Giovanni Visconti
Giovanni Visconti | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉefepiskopo de Milano | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1290 en Milano | ||||
Morto | 5-an de oktobro 1354 en Milano | ||||
Tombo | Katedralo de Milano vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Signoria of Milan (en) vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Visconti vd | ||||
Patro | Mateo la 1-a Visconti vd | ||||
Patrino | Bonacossa Borri (en) vd | ||||
Gefratoj | Galeazzo la 1-a Visconti, Stefano Visconti, Marco I Visconti (en) kaj Luchino Visconti vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto vd | ||||
| |||||
Episkopo de Novara | |||||
Dum | 1331– | ||||
Senjoro de Milano | |||||
Dum | 1339–1354 | ||||
Ĉefepiskopo de Milano | |||||
Dum | 1342–1354 | ||||
Doĝo de Ĝenovo | |||||
Dum | 1353–1354 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Giovanni VISCONTI (naskiĝis en Milano, 1290 - mortis en Milano, en la 5-a de oktobro 1354) estis Senjoro de Milano kaj Pavio. Li estis filo de Mateo la 1-a Visconti kaj Bonacosa Borri (1254-1321)[1] kaj frato de Stefano Visconti. Li fariĝis milita komandanto batalante kontraŭ Florencon, kaj uzis perforton por kapti kaj konservi aliajn urbojn.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Giovanni Visconti elektiĝis kiel ĉefepiskopo de la Kapitolo de Milano en 1317, tamen, la papo Johano la 22-a rifuzis la konfirmon de lia elektiĝo, kaj altrude sugestis la nomon de Aikardus el Comodeia al tiu posteno.
En 1323, Giovanni ekskomunikiĝis kaj akuziĝis pri herezo, tamen la kontraŭpapo Nikolao la 5-a lin apogis kaj lin nomumis kardinalo en 1329.
En 1331 Giovanni fariĝis episkopo kaj Senjoro de Novara, kaj okaze de la morto de Aikardo, li triumfe reiris al Milano, kie li prenis la povon kune kun sia frato Luchino Visconti, en 1341, ĉar ili aĉetis la titolon de la papo je la kosto de 500 mil florenoj. En 1342, la papo Klemento la 6-a konfirmis per speciala buleo lian episkopan titolon. En 1353, Giovanni estis ankaŭ nomumita Duko de Ĝenovo. Post unu jaro la povo de la familio Visconti etendiĝis al Bolonjo kaj Novara.
Kiam li mortis, en 1354, la milana ŝtato dividiĝis inter la tri filoj de Stefano Visconti: Mateo, Galeazzo kaj Bernabò, kiuj jam estis ligitaj kun la regado de Giovanni kiel Senjoro de Milano okaze de la morto de Luchino, lia alia frato.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Dinastio Visconti
- Mateo la 1-a (1250-1322)
- Galeazzo la 1-a (1277-1328)
- Luchino Visconti (1287-1349)
- Azzone Visconti (1302-1339)
- Mateo la 2-a (1319-1355)
- Galeazzo la 2-a (1320-1378)