Saltu al enhavo

Internacia Federacio de Rezistaj Batalantoj – Asocio de Anti-Faŝistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Federacio de Rezistaj Batalantoj – Asocio de Anti-Faŝistoj
Fédération Internationale des Résistants
emblemo
eksmilitista organizaĵo
metaorganizaĵo
antifascist organization (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1951 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Federacio de Rezistaj Batalantoj – Asocio de Anti-Faŝistoj (germane Internationale Föderation der Widerstandskämpfer; france Fédération Internationale des Résistants, akronime FIR) estas la internacia tegmenta organizaĵo de asocioj de kontraŭfaŝismaj rezistantoj kontraŭ la nazireĝimo bazita en Berlino.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La FIR estis fondita en Vieno en majo 1951 kun la celo krei mondon sen faŝismo kaj milito. La antaŭulo de la organizaĵo estis la FIAPP (france Federation Internationale des Anciens Prisioniers Politiques), fondita en 1947, en kiu kuniĝis rezististoj el 17 landoj. En 1948 ankaŭ la kontraŭfaŝistoj el Germanio kaj Aŭstrio estis akceptitaj en ĉi tiun komunumon. Dum la Malvarma Milito, registaroficistoj etikedis ĝin komunist-influita organizaĵo [1].

Kiel internacia neregistara organizaĵo, ĝi estas "ambasadoro de paco" ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Ĉe la jarŝanĝo de 2004, la FIR movis sian ĉefsidejon de Vieno al Berlino kaj poste estis nomita la Internacia Federacio de Rezistbatalantoj (FIR) - Ligo de Kontraŭfaŝistoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Hoover Institution Yearbook on international communist affairs 1966 Stanford, Calif., Hoover Institution Press. p.511 (Yearbook on International Communist Affairs series)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Oficiala retejo
  • “Memorandum by the World Veterans'Federation and the International Federation of Resistance Fighters concerning Articles 41 and 42 of draft Protocol I to the Geneva Conventions of 1949 (CDDH/III/INF.213), 27 April 1976”, Official Records of the Diplomatic Conference on the Reaffirmation and Development of International Humanitarian Law Applicable in Armed Conflicts XVII, p. 221–225.