Amonia bikarbonato
Aspekto
Amonia bikarbonato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
Amonia hidrogena karbonato
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 1066-33-7 | |
ChemSpider kodo | 13395 | |
PubChem-kodo | 14013 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkoloraj aŭ iomete blankaj kristaloj, karakteriza odoro | |
Molmaso | 79056 g mol−1 | |
Smiles | [O-]C(=O)O.[NH4+] | |
Denseco | 1586 g/cm3 (likva) | |
Fandopunkto | 41.9 °C (107.4 ℉; 315.0 K) | |
Bolpunkto | 106 °C sublimiĝas | |
Solvebleco:Akvo | 11.9 g/100 mL (0 °C) | |
Solvebleco | Metanolo: nesolvebla | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Risko | R22 | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P301, P330, P501[1] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Amonia bikarbonato, amonia hidrogena karbonato aŭ NH4HCO3 estas kemia salo rezultanta el reakcio inter la amonia hidroksido kaj koncentrita bikarbonata acido. Ĝi estas senkolora solido kiu facile malkomponiĝas al karbona duoksido, akvo kaj amoniako, kvankam ĝi estas stabila en normalaj kondiĉoj. Amonia bikarbonato uzatas en refreŝigaj banoj pro tio ke 1 kg da amonia bikarbonato en 5 litroj da akvo malpliigas la temperaturon el 17 °C al 7 °C. Ĝi ankaŭ uzatas en fajrestingiloj, manufakturado de porecaj plastaĵoj, ceramikaĵoj, tinkturoj kaj pigmentoj, sterkoj, kiel sengrasigilo en tekstila industrio, en kromia tanado de ledo, ktp.
Sintezo
[redakti | redakti fonton]- Amonia bikarbonato estas produktita per kombiniĝo de la karbona duoksido kaj amoniako:
CO2 + NH3 + H2O → (NH4)HCO3
- Per termomalkomponiĝo de la amonia karbonato:
- Per dissolvado de karbona duoksido en solvaĵo de saturita amonia karbonato:
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]
- Bikarbonato de amonio reakcias kun amoniako en akva solvaĵo estigante amonian karbonaton:
- Bikarbonato de amonio reakcias kun klorida acido liberigante karbonan duoksidon kaj akvon.
- Bikarbonato de amonio reakcias kun natria hidroksido por estigi natrian karbonaton kaj akva solvaĵo de amoniako
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Caveman Chemistry: 28 Projects, from the Creation of Fire to the Production ..., Kevin M. Dunn
- A Text Book of Inorganic Chemistry, Anil Kumar De
- Academic Press Dictionary of Science and Technology, Christopher G. Morris, Academic Press
- Food Chemistry, S.A. Iqbal
- Chemistry Connections: The Chemical Basis of Everyday Phenomena, Kerry K. Karukstis, Gerald R. Van Hecke
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ClearTech. Arkivita el la originalo je 2021-04-11. Alirita 2017-06-03.
|