Fort Apocalypse
Fort Apocalypse | |
---|---|
UK-eldono, kovrilarto de Tim Boxell. | |
Disvolvo | Synapse Software |
Eldoninto | Synapse Software U.S. Gold |
Dezajnisto | Steve Hales |
Programisto | 8-bitaj Atari-komputiloj Steve Hales Commodore 64 Joe Vierra |
Dato de lanĉo | 1982 |
Platformo | 8-bitaj Atari-komputiloj, Commodore 64 |
Ĝenro | Horizontalruluma pafa videoludo |
Ludomaniero | Unuludanta videoludo |
Regilo | stirstango |
Fort Apocalypse (esperante Fortikaĵo Apokalipso) estas multdirekta horizontalruluma pafa videoludo por 8-bitaj Atari-komputiloj, kreita de Steve Hales kaj publikigita de Synapse Software en 1982. Joe Vierra konvertis ĝin por Commodore 64 en la sama jaro. La ludanto navigas tra subtera prizono en helikoptero, detruante aŭ evitante malamikojn kaj savante kaptitojn. Samtempulo de Choplifter, la ludo havas similecojn kun ĝi, same kiel kun la arkadludoj Scramble kaj Super Cobra.
Ludomaniero
[redakti | redakti fonton]Fort Apocalypse estas ludata ene de multdirekta ruluma "kaverno", vidata de la flanko. Simile al Choplifter, kaj kontraste al Scramble, la mapo rulumas dum la ludanto moviĝas al ajna direkto.
La mapo estas dividita en kvar vertikalajn sekciojn, kun la supra nivelo ĉe la tersurfaco kaj la plej malalta enhavanta la titolan fortikaĵon. La du mezaj tavoloj, Draconis kaj la Kristalinaj Kavernoj, enhavas alteriĝan platformon, kiu funkcias kiel savpunkto. Ok ostaĝoj povas esti kolektitaj en ĉiu el ĉi tiuj du mezaj tavoloj. La mapo estas plue dividita per specialaj muroj, kiuj rompeblas per pafado aŭ faligo de bomboj.
La helikoptero de la ludanto estas detruita se ĝi kolizias kun la kavernaj muroj, estas pafita de la multaj malamikoj, aŭ estas kaptita en unu el la multaj laseraj aŭ movantaj murkaptiloj. La ludanto disponas du armilojn : pafilon kaj bombojn, sed nur unu butonon sur la stirstango. La butono normale pafas la pafilon, sed kiam la helikoptero frontas eksteren de la ekrano, la butono faligas bombojn. Malamikaj misiloj sekvas la movojn de la ludanto dum mallonga tempo antaŭ ol elĉerpi sian fuelon kaj fali reen al la tero. La mapo ankaŭ enhavas plurajn malamikajn helikopterojn similajn al tiu de la ludanto.
Disvolvo
[redakti | redakti fonton]
Plej multaj bazaj konceptoj de la ludoj de Synapse Software estis evoluigitaj de la prezidanto de la kompanio, Ihor Wolosenko. Fort Apocalypse estis unu el la malmultaj, kiuj ne estis liaj ideoj, kaj devenas de sonĝo, kiun Steve Hales havis pri helikopteroj. Kun la permeso de Wolosenko, li komencis labori pri la projekto en 1982. Li inspiriĝis parte de la filmo Blue Thunder.[1]
Dum la programado komenciĝis, alia programisto forlasis la kompanion meze de kompletigado de unu el la projektoj de Wolosenko, Slime. Hales estis devigita forlasi la disvolvon de Fort Apocalypse por fini Slime, sed li trovis la kodon tro malfacila por daŭrigi kaj devis rekomenci de nulo.[1] La rezultinta prokrasto signifis, ke la videoludo Choplifter fare de Broderbund aperis unue sur la merkato, kaj Fort Apocalypse ofte kaj malĝuste estis konsiderata kiel imitaĵo.[2] Kiam Hales vidis Choplifter, lia reago estis : «kial mi ĉesis labori pri Fort ?»[1]
La ludo estis publike montrita ĉe la Consumer Electronics Show[noto 1], kaj ludantoj plendis, ke ĝi estis tro malfacila. Tio kondukis al ŝanĝoj en la mapo kaj kelkaj aliaj alĝustigoj.
Recenzo
[redakti | redakti fonton]La ludo estis relative sukcesa, vendante ĉirkaŭ 75 000 unuojn por Atari, kaj eĉ pli por Commodore.[1]
Softline laŭdis pri Fort Apocalypse ĝian « ludan kompleksecon kaj la malfacilecon — sufiĉe por teni vin revenanta kaj progresanta iom pli ĉiun fojon » .[3] Antic ankaŭ laŭdis la ludon : « La ludo estas amuza kaj proponas abundan agadon kaj bonajn sonajn efektojn ». Ĝi tamen kritikis la sonon de la helikoptero mem, komparante ĝin al la sono de « iu marŝanta kun malsekaj ŝuoj ».[4] Rimarkante la malfacilecon de la ludo, The Commodore 64 Home Companion priskribis la grafikaĵojn kaj sonon kiel « imponaj ».[5] Electronic Fun ne ŝatis la ludon, donante al ĝi nur 1.5 stirstangon el 5. Ĝi ankaŭ estis unu el la plej rektaj recenzoj priskribantaj la ludon kiel miksadon de aliaj dezajnoj. La recenzo komenciĝas per ĉi tiu kritiko:[6]
![]() |
|
Ĝi daŭras per plendo, ke Fort Apocalypse bezonas la ludanton esti « profunde masokisman », precipe kiam vi « eksplodas post trafado de io, kion vi eĉ ne povas vidi».[6]
Heredaĵo
[redakti | redakti fonton]En 2007, la ludo estis relicencigita sub permesilo Creative Commons CC BY-NC-ND 2.5 kaj publikigita en IgorLabs, retejo fondita de Steve Hales kaj aliaj ludprogramistoj.
En aprilo 2015, Steve Hales publikigis la asemblan fontkodon de Fort Apocalypse en GitHub, ankaŭ sub licenco CC BY-NC-ND 2.5, pro historiaj kialoj.[7] Oficiala Twitter-paĝo pri la eldono deklaris, ke « se sufiĉe da homoj sekvus, versio por iOS kaj Android estus kreita ».[8]
Notoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 (1997) Halcyon Days: Interviews with Classic Computer and Video Game Programmers.
- ↑ AGH Atari 8-Bit Computer Review: Fort Apocalypse.
- ↑ Christie, Andrew. "Synapse Takes Off", Softline, novembro-decembro 1983, paĝoj 21. Kontrolita 29 julio 2014.
- ↑ (aŭgusto 1983) “Ft. Apocalypse”, Antic.
- ↑ . Sirius Software. The Commodore 64 Home Companion, p. 176–177 (1984). Alirita 19 aŭgusto 2016 .
- ↑ 6,0 6,1 6,2 (aŭgusto 1983) “Fort Apocalypse”, Electronic Fun with Computer & Games, p. 65.
- ↑ FortApocalypse ĉe Github.com
- ↑ fortapocalypse ĉe twitter.com