Samuel Rayner
Samuel Rayner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-a de aprilo 1806 en Colnbrook |
Morto | 1879 en Windsor |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Familio | |
Edz(in)o | Ann Rayner (en) |
Infanoj | Louise Rayner, Margaret Rayner (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Samuel RAYNER (naskiĝis la 15-an de aprilo 1806 en Colnbrook, mortis en 1879 en Windsor) estis angla pentristo de pejzaĝoj, konata pro siaj pentraĵoj de konstruaĵoj kaj ties internoj, inkludantaj abatejojn, preĝejojn kaj malnovajn domegojn.[1] Li atingis la honoron havi verkon akceptita por ekspozicio de la Reĝa Akademio kiam li estis apenaŭ 15-jaraĝa. Lia edzino, Ann Rayner estis gravuristino sur nigra marmoro de Ashford kaj ses el iliaj infanoj fariĝis profesiaj artistoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Samuel Rayner naskiĝis en 1806 en Colnbrook, Buckinghamshire (nun: Berkshire); poste la familio transloĝiĝis al Marylebone en Londono kie li eble estis trejnita de sia avo. 15-jaraĝa, Rayner studis kiel desegnisto kun antikvaĵisto John Britton kiam Rayner havis bildon de Malmesbury Abbey akceptita de la Reĝa Akademio.[2] Kunstudento kaj arta influo estis George Cattermole.[2]
Rayner estis la fondinto de pentrista familio. En 1823 li forkuris kun Anne Manser, kiu estis kvar jarojn pli aĝa ol li kaj jam konata kiel artistino. Ili geedziĝis en 1824 kaj ilia unua infano naskiĝis en Londono sed baldaŭ mortis. Ses el iliaj infanoj fariĝis pentristoj siavice. La domo de Rayner estis muzeo en Matlock Bath en la 1830-aj jaroj kie Louise, William Henry kaj Rhoda (Rose) naskiĝis. La gravuraĵo de Arthur Jewitt ilustrite montris la domon de Rayner en Matlock Bath en 1832. Estas du grandaj enirvojoj al muzeoj en la bildo. La muzeo dekstre estis la muzeo de John Mawe dum maldekstre estis la Vallance's Royal Centre Museum.[3] Vallance kaj Rayner estis en partnereco. Estas vidaĵo de Matlock Bath gravurita de Ann Rayner kiu ankaŭ montras ilian domon kaj estas nun en Muzeo de Buxton. Tiu gravuraĵo estis farita de la edzino de Samuel per diamanto sur nigra marmoro de Ashford kiu estis surloke elkavita.
Pentraĵo de Rayner de la Ekspozicio de Derby (1839) kiu ilustras la fruajn jarojn de kio estis fariĝonta la kolektoj de Muzeo kaj artgalerio de Derby. Tiu pentraĵo inkludas pentraĵon de Joseph Wright of Derby, Romeo kaj Julieta: la sceno de la tombo kiu estis maldekstre sur la malantaŭa muro.[4]
Louise Rayner estas la plej bone konata el la infanoj de Samuel kaj Ann: ŝiaj gefratoj estis Ann ("Nancy"), Margaret, Rose, Frances kaj Richard. Nancy Rayner estis influita de Octavius Oakley kaj ŝi estis la unua kiu estis rekonata kiel eminenta artistino sed ŝi mortis pro ftizo kiam ŝi estis 28-jaraĝa.[2] Samuel estis elektita asociito de la "Society of Painters in Water Colours" (Societo de Akvarelistoj) en 1845 sed li estis forpelita de la Societo en 1851 post financa skandalo. Kelkaj el liaj verkoj estas videblaj en Muzeo kaj artgalerio de Derby.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Rayner, Samuel". Dictionary of National Biography. Londono: Smith, Elder & Co. 1885-1900
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Simon Fenwick, ‘Rayner, Samuel (1806–1879)’, Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004 [1]
- ↑ Samuel Rayner Arkivigite je 2011-02-15 per la retarkivo Wayback Machine ĉe "Dudley Mall" retejo
- ↑ 4,0 4,1 4,2 Allard, Sarah; Nicola Rippon (2003). Goodey's Derby. Breedon Books. pp. 157. ISBN 1-85983-379-9
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Familia historio Arkivigite je 2011-07-25 per la retarkivo Wayback Machine ĉe "Louise Rayner Artist" retejo
- Oficiala retejo de Muzeo kaj artgalerio de Derby Arkivigite je 2011-09-26 per la retarkivo UK Government Web Archive