Germana Esperanto-Instituto
Germana Esperanto-Instituto | ||
---|---|---|
esperanto-organizaĵo instituto | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Germana Esperanto-Instituto (GEI) estas institucio de Germana Esperanto-Asocio, kiu okupiĝas pri lingvaj aspektoj de Esperanto.
Historio
[redakti | redakti fonton]GEI estis fondita en 1948 en Munkeno. Ĝi daŭrigis la laborojn de la iama Esperanto-Instituto por la Germana Regno (Esperanto-Institut für das Deutsche Reich), kiu ekzistis de 1918 ĝis sia devigita dissolviĝo en 1936. La intermilita instituto siavice estis posteula organizaĵo de la Saksa Esperanto-Instituto, fondita post la 4a Universala Kongreso en Dresdeno 1908.
Taskoj
[redakti | redakti fonton]GEI zorgas precipe pri jenaj aspektoj:
- lingvaj ekzamenoj je tri niveloj
- instruaj kaj sciencaj aktivadoj
- biblioteko (Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen), dokumentado
- lingva kontrolo de manuskriptoj
- terminologio; eldonado de duonjara informilo "Terminoteko" (red. Bernhard Pabst)
La instituto eldonas (precipe germanlingvan) serion "Esperanto-Dokumente" kaj aliajn publikigaĵojn. Ĝi kunlaboras kun la Akademio de Esperanto kaj kun Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj.
Direktoro de la instituto estas la lingvisto Martin Haase.
Publikigaĵoj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- 1956: Anleitung für die Arbeitsweise der Prüfungskommissionen
- 1959: Die Prüfungen des Deutschen Esperanto-Instituts
- 1974: Die Einigung Europas und ihr Sprachenproblem
- 1977: Deutsches Esperanto-Institut - Aufbau, Entwicklung, Leistungen
- 1981: Esperanto in Theorie und Praxis
- 1994: Esperanto-Dokumente 1 - Funktion und Kultur der internationalen Sprache Esperanto
- 1995: Esperanto-Dokumente 2 (Artikolaro pri Esperanto kaj lingvistiko kaj pri Fakvortoj en Esperanto)
- 1995: Esperanto-Dokumente 3 (Artikolaro pri la kadra temo Esperanto en komerco kaj ekonomio)
- 1997: Esperanto-Dokumente 4 - Minderheitensprachen / Pri minoritataj lingvoj
- 2000: Esperanto-Dokumente 5 - Beiträge zur Geschichte der deutschen Esperanto-Bewegung
- 2001: Esperanto-Dokumente 6 - Allen Sprachen eine Zukunft - für kulturelle Vielfalt und gleichberechtigte Verständigung in Europa
- 2003: Esperanto-Dokumente 7 - Interlinguistik und Esperantologie: Wege zur Fachliteratur
- 2008: 100 Jahre Deutsches Esperanto-Institut 1908-2008
- 2013: Esperanto-Dokumente 8 - Sonnenberger Leitsätze zur europäischen Sprachenpolitik
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ulrich Lins: Zur Geschichte des Esperanto-Instituts in Sachsen 1908–1936. In: Martin Haase (Hrsg.): Beiträge zur Geschichte der deutschen Esperanto-Bewegung. Berlin: Deutsches Esperanto-Institut 2000, S. 20–29.
- 100 Jahre Deutsches Esperanto-Institut 1908-2008. Augsburg 2008, 84 S. (Artikolaro kun kontribuoj de Detlev Blanke, Werner Bormann, Rudolf Fischer, Ulrich Görtz, Martin Haase, Ulrich Lins, Utho Maier, Karl Heinz Schaeffer und Gerald Tucker).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de la instituto (en germana lingvo)
- Biblioteko
|