William Goate
William Goate | |
---|---|
![]() El ekspozicio en Muzeo de Derby | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-a de januaro 1836 en Fritton, Norfolk |
Morto | 24-a de oktobro 1901 en Southsea, Portsmouth |
Mortokialo | Stomaka kancero ![]() |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) ![]() |
Okupo | |
Okupo | militisto ![]() |
William GOATE (alternative GOAT), VC (naskiĝis la 12-an de januaro 1836 en Fritton, Norfolk, mortis la 24-an de oktobro 1901 en Southsea, Portsmouth) estis angla ricevinto de la Viktoria kruco (VC), la plej grava kaj plej prestiĝa rekompenco pro kuraĝeco kontraŭ la malamiko kiu povas esti atribuita al fortoj de Unuiĝinta Reĝlando kaj Brita Regnaro.
Detaloj
[redakti | redakti fonton]Goate estis 22-jaraĝa, sub-kaporalo en la "9-a Reĝinaj Lancisto", Brita Armeo, dum la Hinda ribelo kiam la sekvanta faro okazis la 6-an de marto 1858 en Laknaŭo, Hindujo pro kio al li estis atribuita la VC:
![]() |
|
Li poste atingis la rangon de Kaporalo.
Posta vivo
[redakti | redakti fonton]Goate translokiĝis al Southsea en Majo 1900 vivinte en Jarrow-on-Tyne kaj laborinte dum 22 jaroj en Ŝipfarejo Palmers kaj dum 18 jaroj li estis membro de La Kompanio de Volontuloj de Jarrow en kiu li havis la saman rangon kiun li havis ĉe Lancistoj. Li mortis 64-jaraĝa ĉe n-ro 22 Leopold Street, Southsea, pro kancero.[2]
Entombigo
[redakti | redakti fonton]Goat estis entombigita en Tombejo de Highland Road, Portsmouth, kaj la tombo estis reuzita depost tiam. Neniu tomboŝtono signis lian tombon kiu estis lokita en Bloko E, Linio 5, Tombo 20, sed memorŝtono estis starigita en oktobro 2003[3]
Viktoria kruco
[redakti | redakti fonton]Lia Viktoria kruco (VC) estas ekspoziciita en la Regimenta Muzeo de la 9-a/12-a Reĝaj Lancistoj ĉe Muzeo de Derby, Anglio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (24 December 1858) “London Gazette” (22212).
- ↑ 'VC Man died at Southsea', The Evening News (Portsmouth), 25 October 1901, Page 6, Column 3.
- ↑ Find-A-Grave website
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Location of grave and VC medal Arkivigite je 2004-12-10 per la retarkivo Wayback Machine (Hampshire)
- The VC Its Heroes and their Valor Arkivigite je 2012-11-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Auction details
- Oficiala retejo de Muzeo kaj artgalerio de Derby