Luchino Visconti (1287-1349)
Luchino Visconti (1287-1349) | ||
---|---|---|
Senjoro de Milano inter 1339 kaj 1349
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1287 en Milano | |
Morto | 24-a de januaro 1349 en Milano | |
Mortis pro | Hommortigo vd | |
Mortis per | Venenado vd | |
Ŝtataneco | Duklando de Milano vd | |
Familio | ||
Dinastio | Visconti vd | |
Patro | Mateo la 1-a Visconti vd | |
Patrino | Bonacossa Borri (en) vd | |
Gefratoj | Galeazzo la 1-a Visconti, Stefano Visconti, Marco I Visconti (en) kaj Giovanni Visconti vd | |
Edz(in)o | Isabella Fieschi (mul) Violante di Saluzzo (en) vd | |
Parencoj | Azzone Visconti (nevo) vd | |
Profesio | ||
Okupo | kondotiero vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Luchino Visconti (1287-1349) (naskiĝis en 1287 - mortis en la 24-a de januaro 1349) estis Senjoro de Milano inter 1339 kaj 1349, kondotiero kaj Senjoro de Pavio ekde 1315.
Biografio
[redakti | redakti fonton]En 1320 li fariĝis Podestà[1] de Vigevano, kie li erektis la kastelon ankoraŭ ekzistanta. En 1323, kune kun sia tuta familio, li ekskomunikiĝis akuzita pri herezio. La akuzoj pri herezio kaj la ekskomunikoj pli malfrue nuliĝis kaj li fariĝis papa vikario en 1341.
Li kun-regis en Milano flanke de sia nevo Azzone Visconti (1302-1339) kaj frato Giovanni (1290-1354) ĝis la morto de Azzone, en 1339. Li ankaŭ venke partoprenis en la Batalo de Parabiago kontraŭ sia alia nevo Lodrisio Visconti (1280-1364)[2], kiu komponis armeon da soldularo por kapti Milanon.
Helpate de armeo da solduloj el la norda Eŭropo, kiun li komisiis al la filoj de sia frato Stefano Visconti, ki ampleksigis la duklandon, sieĝante Pizon kaj aĉetante Parmaon el Obizzo la 3-a, Markizo de Ferrara (1294-1352)[3].
Luchino Visconti estis patrono de la muziko kaj beletro, krom esti invitinta Petrarko al Milano.
Li trifoje edziĝis: unue kun Violante de Saluzzo, filino de Tomazo la 1-a, Markizo de Saluzzo (1239–1296)[4]; due al Katerina Spinola, filino de Obizzo Spinola, kaj trie, en 1349, kun Izabela Fieschi (antaŭ 1320 - post 1356), nevino de la papo Adriano la 5-a, kiu donis al Luchino lian solan legitiman filon, Luchino Novello, kvankam aliaj de la familio Visconti disputis lian parencecon. Li estis lerta milita komandanto kaj senjoro, sed li ankaŭ famiĝis dank'al sia kruela konduto. En januaro 1349 li malkovris malfidelan agomanieron en sia edzino, kaj ordonis ke si estu teruran punon. Post malmultaj tagoj li troviĝis mortinta, la homoj kromnomis lian edzinon: Izabela, la venenigantino.
Lin sukcedis liaj nevoj: Bernabò, Galeazzo kaj Mateo la 2-a, al kiu li ekziligis el Milano en 1346. La malfideleco de Izabela estis uzata de li kaj lia parencaro por forigi Luchino Novello el la heredaĵo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Dinastio Visconti
- Ottone Visconti (1207-1295)
- Mateo la 1-a Visconti (1250-1322)
- Galeazzo la 1-a Visconti (1277-1328)
- Galeazzo la 2-a Visconti (1320-1378)
- Gian Galeazzo Visconti (1351-1402)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Podestà: speco de ĉefjuĝisto.
- ↑ Lodrisio Visconti (1280-1364) estis itala kondotiero.
- ↑ Enciclopedia Italiana
- ↑ Family Search