Alfred John Keene
Aspekto
Alfred John Keene | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1864 |
Morto | 1-an de januaro 1930 (66-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | The Silk Mill during the fire of 1910 The Derby Silk Mill |
Alfred John KEENE (n. en 1864 - m. en 1930) estis brita pentristo de akvareloj. Li vivis kaj laboris en Derby.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Keene estis la kvara filo de la fotisto Richard Keene, kiu eldonis la gazeton Derby Telegraph. Li estis frato de la akvarelisto William Caxton Keene kaj de la fotisto Charles Barrow Keene. Kromnomita "Jack", Keene ricevis trejnadon en la Artlernejo de Derby de 1878 ĝis 1895.[1]
Keene pluadministris la familian aferon kune kun sia frato post la morto de ilia patro. Alfred John Keene, en 1887, estis fondinta membro de la artklubo Derby Sketching Club.[2] La pentraĵoj de Keene estis kolektitaj de Alfred Edward Goodey, kiu entute aĉetis 77 verkojn. Goodey sekve donacis lian kolekton al la Muzeo kaj artgalerio de Derby en 1936.[1]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Allard, Sarah. (2003) Goodey's Derby, p. 9–13. ISBN 1 85983 379 9.
- ↑ History of Derby Sketching Club. Arkivita el la originalo je 2010-09-27. Alirita 2011-05-10.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]