Saltu al enhavo

A.B. Cop

El Vikipedio, la libera enciklopedio


A.B. Cop

Disvolvo Aicom
Eldoninto Sega
Platformo Arkado (ludo)
Ĝenro Pafa vetkura videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr

A.B. Cop (esperante Aerbicikla Policano) estas futura tridimensia vetkura arkada videoludo eldonita de Sega en 1990.[1][2] Ĝi neniam estis adaptita al hejmaj videoludiloj.[3]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]
Ekrankopio

Ludomaniero estas simila al tiu de Chase H.Q..[4][5][6][7] La ludanto rolas kiel A.B. (aerbicikla) policano, kiu devas persekuti kaj detrui la kulpulojn de diversaj krimoj (kiuj ŝanĝiĝas ĉiun nivelon) antaŭ ol la fino de la tempolimo. A.B. Cop aldonis novan elementon al la vetkura ĝenro : fina gardisto de la nivelo.

Disvolvo kaj eldono

[redakti | redakti fonton]

A.B. Cop estis evoluigita de Aicom kaj eldonita en arkadejoj de Sega en 1990 ĉe ĝia sistemo X Board. La muziko estis komponita de Hikoshi Hashimoto.

En Japanio, Game Machine listigis A.B. Cop en sia eldono de marto 1991 kiel la 13-an plej sukcesan arkadunuon de la monato, superante aliajn titolojn kiel Winning Run Suzuka GP kaj Special Criminal Investigation.[8] Mark Caswell, de la gazeto Zzap!64, havis pri la ludo ĝenerale miksitan vidpunkton.[9] La hispana magazino Micromanía donis al ĝi pli favoran recenzon.[10] En 2013, Kurt Kalata de Hardcore Gaming 101 donis al ĝi pozitivan retrospektivan vidpunkton.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "VG: A.B. Cop". Beep! MegaDrive. No. 18. SoftBank Creative. March 1991. p. 130.
  2. Yanma (March 1991). "Super Soft Hot Information: Video Game! (ビデオゲーム) - エアバイクコップ". Micom BASIC Magazine. No. 105. Dempa Shimbunsha. p. 247.
  3. "The Unconverted: A.B Cop". Retro Gamer. No. 98. Imagine Publishing. January 2012. p. 42.
  4. "Ge-Sen Freak!: Sega Area - A.B. Cop". Mega Drive Fan. No. 14. Tokuma Shoten. March 1991. pp. 132–133.
  5. Labiner, Michael (June 1991). "Coin-Op". Amiga Joker. No. 18. Joker-Verlag. pp. 106–107.
  6. 6,0 6,1 . A.B. Cop. Hardcore Gaming 101 (December 12, 2013). Alirita 2020-06-07.
  7. A.B. Cop. Alirita 2020-06-07.
  8. "Game Machine's Best Hit Games 25 - アップライト, コックピット型TVゲーム機 (Upright/Cockpit Videos)". Game Machine. No. 398. Amusement Press, Inc. 1 March 1991. p. 29.
  9. Caswell, Mark (August 1991). "Corky's Day at the Arcades! - AB Cop (Sega)". Zzap!64. No. 76. Newsfield Publications. p. 38.
  10. S.E.A. (November 1991). "Arcade Machine: A.B. Cop-Air Bike - Un Poli Motorizado". Micromanía. Vol. 2, no. 42. Hobby Press. p. 99.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]