Aramidopsis
Aramidopsis | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aramidopsis plateni (Blasius, 1886) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Platena aramidopseo (Aramidopsis plateni) estas akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj, granda ralo nefluga birdo kaj la nura membro de la genro Aramidopsis. Ĝi estas endemio de Indonezio. Ĝi troviĝas nur en densa vegetaĵaro en malsekejoj de Sulaveso kaj apuda Buton.
Tiu ralo havas grizajn malsuprajn partojn, blankan mentonon, brunajn flugilojn kaj ruĝecbrunan areon en la nuko. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la ino havas pli helan kolmakulon kaj alikolorajn bekon kaj irison. La tipa voko estas la ronkado: ee-orrrr sono kiu donas al la birdo sian anglan nomon snoring rail (ronka ralo).
Ĝia nealirebla vivejo kaj retiriĝema naturo signifas ke la ronka ralo estas malofte vidita kaj kiel rezulto, malmulto estas konata pri ĝia konduto. Nur la plenkreska plumaro estis priskribita, kaj la reprodukta konduto estas neregistrita. Ĝi manĝas malgrandajn krabojn kaj verŝajne aliajn malgrandajn predojn kiel lacertojn. Kvankam protektita sub indonezia juro ekde 1972, tiu ralo estas minacata per habitatoperdo (eĉ ene de naturrezervejoj), ĉasado por manĝaĵo kaj predado fare de enkondukitaj specioj; ĝi do estas taksita kiel vundebla specio sur la Ruĝa Listo de IUCN.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La raloj estas granda kaj tre disvastigita familio, kun preskaŭ 150 specioj. Ili estas malgrandaj ĝis mezgrandaj, surteremaj aŭ malsekejemaj, kaj iliaj mallongaj korpoj estas ofte flanke ebenecaj por helpi iliajn movojn tra densa vegetaĵaro. Insulaj specioj facile iĝis neflugaj; el 53 vivantaj aŭ ĵus formortintaj taksonoj limigitaj al insuloj, 32 estis perdintaj la flugkapablon.[1]
La aramidopseo estis por la unua fojo klasita kiel Rallus plateni fare de la germana ornitologo August Wilhelm Heinrich Blasius en 1886,[1] sed ĝi estis movita al sian nunan monotipan genron Aramidopsis fare de la angla zoologo Richard Bowdler Sharpe en 1893.[2] Sekvante Taylor (1998), ĝi estis konsiderata simila ĉefe al la Tristana lateralo kaj al la Kuviera driolimno ol al membroj de la genro Rallus,[3] sed studo de 2012 pri iliaj mitokondriaj genoj sugestas, ke ĝi fatkte estu metita en la genron Gallirallus, kun la Brustolevinio kaj la Strilevinio kiel iliaj plej proksimaj parencoj.[4]
La nomo Aramidopsis deriviĝis el la genronomo de la Aramo, Aramus kaj la greklingva sufikso opsis, kun la signifo "simila". Kvankam tiu ĉi ralo kunhavas la originon de sia nomo kun la sodamerikaj specioj de la genro Aramides,[5] ĝia distinga beko, dikaj kruroj kaj strieca malalta ventro distingas ĝin el tiu grupo.[6] La specinomo plateni omaĝas Carl Constantin Platen, germana doktoro kiu kolektis birdojn kaj papiliojn en la Malaja insularo[7] kaj havigis al Blasius sian specimenon de la ralo.[8] Ordinara nomo kiel ronka ralo referencas al la distinga alvoko de la specio, kaj estis stampita kiel der Vogel Schnarch (la ronka birdo) fare de la germana entomologo Gerd Heinrich kiam li remalkovis la specion en 1932.[9]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 (2013) “Rails, Gallinules and Coots”, Handbook of the Birds of the World Alive. doi:10.2173/bow.rallid1.01. 216475559. Alirita 13a de Aprilo 2014..
- ↑ (1893) “Aramidopsis, gen. nov.”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 1, p. 54.
- ↑ (2020) “Snoring Rail (Aramidopsis plateni)”, Handbook of the Birds of the World Alive. doi:10.2173/bow.plarai1.01. 226396699. Alirita 28a de Majo 2014..
- ↑ (2012) “Speciation of flightless rails on islands: a DNA-based phylogeny of the typical rails of the Pacific”, The Auk 129 (1), p. 56–59. doi:10.1525/auk.2011.11096. 85940913.
- ↑ Jobling (2010) p. 52.
- ↑ (1973) “A classification of the Rallidae”, Wilson Journal 85 (4), p. 381–416.
- ↑ Jobling (2010) p. 309.
- ↑ Meyer & Wiglesworth (1898) vol. 1, pp. 7–8.
- ↑ Heinrich (2007) pp. 103–105.
|