio (n. 1818)
- 1907: Ferenc Storno, hungara kamenpurigisto, pentristo, restaŭristo, arkitekto, artkolektisto (n. 1821)
- 1909: Mihály Rácz, hungara ĵurnalisto kaj poeto (n. 1844)
- 1911: Adolf von Kröner, germana eldonisto (n. 1836)
- 1912: Herman Bang, dana verkisto (n. 1858)
- 1924: Paul Wilhelm Tübbecke, germana pentristo
- 1934: Fritz Haber, germana Nobelpremiita kemiisto, konata pro la procezo Haber pri sintezo de amoniako, kies edzino Clara Immerwahr sinmortigis post kiam gaso de ŝia edzo mortigis 5 mil francojn, konata kiel Morto-Doktoro (n. 1868)
- 1940: Adamo Zamenhof, pola okulkuracisto kaj esperantisto, patro de Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, murdita en Palmiry (n. 1888)
- 1941: Ioanis Metaxas, greka generalo, ĉefministro de Grekio, konata de Metaxas-linio (n. 1871)
- 1942: Bálint Bölöny, hungara, rumania hungara rakontisto (n. 1857)
- 1946: Harry Hopkins, usona politikisto, simpatianto de Stalin, la plej proksima konsilanto de Franklin D. Roosevelt (n. 1890)
- 1963: Robert Frost, usona poeto (n. 1874)
- 1964: Sándor Károly, hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1894)
- 1966: Ida Christensen, dana esperantistino, redaktorino, gvidantino de internaciaj E-kursoj en Helsingør kaj Vejle, prezidantino de Esperanto-klubo en Kopenhago (n. 1885)
- 1966: Sándor Böszörményi, rumania hungara ekonomikisto (n. 1887)
- 1974: Ilona Csengery, hungara porjunulara verkistino (n. 1894)
- 1978: Arnold Hauser, hungara-brita arthistoriisto kaj filmhistoriisto (n. 1892)
- 1984: Edzard Schaper, germana verkisto kaj tradukisto, membro de Revivigo katolika (n. 1908)
- 1986: Albert Birkle, germana kaj aŭstra pentristo
- 2004: O. W. Fischer, aŭstra aktoro, reĝisoro, profesoro (n. 1915)
- 2005: Efraim Kiŝon, hungara verkisto kreanta en novhebrea lingvo, tradukata en preskaŭ 40 lingvojn (n. 1912)
- 2006: Paik Nam-june, korea-usona artisto (n. 1932)
- 2009: József Csáki-Maronyák, hungara pentristo, instruisto kaj profesoro (n. 1910)
- 2012: Oscar Luigi Scalfaro, prezidento de Italio (n. 1918)
- 2013: Reinhold Stecher, aŭstra teologo kaj episkopo romkatolika (n. 1921)
- 2016: Jacques Rivette, franca kameraisto, reĝisoro kaj scenaristo, redaktoro de Cahiers du Cinéma (n. 1928)
- 2018: Krystyna Łyczkowska, pola asiriologino, tradukistino de la akada lingvo kaj de la sumera lingvo, tradukinta la Eposon de Gilgameŝ (n. 1933)
- 2024: Sandra Milo, itala aktorino (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj remmoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Josef Freinademetz, aŭstra misiisto en Ĉinio
- Ĝibraltaro: Tago de Konstitucio (2006)
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 29-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Lundo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095.