Fera (III) amonia sulfato
Fera (III) amonia sulfato | ||
Kemia strukturo de la Fera (III) amonia sulfato | ||
Kristalo de Fera (III) amonia sulfato | ||
Kemia formulo |
| |
CAS-numero-kodo | ||
ChemSpider kodo | 55405 | |
PubChem-kodo | 197097 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | palviolaj oktoedraj kristaloj, malforte amoniakosimila | |
Molmaso | 482.25 g/mol (dodekahidratigita) g mol−1 | |
Smiles | [Fe+3].[O-]S(=O)(=O)[O-] .[O-]S([O-])(=O)=O.[NH4+] | |
Denseco |
| |
Fandopunkto | 39 ĝis 41 °C (102 ĝis 106 ℉; 312 ĝis 314 K) | |
Bolpunkto | malkomponiĝo ĉirkaŭ 230 °C | |
Solvebleco:Akvo | 1240 g/L | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Risko | R36/38 | |
Sekureco | S26 S37 S60 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P280, P305+351+338, P302+352, P321, P362, P332+313 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Amonia fera (III) sulfato, NH4Fe(SO4)2 · 12 H2O aŭ NH4[Fe(H2O)6](SO4)2 • 6 H2O, ankaŭ konata kiel ferika amonia sulfato aŭ feraluno, estas duobla salo el klaso de la aluminatoj, kiuj konsistas je kombinaĵoj kun ĝeneral formulo AB(SO4)2 . 12 H2O. Ĝi aspektas iomete violkolora, kun oktoedraj kristaloj.
Diskutoj pri la origino de la kristalkoloro estas atribuata, laŭ kelkaj, al la malpuraĵoj de la kombinaĵo, kaj laŭ aliaj, tio estas propreco de la kristalo mem. Amonia ferika sulfato estas paramagneta, acida kaj toksa rilate al mikroorganismoj. Ĝi estas malforta oksidigagento, kapablante reduktiĝi al salo de Mohr, aŭ feroza amonia sulfato.
Preparado
[redakti | redakti fonton]Amonia ferika sulfato estas preparebla per kristaliĝo el solvaĵo de fera (III) sulfato kaj amonia sulfato. La fero (II) el la feroza sulfato oksidiĝas al fero (III) en la ferika sulfato per aldono de sulfata acido kaj nitrata acido. Post aldono de amonia sulfato al la solvaĵo kun sekva akvoforigado, la kristaloj de feraj amoniaj sulfatoj precipitiĝas.
Procezo:
La nitrata kaj sulfata acidoj reakcias kun feroza sulfato por estigi ferikan sulfaton, nitratan oksidon kaj akvon. La ferika sulfato miksiĝas kun amonia sulfato kaj kristaliĝas por estigi amonian feran (III) sulfaton. Kutime la solvaĵo testiĝas por garantii ke ne plu ekzistas fero (II).
Amonia ferika sulfato uzatas en traktado por forĵetakvo, ledo, kaj tekstila produktado, samkiel agento por gravurado en la produktado de elektronikaj komponaĵoj. Ĝi same uzatas en multenombraj aplikoj, inkluzive de adiabata ekipaĵaro por malvarmigado, biokemia analizo kaj organika sintezo.
Sintezo
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Sigma Aldrich[rompita ligilo]
- Material Safety Data Sheet[rompita ligilo]
- Chemical Book
- Essentials of Inorganic Chemistry: For Students of Pharmacy, Pharmaceutical ..., Katja A. Strohfeldt
- Coal Hydropyrolysis with Dispersed Catalysts Arkivigite je 2015-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
|