4-a de oktobro
Aspekto
(Alidirektita el 4an de oktobro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 4-a de oktobro estas la 277-a tago de la jaro (la 278-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 88 tagoj restas.
Je la 4-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 1189: Tria krucmilito: armeo de Saladin venkis kristanojn dum la Sieĝo de Akko
- 1209: Otto la 4-a kroniĝis kiel imperiestro de Sankta Romia Imperio
- 1423: Reĝo Sigismondo transdonis Moravion kiel feŭdon al sia bofilo Alberto la 2-a
- 1440: Reĝo de Danio Kristoforo de Bavario iĝis reĝo de Svedio
- 1498: Pollando: Drohiczyn ricevis urborajton
- 1582: Pretersaltante al la 15-a de oktobro, la katolika mondo ŝanĝis julian kalendaron al gregoria kalendaro. En la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, Italio, Hispanio kaj Portugalio la lasta tago de valideco de la julia kalendaro - la ekzemplon sekvis baldaŭ aliaj katolikaj landoj
- 1636: Tridekjara milito: venko de sveda armeo kontraŭ Saksio kaj Sankta Romia Imperio en batalo de Wittstock (Dosse)
- 1655: Nordia Milito: pola armeo konkeris Kościan
- 1705: Stanisław Leszczyński kun sia edzino iĝis gereĝoj de la Respubliko de Pola Kronlando kaj de la Granda Duklando de Litovio
- 1745: En Imperiestra Katedralo Sankta Bartolomeo Franz Stephan el Duklando Loreno, edzo de Maria Tereza de Habsburgo, kroniĝis kiel Francisko la 1-a Stefano, imperiestro de Sankta Romia Imperio
- 1762: En Vieno okazis premiero de la opero Orfeo kaj Eŭridiko de Christoph Willibald von Gluck
- 1795: Dispartigoj de Pollando: prusianoj rabis polajn kronajn insignojn de la trezorejo sur Vavelo
- 1819: Vieno: unua ŝparkaso Erste Bank de la aŭstra monarkio malfermiĝis en Leopoldstadt
- 1824: Meksiko iĝis respubliko
- 1830: Sesjara Bedřich Smetana vekis admiron dum sia hejma koncerto en la denaska urbo Litomyšl per virtuoza pianludo en la muzika akademio de filozofoj kun preludo al la opero de Daniel Auber La mutulino de Portici
- 1830: Belga Revolucio: Belgio sendependiĝis de Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj
- 1853: Otomana Imperio deklaris militon kontraŭ la Rusia imperio post kiam ĝi rifuzis retiri siajn soldatojn de la danubaj princlandoj — komenco de la Krimea milito
- 1875: Dekrete de Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) fondiĝis Ĉernivca Universitato en Bukovino
- 1883: Parizo: Orient-ekspreso ektrafikis de Gare de l'Est al Istanbulo
- 1886: Sudafrika urbo Johanesburgo estas fondita
- 1890: Unua ukraina socialisma-nacia Ruten-Ukraina Radikala Partio fondita en Lvovo
- 1900: En Lvovo okazis solena malfermo de Urba Teatrejo
- 1910: Flago de Bermudo oficialiĝis
- 1910: Lasta reĝo de Portugalio fuĝis de Lisbono al Ĝibraltaro
- 1912: Balkana milito: Otomana Imperio deklaris militon al Balkana Ligo
- 1916: Fondo de la nuna Murmansko, la plej granda urbo trans la Arkta Cirklo, kiel la lasta en la Rusia Imperio
- Unua Mondmilito
- 1915: Trupoj de la Rusia imperio okupis Sighetu Marmației
- 1917: Batalo de Broodseinde (Okcidenta Flandrio) inter brita kaj germana armeo - aliancanoj detruis la germanan defendon
- 1918: Generalo Józef Haller estis nomumita Ĉefkomandanto de Pola Armeo en Francio
- 1920: En Tunizio fondiĝis sportoklubo Club Africain
- 1927: En Usono Gutzon Borglum komencis skulpti Mount Rushmore kun kapoj de usonaj prezidentoj
- 1933: Sudetgermana partio malfondiĝis la tagon antaŭ malpermeso
- 1936: Unua simfonio de Antonin Dvořák La sonoriloj de Zlonice estis prezentita unuafoje en Brno
- 1938: Granda Teroro: kadre de la pola operaco de NKVD oni pafmortigis 408 polojn en Ĵitomir
- Dua Mondmilito
- 1939: germana polico murdis ĉ. 100 personojn hazarde kaptitajn sur la stratoj de Częstochowa; Hitler dekretis pri amnestio por ĉiuj germanoj, kiuj krimis kontraŭ poloj "sur okupataj polaj areoj" inter la 1-a septembro kaj la 4-a de oktobro; Germanio kaj Sovetunio subskribis aldonan protokolon pri trapaso de la komuna landlimo; brita registaro agnoskis la registaron en ekzilo
- 1940: Germana okupado de Pollando: Hans Frank dum renkontiĝo kun urbestroj de Lublinio anoncis deportadon de judoj de Ĝenerala Gubernio; Alpoj: sur montpasejo Brenero renkontiĝas Adolf Hitler kun Benito Mussolini
- 1941: Japanio rompis diplomatiajn kontaktojn kun Pollando; germanoj murdis 1983 judojn en Vilno kaj okupis Zaporiĵon en Ukraina SSR
- 1943: usona armeo konkeris Salomonojn; greka insulo Kos estis konkerita de germana armeo; Aliancanoj okupis Korsikon; nokte de la 4-a/5-a de oktobro soveta aviado atakis Ĵlobin kaj 3 aliajn fervojajn nodojn
- 1944: nokte de la 4-a/5-a de oktobro brita 205-a bombgrupo lastfoje minis objektojn sur Danubo; britaj trupoj alteriĝis en Peloponezo liberigante la havenurbon Patraso
- 1945: Pollando: en laborkoncentrejo en Łambinowice (distrikto Nysa) gardistoj pafmortigis 44–48 germanojn kaj silezianojn
- 1947: En Ukraina SSR (Sovetunio) oni decidis krei 7 specialajn grupojn de NKVD por likvidi gerilanojn de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj
- 1948: Registaro de Sovetunio rezoluciis pri elpelado de la familioj de "banditaj kaj naciismaj elementoj"
- 1950: En Pollando oni decidis alkonstrui Novan Urbon Tychy
- 1957: Sovetunio: unua artefarita satelito Sputnik-1 estis lanĉita de Kosmodromo Bajkonur, kio kaŭzis Sputnik-ŝokon en Usono
- 1958: Unuaj planitaj transatlantikaj flugoj de reagaviadiloj komenciĝis de Londono al Novjorko
- 1958: Konstitucio de Francio: Franca konstitucio ekvalidis - sekvatage la Kvina Respubliko de Francio proklamiĝis
- 1959: Lanĉo de la kosmosondilo Luna 3 - ĝi liveris fotojn de la kaŝita flanko de Luno
- 1960: Post kolizio kun grego da sturnedoj aloceaniĝis mallonge post starto aviadilo de la entrepreno Lockheed - 62 personoj pereis, 10 vundiĝis
- 1963: Imperiestro de Etiopio Haile Selassie faris paroladon nome de Afriko antaŭ Unuiĝintaj Nacioj
- 1964: En Italio ekfunkciis Itala aŭtovojo A1 nomata Autostrada del Sole
- 1965: Paŭlo la 6-a kiel unua papo alvenis al Usono
- 1966: Lesoto sendependiĝis (de Grand-Britio)
- 1967: Hassanal Bolkiah iĝis sultano de Brunejo
- 1968: Germanio: Metroo de Frankfurto ekfunkciis
- 1968: Testoflugo de pasaĝera aviadilo Tupolev Tu-154
- 1968: Ĉeĥoslovakio: Alexander Dubček revenis el Moskvo plenuminte sovetajn kondiĉojn, cenzuro revenis, ne-komunistaj partioj estis malpermesitaj
- 1974: En Grekio fondiĝis nova partio Nea Dimokratia
- 1982: En Federacia Respubliko Germanio ekfunkciis unua registaro de Helmut Kohl
- 1982: Militista Ĉambro de Supera Tribunalo kontumace kondamnis al mortpuno estintan ambasadoron de Pola Popola Respubliko Romuald Spasowski, kiu post proklamo de la milita stato en Pollando petis politikan azilon en Usono
- 1983: Ronald Reagan subskribis leĝon pri radiodisaŭdigo al Kubo
- 1984: Flago de Egiptio oficialiĝis
- 1985: Libera Programaro: Fondumo por Libera Programaro fondiĝis
- Senkomunismigo
- 1990: En Sofio estis malmuntita Ruĝa stelo de la estinta bulgara Domo de Partio
- 1991: Federacia Asembleo de Ĉeĥoslovakio aprobis Leĝon pri Granda Lustracio
- 1991: Madrido: subskribo de la protokolo al Antarkta traktato pri kreo de la Aparte Protektata Tereno de Antarkto
- 1992: En katastrofo de israela aviada transportilo Boeing 747 en Amsterdamo 43 personoj pereis, en tio 39 surtere
- 1993: Moskvo: armeo sturmis la Blankan Domon, sidejon de la registaro de Rusio, okupitan de subtenantoj de la ribelinta parlamento
- 2003: Israelo: atenco en la restoracio Maxim - en Ĥajfo palestina bombistino mortigis 21 homojn kaj vundis 51 aliajn
- 2004: Privata skipa kosmoveturilo SpaceShipOne la duan fojon kosmoflugis suborbite, gajnante premion Ansari X PRIZE
- 2009: Tutgrekia Socialista Movado (PASOK) venkis parlamentan baloton en Grekio - sekvan tagon Georgios Andrea Papandreou ĵuris kiel ĉefministro
- 2009: Politika partio MoVado 5 Steloj fondiĝis en Italio
- 2010: Ruĝ-ŝlima katastrofo en Hungario - en departemento Veszprém, proksime al Ajka, pro ruĝa ŝlimo pereis 10 personoj, pli ol 130 vundiĝis, vilaĝo Kolontár kaj urbo Devecser estis grave damaĝitaj
- 2011: Ne malpli ol 139 personoj pereis kaj 93 vundiĝis en bomba atenco en Mogadiŝo, farita de terorisma organizaĵo Al Ŝabab
- 2017: Ukhnaa Khurelsukh iĝis ĉefministro de Mongolio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: Federacia Konsilio de Rusio ratifis traktatojn pri anekso de okupataj partoj de Ukrainio; rezulte de parta mobilizo al Rusia armeo rekrutiĝis 200 mil soldatoj, 260 mil viroj forlasis la landon
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1226: Sankta Francisko el Asizo, itala mistikulo, fondinto de la ordeno franciskanoj, sanktulo (n. 1181)
- 1289: Ludoviko la 10-a, reĝo de Francio (m. 1316)
- 1379: Henriko la 3-a de Kastilio, reĝo de Kastilio kaj Leono (m. 1406)
- 1515: Lucas Cranach la pli juna, germana pentristo (m. 1586)
- 1528: Francisco Guerrero, hispana komponisto (m. 1599)
- 1542: Roberto Bellarmino, itala jezuito, inkviziciisto, doktoro de eklezio, kardinalo kaj sanktulo (m. 1621)
- 1550: Karolo la 9-a, reĝo de Svedio (m. 1611)
- 1570: Péter Pázmány, hungara romkatolika ĉefepiskopo, verkisto (m. 1637)
- 1607: Francisco de Rojas Zorrilla, hispana dramaturgo (m. 1648)
- 1626: Richard Cromwell, lordo-protektanto de Anglio 1658-1659 (m. 1712)
- 1700: Sebastian Bodinus, germana komponisto kaj violonisto (m. 1759)
- 1720: Giovanni Battista Piranesi, itala grafikisto kaj arkitekto (m. 1778)
- 1748: Christian Wilhelm Kindleben, germana teologo, verkisto kaj publicisto (m. 1785)
- 1760: Sándor Rudnay, hungara-slovaka nobelo, teologo, primaso (m. 1831)
- 1762: Ferenc Szilágyi, hungara filologo kaj klasikfilologo (m. 1828)
- 1797: Jeremias Gotthelf, svisa pastro kaj germanlingva verkisto enestanta en Svisa Antologio (m. 1854)
- 1799: Vincenz Priessnitz, silezia kamparano, memlernanto pri alternativa medicino (m. 1851)
- 1799: Johann Gottlieb Dressler, germana pedagogo kaj psikologo (m. 1867)
- 1808: Carl Werner, germana pentristo kaj akvarelisto (m. 1894)
- 1814: Jean-François Millet, franca artisto (m. 1875)
- 1816: Eugène Pottier, franca poeto, partopreninta revolucion de 1848, elektito de Pariza Komunumo, aŭtoro de La Internacio (m. 1887)
- 1822: Rutherford B. Hayes, prezidento de Usono (m. 1893)
- 1840: Arthur Fitger, germana pentristo kaj verkisto (m. 1909)
- 1841: Prudente de Morais, prezidento de Brazilo, guberniestro (m. 1902)
- 1856: Herman Boucon, franca esperantisto enestanta en Laŭroj, tradukisto de La mizantropo de Moliere, membro de Lingva Komitato (m. nekonata)
- 1858: Mihajlo Pupin, usona fizikisto, pioniro pri telefonio (m. 1935)
- 1865: Max Halbe, germana verkisto (m. 1944)
- 1865: Friedrich Lienhard, germana verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1929)
- 1867: František Václav Krejčí, ĉeĥa verkisto kaj literatura sciencisto (m. 1941)
- 1868: Franciszek Myśliwiec, pola nacia aganto en Silezio, aktivulo de la Asocio de Poloj en Germanio, viktimo de koncentrejo Dachau (m. 1941)
- 1872: Aladár Schöpflin, hungara literaturkritikisto, esteto, tradukisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1950)
- 1885: Sándor Gaál, hungara fizikisto kaj militinĝeniero (m. 1972)
- 1885: Elisabeth Ahnert, germana pentristino (m. 1966)
- 1886: Géza Vastagh, hungara pentristo (m. 1919)
- 1889: Lajos Dálnoki Veress, hungara generalkolonelo (m. 1976)
- 1891: Jurij Klen, ukraina-germana poeto, tradukisto kaj literaturologo, reprezentanto de pafita renesanco, tradukisto de Wehrmacht (m. 1947)
- 1892: Engelbert Dollfuss, aŭstrofaŝista kanceliero de Aŭstrio, murdita (m. 1934)
- 1894: Józef Beck, pola oficiro, soldato de Polaj Legioj, politikisto, diplomato, ministro pri eksteraj aferoj (m. 1944)
- 1894: Frans Gunnar Bengtsson, sveda verkisto (m. 1954)
- 1895: Buster Keaton, usona aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj produktoro (m. 1966)
- 1896: Edgar Maass, germana kemiisto kaj verkisto
- 1899: Béla Lándor, hungara historiisto kaj ĵurnalisto (m. 1973)
- 1903: Paulus Rusch, aŭstra teologo kaj episkopo (m. 1986)
- 1910: Adolf Branald, ĉeĥa verkisto kaj aktoro (m. 2008)
- 1913: Štěpán Urban, ĉeĥa komponisto, instruisto de muziko kaj esperantista poeto (m. 1974)
- 1916: Vitalij Ginzburg, soveta, rusia Nobelpremiita fizikisto, esplorinto de superkonduktivecoj (m. 2009)
- 1918: Hukui Ken-iĉi, japana Nobelpremiita fizikisto (m. 1998)
- 1923: Charlton Heston, usona filmaktoro (m. 2008)
- 1924: Ferenc Bencze, hungara aktoro (m. 1990)
- 1929: Werner Schinko, germana grafikisto kaj libro-ilustristo (m. 2016)
- 1930: József Soproni, hungara komponisto, rektoro (m. 2021)
- 1933: Mihály Sükösd, hungara verkisto, redaktoro, ĵurnalisto (m. 2000)
- 1936: Lajos Bardócz, hungara grafikisto kaj pedagogo
- 1937: Franz Vranitzky, kanceliero de Aŭstrio
- 1941: Anne Rice, usona verkistino (m. 2021)
- 1942: Jóhanna Sigurðardóttir, ĉefministrino de Islando
- 1944: Rocío Dúrcal, hispana aktorino kaj kantistino (m. 2006)
- 1944: Józef Szaniawski, pola politologo, sovetologo, ĵurnalisto, lasta politika malliberulo en Pola Popola Respubliko (m. 2012)
- 1946: Susan Sarandon, usona aktorino
- 1949: Luis Sepúlveda, ĉilia verkisto, ĵurnalisto, filmreĝisoro (m. 2020)
- 1950: Éva Balázs, hungara aktorino
- 1953: Tchéky Karyo, franca aktoro kaj muzikisto
- 1956: Pierantonio Tremolada, itala episkopo
- 1956: Bertilo Wennergren, sveda tamburisto kaj akademiano, aŭtoro de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
- 1957: Russell Simmons, usona muzikentreprenisto kaj filantropo
- 1959: Valérie Fourneyron, franca kuracistino kaj politikistino en la ministraro unua de Jean-Marc Ayrault
- 1976: Alicia Silverstone, usona aktorino
- 1979: Grigorij Arosev, rusa ĵurnalisto, teatrologo kaj esperantisto, Esperanto-verkisto eldonata de Impeto, aktivulo de la Sovetia Esperantista Junulara Movado kaj TEJO, tradukisto de elektitaj verkoj de Iosif Brodskij, redakciano de "Monato", prezidanto de la Rusia Esperantista Unio, nun loĝanta en Germanio
- 1984: Jelena Katina, rusia kantistino, komponistino kaj pianistino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1497: Johano de Aragono kaj Kastilio, princo de Asturio (n. 1497)
- 1540: Eobanus Hessus, germana filologo kaj novlatina poeto, evangelia humanisto (n. 1488)
- 1569: Mikołaj Rej, pola verkisto, tradukisto de Biblio, protestantisma teologo, politikisto kaj muzikisto (n. 1505)
- 1582: Tereza el Avilo, hispana monaĥino, katolika mistikulino kaj sanktulino, doktoro de la eklezio (n. 1515)
- 1597: Sarsa Dengel, imperiestro de Etiopio (n. 1550)
- 1638: Francisko Jacinto de Savojo, princo de Savojo (n. 1632)
- 1669: Rembrandt van Rijn, nederlanda artisto, pentristo, desegnisto kaj grafikisto (n. 1606)
- 1680: Pierre-Paul Riquet, franca inĝeniero (n. 1609)
- 1747: Amaro Pargo, hispana korsaro kaj komercisto (n. 1678)
- 1800: Johann Hermann, franca naturalisto, profesoro de medicino (n. 1738)
- 1807: Johann Christoph Schmidt, germana politikisto (n. 1727)
- 1844: Anton Joseph Stein, aŭstra klasika filologo kaj literaturhistoriisto (n. 1759)
- 1845: Clemens Wenzeslaus Coudray, germana arkitekto (n. 1775)
- 1851: Manuel Godoy, hispana princo kaj politikisto (n. 1767)
- 1859: Karl Baedeker, germana eldonisto (n. 1801)
- 1877: Eduard Devrient, germana verkisto, operkantisto kaj aktoro (n. 1801)
- 1880: Jacques Offenbach, franca komponisto kaj muzikisto (n. 1818)
- 1886: Antal Rózsaági, hungara verkisto (n. 1829)
- 1896: Ferenc Balássy, hungara historiisto, katolika pastro (n. 1821)
- 1903: Otto Weininger, aŭstra filozofo (n. 1834)
- 1904: Frédéric Auguste Bartholdi, franca skulptisto (n. 1834)
- 1914: Joseph Déchelette, franca arkeologo, esperantisto (n. 1862)
- 1922: Sigmund Pick, ĉeĥa komercisto (n. 1849)
- 1932: Paŭlo Lengyel, hungara esperantisto, presejposedanto eldonanta kaj redaktanta "Lingvo Internacia", redaktoro de "Juna Esperantisto", membro de Lingva Komitato, kunfondinto kaj direktoro de Presa Societo Esperantista (n. 1868)
- 1935: Marie Gutheil-Schoder, germana operkantistino (soprano) (n. 1874)
- 1936: Wilhelm Meyer-Lübke, svisa filologo (n. 1861)
- 1943: Irena Iłłakowiczowa, pola militista spionino kaj poliglotino, subleŭtenanto de la Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando, murdita (n. 1906)
- 1947: Max Planck, germana Nobelpremiita fizikisto, teologo, evoluiginto de kvantumteorio, modifinta leĝon de Wien pri ŝoviĝo, konata de la konstanto de Planck (n. 1858)
- 1955: Aleksandros Papagos, greka marŝalo, ĉefministro (n. 1883)
- 1963: Janka Boga, hungara verkistino, pedagogino (n. 1889)
- 1967: Hans Jakob, svisa librotenisto kaj revizoro, laboristo de la Centra Oficejo de UEA okupiĝanta pri "Jarlibroj" kaj Ĝenerala Direktoro de UEA, dummilita helpservo de UEA, travivinta skismon en la Esperanto-movado, komitatano de UEA, aŭtoro de Universala Esperanto-Asocio. Historia Skizo 1908-1933 kaj Servisto de l' Ideo (n. 1891)
- 1970: Janis Joplin, usona blusa, roka kaj soula kantistino, partoprenanta Woodstock-festivalon kaj ligita kun psikedela rokmuziko (n. 1943)
- 1973: Anni Soltész, hungara aktorino (n. 1902)
- 1974: Anne Sexton, usona poetino (n. 1928)
- 1980: Eŭgeno Aisberg, rusia, franca inĝeniero kaj esperantisto, aŭtoro de sciencpopularaj libroj kiel Fine! Nun mi komprenas la radion!, eldonita de esperanta originalo en 20 naciaj lingvoj (n. 1905)
- 1982: Václav Kaplický, ĉeĥa verkisto (n. 1895)
- 1982: Glenn Gould, kanada pianisto (n. 1932)
- 1989: Edmund Osmańczyk, aktivulo de la Asocio de Poloj en Germanio, milita raportisto i.a. dum Pocdama Konferenco kaj Nurenbergaj procesoj, politologo kaj parlamentano, aŭtoro de la "Enciklopedio de UN kaj de internaciaj rilatoj" (n. 1913)
- 1989: Tamás Keleti, hungara biokemiisto, biologo, profesoro (n. 1927)
- 1992: Zoltán Bay, hungara fizikisto, inventisto (n. 1900)
- 1996: Gábor Tuzson, rumania hungara inĝeniero kaj priteknika verkisto (n. 1906)
- 1998: Tadeusz Wittlin, pola juristo, verkisto, publicisto, kultura aganto de la Armeo de Anders (n. 1909)
- 1999: András Bodor, rumanihungara historiisto, tradukisto, profesoro (n. 1915)
- 2005: André Waterkeyn, belga inĝeniero, projektinto de Atomium (n. 1917)
- 2006: Riccardo Pazzaglia, itala reĝisoro, aktoro, scenaristo (n. 1926)
- 2006: Oskar Pastior, rumana-germana betonteknikisto, poeto kaj tradukisto, transilvania sakso (n. 1927)
- 2009: Mercedes Sosa, argentina kantistino (n. 1935)
- 2013: Võ Nguyên Giáp, vjetnama generalo kaj politikisto, ĉefkomandanto de la Unua Hindoĉina Milito kaj Vjetnama milito (n. 1911)
- 2014: Jean-Claude Duvalier, prezidento de Haitio, diktatoro (n. 1951)
- 2016: Brigitte Hamann, aŭstra historiistino (n. 1940)
- 2020: Günter de Bruyn, germana verkisto (n. 1926)
- 2020: Kenzo Takada, japana mododesegnisto (n. 1939)
- 2022: Loretta Lynn, usona kantistino (n. 1932)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Petronio, itala episkopo
- Sankta Francisko el Asizo, itala fondinto de la ordeno franciskanoj
- Nacia tago en Lesoto, tago de la sendependiĝo (1966)
- Monda Tago de bestoj
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 4-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.