Galeazzo la 1-a Visconti
Galeazzo la 1-a Visconti (1277-1328) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Senjoro de Milano inter 1322 kaj 1327
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-a de januaro 1277 | ||||
Morto | 6-a de aŭgusto 1328 en Pescia, Toskano, Italio | ||||
Tombo | Katedralo Sankta Marteno (Luko) vd | ||||
Ŝtataneco | Duklando de Milano vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Visconti vd | ||||
Patro | Mateo la 1-a Visconti vd | ||||
Patrino | Bonacossa Borri (en) vd | ||||
Gefratoj | Marco I Visconti (en) , Stefano Visconti, Giovanni Visconti kaj Luchino Visconti vd | ||||
Edz(in)o | Beatrica d'Este (1300 (Gregoria)–) vd | ||||
Infanoj | Azzone Visconti, Riccarda Visconti (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | capitano del popolo (en) vd | ||||
Aktiva en | Milano vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Galeazzo la 1-a Visconti (1277-1328) (naskiĝis en la 21-a de januaro 1277 - mortis en Pescia, Toskano, en la 6-a de aŭgusto 1328) estis Senjoro de Milano inter 1322 kaj 1327.
Li estis filo de Mateo la 1-a Visconti (1250-1322)[1] kaj Bonacosa Borri (1254-1321)[2]. Oni diras ke Galeazzo naskiĝis en la sama dato, kiam lia onklo Ottone Visconti venkis la gibelinojn, kiu apartenis al la partio de la familio Della Torre, en la Batalo de Desio[3].
Biografio
[redakti | redakti fonton]En la 24-a de junio 1300 li edziĝis al Beatrica d'Este (1268-1334), filino de Obizzo la 2-a (1247-1293), Senjoro de Ferrara kaj Modeno kaj vidvino de Nino Visconti (1265-1296), juĝisto el Gallura. Dum tiu okazaĵo, la edzo omaĝiĝis per la Nobela Ordeno de la Milita Zonego[4]. Beatrica estis 32-jara kaj sia edzo 23. Dante parola pri tiu geedziĝo en la Dia Komedio (en la 8-a Kanto de la Purgatorio).
En 1322, li nomumiĝis kapitano de la milana popolo, sed baldaŭ li devis fuĝi kaŭze de ribelo starigita de sia kuzo Lodrisio Visconti (1280-1364)[5]. Kun la apogo de Ludoviko la 4-a, la Bavaro, en Vaprio li disbatis armeon senditan de la papo por detrui lin. En 1328, post esti akuzita pri perfido de sia frato Marko, same kiel murdo de sia frato Stefano Visconti (1287-1327), la imperiestro arestigis lin en Monza. Galeazzo liberiĝis en marto 1328, kaj restis sub la protektado de alia gibelina estro en Italio tiuepoke, Castruccio Castracani (1281-1328). Malgraŭ tio, li mortis en Pescia post kelkaj monatoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Dinastio Visconti
- Galeazzo la 2-a Visconti (1320-1378)
- Ottone Visconti (1207-1295)
- Gian Galeazzo Visconti (1351-1402)
- Gian Maria Visconti (1388-1412)
- Filippo Maria Visconti (1392-1447)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Storia di Milano
- ↑ Familypedia
- ↑ La Batalo de Desio okazis en la 21-a de januaro 1277 inter la familio Della Torre kaj la familio Visconti por la konkero de Milano.
- ↑ La Nobeldevena Ordeno de la Milita Zonego Arkivigite je 2014-08-12 per la retarkivo Wayback Machine fondiĝis de Ruĝero la 1-a, Grafo de Sicilio (1031-1101) kiel agnosko de la valoro kaj fideleco de la militistoj.
- ↑ Lodrisio Visconti (1280-1364) estis itala kondotiero.