Peter Perez Burdett
Aspekto
Peter Perez Burdett | |
---|---|
Kapo de Homo: unu el la multaj verkoj, por kiuj pozis Burdett | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1734 en Eastwood |
Morto | 9-an de septembro 1793 (59-jaraĝa) en Karlsruhe |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio |
Familio | |
Patro | William Burdett (en) |
Patrino | Elizabeth Perez (en) |
Edz(in)o | Friedericke Kottewski (en) Hannah Wansell (en) |
Infano | Anna Nancy Perez Burdett (en) ( Hannah Wansell (en) ) |
Okupo | |
Okupo | kartografo pentristo |
Peter PEREZ BURDETT (naskiĝis ĉirkaŭ 1734 - m. la 9-an de septembro 1793) estis brita kartografo, artisto kaj desegnisto. Li devenis de Eastwood (Essex), kie li heredis malgrandan terenon kaj sian duan nomon "Perez" el sia patrina avo, kiu estis la loka ekleziulo. Li ĉefe famiĝis pro liaj multaj aperadoj en la pentraĵoj de Joseph Wright of Derby. Li ankaŭ partoprenis al la serĉado de la plej bona kurso por la estonta "Leeds and Liverpool Canal", grava projekto de la frua industria revolucio. Li estis mezgrava membro de la sciencista Luna Societo.