Saltu al enhavo

Aztec (videoludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Aztec

Disvolvo Datamost
Eldoninto Datamost
Dato de lanĉo 1982: Apple
1984: 8-bita Atari,[1] C64
Platformo Apple II, 8-bitaj Atari-komputiloj, Commodore 64, FM-7, PC-88, Sharp X1
Ĝenro Agada-aventura videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila klavaro
vdr

Aztec estas agada-aventura videoludo disvolvita de Paul Stephenson por Apple II kaj publikigita de Datamost en 1982.[2] Ĝi estis sekve adaptita al 8-bitaj Atari-komputiloj[1] kaj Commodore 64. En Aztec, la ludanto eniras kaj esploras la ĵus malkovritan tombon de Kecalkoatlo en Meksiko por serĉi jadan idolon.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

La niveloj de la tombo enhavas kaptilojn, danĝerajn bestojn, aztekajn gardistojn kaj aliajn danĝerojn. Provizita per maĉeto, pistolo, kaj dinamito, la ludanto devas reakiri jadan kultofiguron kaj eskapi.

Aztec generas hazardan tombon por ĉiu nova ludo. Antaŭ ol komenci ludi, la ludanto devas elekti malfacilecnivelon de unu ĝis ok. Pli granda malfacileco signifas, ke ankaŭ pliiĝas la nombro kaj agresemo de la malamikoj kaj la rekompenco por retrovado de la idolo. Ju pli mallonga la tempo por akiri la idolon, des pli alta estas la rekompenco. Pli altaj malfacilecniveloj komencas la tempokalkulon pli alte. Se tro da tempo pasas, la ludo raportas, ke la idolo estis difektita.

La interno de la tombo estas montrita de flanko kun tri etaĝoj kaj ŝtupoj konektantaj la nivelojn kaj etaĝojn. Stakoj de rubo kaj kestoj povas esti serĉitaj, donante pistolon, municion, maĉeton, dinamitojn, sanigajn pociojn, la kadavron de Profesoro Von Forster, aŭ la idolon. Dinamitbastonoj servas kaj kiel armilo kaj por eksplodigi murojn kaj plankojn. Eblas rompi ŝtuparon, kio estas necesa por forlasi la tombon.

Pli danĝeraj malamikoj povas kapti la ludanton aŭ konfiski objektojn kaj konduki la ludanton en fosaĵon. Malamikoj ankaŭ povas kaŭzi, ke la ludanto falu al la sekva nivelo. Kelkaj ĉambroj enhavas fosaĵojn kun kaptiloj. Se la ludanto mortas, la ludo rekomenciĝas ekde la lasta nivelo.

La ludanto (malsupra centro) rigardas sian inventaron, dum tri malamikoj vagas tra la areo.

Softline en 1983 nomis Aztec "ne ordinaran arkadan aŭ aventuran ludon", deklarante ke "la kontroloj, ludodezajno, kaj animacio estas bonaj ekzemploj de laŭarta realigo de Apple-arkadludoj".[3]

La revuo Video priskribis la ludon kiel "nepre aĉetindan por Apple-uloj", laŭdante ĝian variecon, defion, kaj ĝian "simplan sistemon kiu uzas unuopajn klavojn" por transdoni ordonojn.[4]:28,29

Tom Jones recenzis la ludon por Computer Gaming World, kaj deklaris ke "kiam la malmultaj faŭltoj de Aztec estas pesitaj kontraŭ la bonaj grafikaĵoj kaj ĝenerala dezajno, kiuj estas inter la plej bonaj nun haveblaj, la lastaj sendube venkas."[5]

Electronic Games nomis la uzantointerfacon de la ludo "rimarkinde puran kaj logikan", deklarante ke pro la hazarde generitaj tombejoj "ekscito restas intensa ludo post ludo".[6]

Aztec ricevis meritan atestilon en la kategorio "Plej Bona Komputila Aventuro" okaze de la 5-a jara Arcade Awards.[7]:28

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Aztec.
  2. The Giant List of Classic Game Programmers.
  3. Shore, Howard A.. "Aztec", Softline, January 1983, paĝoj 45. Kontrolita 27 July 2014.
  4. (April 1983) “Arcade Alley: Zaxxon, Turbo, and Two for Apple II”, Video 7 (1), p. 26, 28–29. 
  5. Jones, Tom (May–Jun 1983). "Micro-Reviews". Computer Gaming World. Vol. 1, no. 10. pp. 36, 38.
  6. "The Players Guide to Fantasy Games", Electronic Games, June 1983, paĝo 56. Kontrolita 6 January 2015.
  7. (February 1984) “Arcade Alley: The 1984 Arcade Awards, Part II”, Video 7 (11), p. 28–29. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]