La Familia Domo de Karol Wojtyła en Wadowice tie li naskiĝis kaj loĝis dum juneco - nun troviĝas tie la muzeo pri lia vivo kiun vizitas jare pli ol 800 mil da vizitantoj
Li naskiĝis kiel Karol Józef WOJTYŁA ([ˈkaɾɔl ˈjuzεf vɔi̯ˈtɨwa]) en Wadowice, Pollando la 18-an de majo1920 kiel dua filo de Karol Wojtyła (suboficiro de aŭstria-hungara armeo kaj kapitano de pola armeo) kaj Emilia Kaczorowska (devenanta de metia familio). Lia patrino naskis lin en aĝo de 36 jaroj, post 15-jara atendo por infano. Kvankam la kuracistoj atentigis ŝin pri danĝeroj de la nasko, ŝi volis naski la infanon. Ŝi mortis en 1929, kiam li estis 9-jara. Karolo junaĝe ludis en teatraĵoj kun Halina Kwiatkowska, kun kiu li havis mildan rilaton.
Loko de la paf-atenco kontraŭ Johano Paŭlo la 2-a, markita per memorŝtono sur la Placo de Sankta Petro en Romo.Postmorte: Granda foto de Johano Paŭlo la 2-a en la strato de pola urbo
La 13-an de majo 1981 li estis pripafita de turko Ali Ağca. Kolektita materialo (220 volumoj de dokumentoj) dum 8-jara enketado de la atenco kaj finita la 7-an de majo 2014 - gvidata de la Filia Komisiono pri Postkuro de Krimoj kontraŭ Pola Nacio en Katowice, kadre de la Instituto pri Nacia Memoro - ne lasas ajnan dubon ke la atencinto agis en krima asocio, kiun eniris turkaj krimuloj kaj bulgaraj funkciuloj.
En 1994 la usona magazino TIME elektis lin kiel "Homo de la Jaro".
En 2003 konfirmis Vatikano, ke li suferas je parkinsono.
Komence de 2005, gripo gravigis lian malsanon, tiel ke li kelkfoje ne povis aperi antaŭ la kredantoj, ĉar li estis en hospitalo. Johano Paŭlo la 2-a mortis la 2-an de aprilo2005 en sia loĝejo en Vatikano, post longa malsano.
Pripafita de turka atencinto dum ĝenerala renkonto kun la kredantoj sur Placo de Sankta Petro maje 1981 la papo subiĝis al 6-hora operacio. Lia resanigado en malsanulejo daŭris 22 tagojn. La papo kredis, ke sian saviĝon dankas ne nur al bonŝanco, kion esprimis per la vortoj: Unu mano pafis, kaj la alia direktis kuglon. La atenco okazis la 13-an de majo, simile al la unua revelacio de Dipatrino en Fátima en 1917. Precize unu jaron poste li iris al Fátima por danki pro savo de la morto. Tiam li estis atakita per bajono fare de estinta hispana pastro, sed sen seriozaj vundiĝoj.
En 1995, en la papa letero Evangelium Vitae, li ekstaris kontraŭ mortpuno, finante la longdaŭran toleron de la Eklezio pri tio.
En 2000 Johano Paŭlo konfesis kaj pardonpetis pro la multaj pekoj de anoj de la katolika eklezio dum la unuaj du jarmiloj kontraŭ la rajtoj kaj digno de gentoj, judoj kaj alireligianoj:
Ni pardonas kaj pripetas pardonon! Ni ne povas ne rekoni la perfidojn kontraŭ la
evangelio faritaj de iuj el niaj fratoj, precipe dum la dua jarmilo…
Kristanoj iafoje cedis al sentoleremo, ne estinte fidelaj al la granda
ordono de amo, tiel malpurigis la vizaĝon de la Eklezio.
La konfeso estas ĝenerala kaj malpreciza, ne parolas pri la eklezio entute, nur pri iuj unuopuloj, menciante nek la Krucmiliton,
Inkvizicion, la perfortan konverton de idolanoj en Afriko kaj Ameriko, nek la silenton de la eklezio dum la gentomortigado de Hitlero.
Same kiel la usona prezidento Ronald Reagan, Johano Paŭlo la 2-a estis persone tre sorĉa kaj populara, sed en kredo kaj celo tre konservativa kaj nefleksebla, elektante por episkopoj spegulantojn. Kaj same kiel Reagan, li estis pelata ĉefe de sia kredo, ne de sia deziro por potenco.
Pri disputataj demandoj, Johano Paŭlo la 2-a staris kontraŭ aborto, artefarita naskolimigo, la sacerdotiĝo de virinoj aŭ edzoj, kaj samseksumado. Li ankaŭ subtenis politikajn kaj ekonomiajn rajtojn en malriĉaj landoj.
Katolikoj en Usono emis vidi lin kiel prezidenton de la Eklezio, ne kiel reĝon aŭ papon.
Enciklikoj estas la plej gravaj kaj fundamentaj papaj dokumentoj. Li verkis ilin en la pola lingvo, tamen oficialan karakteron ĉiam havis latina versio de la teksto, kiu servis por pluaj tradukoj al la nuntempaj lingvoj. Konforme al la tradicio titolon de encikliko kreas unuaj vortoj de la oficiala teksto. La papo eldonis 14 enciklikojn:
Malgraŭ lia populareco, Johano Paŭla la 2-a estis ankaŭ multe kritikata. Unu akuzo estis ke lia opono al komunismo igis lin subteni politike dekstrajn diktatorojn. Li kelkfoje renkontiĝis kun la ĉiliadiktatoroAugusto Pinochet. Li fakte proponis al Pinochet restarigi la demokration, sed ne tiom akre kondamnis lin kiel li kondamnis la komunistajn ŝtatestrojn.
Liaj kredoj pri kontraŭkoncipiloj ankaŭ estis multe kritikataj. Laŭ li la uzo de ĉia kontraŭkoncipilo estas malmorala ago. Multaj homoj malkonsentis kun tio, kaj eĉ kelkaj homoj, kiuj konsentis, argumentis, ke estas krimo kondamni kondomojn, kiam la venereaaidoso disvastiĝas. Aldone oni akuzas lian administracion pri disvastigo de nepruvita aserto, ke ili ne baras la disvastiĝon de HIV. Surbaze de ĉi tiuj du akuzoj, oni akuzis lin pri kontribuo al la aidosa epidemio en Afriko kaj aliloke. Liaj subtenantoj asertas ke lia emfazo je abstinenco kaj fidelo havas grandan efikon en la batalo kontraŭ aidoso en landoj kiel Ugando, sed nova studo kontestas tion[mankas fonto].
Roma Meslibro en Esperanto (1995)Telegramo (en la latina) kun rajtigo al Metropolito Karol Wojtiła celebri meson en Esperanto, 1977
Papo Paŭlo la 6-a rajtigis al Karol Wojtyła, tiam la Metropolito de Krakovo, la celebradon de meso en Esperanto, dum la kongreso de katolikaj esperantistoj en Ĉenstoĥovo (Częstochowa), aŭgusto 1977. Tiu permeso estis akirita danke al la perado de Pavol Mária Hnilica, slovaka episkopo, kiu sukcesis konvinki la Papon, kvankam ne multe pli frue (16.11.1976) la Kongregacio por la Sakramentoj kaj la Dia Kulto estis akre riproĉinta la Helpan Episkopon de Varsovio Władisław Miziołek. Tiu ĉi en septembro 1976 estis “aŭdacinta” celebri en Esperanto dum la Itala Kongreso de Esperanto de Massa[1].
Papo Johano Paŭlo la 2-a kaj la Esperanta Roma Meslibro kaj E-Legaĵaro (E-lekcionario). Sur la foto estas la momento de la enmanigo (en septembro 1997), tio estis finalo de la streboj de episkopo Władysław Miziołek el Varsovio. Episkopo Miziołek gvidis la komisionon por la aprobo de la Roma Meslibro en Esperanto. Tiu ĉi aprobo jam efektiviĝis en 1990
Johano Paŭlo la 2-a estis la unua papo kiu publike parolis Esperanton. Estis dum la 6-a Monda Junulara Tago en Ĉenstoĥovo, kie la 14-an de aŭgusto 1991 li adresis siajn salutojn al pli ol unu miliono da junaj ĉeestantoj:
Mi donas ankaŭ en Esperanto bonvenan saluton al la junaj pilgrimantoj el la tuta mondo en ĉi tiu tago de universala frateco, kiu vidas nin unuigitajn kiel filojn de unu sama Patro en la nomo de Kristo, vero de la homo.
La postan tagon li denove direktis siajn plurlingvajn salutojn al la junuloj en Ĉenstoĥovo. En Esperanto li diris:
Karegaj junuloj! La sperto de kredo, travivita ĉe la piedoj de la "Nigra Madono", restu neforigeble gravurita en viaj koroj. Sanktega Maria akompanu vin!
"Lia Papa Moŝto sincere salutas la organizantojn kaj partoprenantojn de la 78-a Universala Kongreso de Esperanto okazanta en Valencio kaj ilin kuraĝigas daŭrigi sian estimindan klopodon por realigi mondon, kie regu la interkompreniĝo kaj unueco.
PapoJohano Paŭlo la 2-a transprenas la Esperantajn Roman Meslibron kaj Legaĵaron en septembro 1997Samtempe, la Sankta Patro instigas la partoprenantojn, kiuj reprezentas diversajn landojn, kulturojn kaj kredojn, sed parolas komunan lingvon, elmontri per tia renkontiĝo la fratecon kiu, sen ajna diskriminacio, devus regi inter ĉiuj homoj kiel membroj de la granda familio de la filoj de Dio, kaj plifirmigi la personan kaj kolektivan konsciiĝon esti konstruantoj de la paco en siaj hejmaj medio kaj socio.
Kun tiuj ĉi deziroj kaj alvokante la Dian protekton al la laboroj kaj partoprenantoj de la kongreso, Lia Papa Moŝto plezuras disdoni la sopiratan Apostolan Benon."
La 3-an de aprilo 1994 Papo Johano Paŭlo la 2-a unuafoje parolis sian paskan saluton antaŭ la beno Urbi et orbi ankaŭ en Esperanto, dezirante "Feliĉan Paskon en Kristo resurektinta". En la sama jaro sekvis la kristnaska bondeziro "Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron". Ekde tiam la papo ĉiujare ripetis tiujn ĉi salutojn.
En 1997 okazis en Romo kaj Rimini la jubilea 50-a IKUE-Kongreso. Kadre de ĝenerala aŭdienco sur la placo de Sankta Petro la 3-an de septembro 1997Johano Paŭlo la 2-a salutis la partoprenantojn rekte en Esperanto:
Mi ĝojas bonvenigi la responsulojn de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, engaĝitajn en sia kvindeka kongreso. Karegaj, la temo de via renkonto reprenas la misian taskon konfiditan de Kristo al sia Eklezio. Akceptu ĝin malavare kun tiu spirito de universaleco, kiu estas ĉe la bazo de la lingvo, kiun vi kulturas.
La unuaj ZEO-j ligitaj kun Johano Paŭlo la 2-a aperis en la jaro 2009, la unua estis la E-monumento omaĝe al la papo en Italio en Rimini kaj la dua inaŭgurita la 2-an de aŭgusto 2009 en Pollando en Malbork, ĝi estas la E-memorŝtono omaĝe al papo-esperantisto.
Johano Paŭlo la 2-a estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko. Johano Paŭlo la 2-a ricevis la Ordenon en la jaro 1993 kiel la unua Kavaliro de la Ordeno post ĝia restituo.
M. Filipiak, A. Szostek, Bibliografia prac naukowych kardynała Karola Wojtyły (Bibliografio de sciencaj laboraĵoj de kardinalo Karol Wojtyła), ZN KUL (Sciencaj Kajeroj de Katolika Universitato en Lublin) 22 (1979), n-ro 1-3, p. 155-170
Tadeusz Styczeń, Kardynał Karol Wojtyła - filozof moralista (Kardinalo Karol Wojtyła - filozofo moralisto), RF (Filozofia Jarlibro) 27 (1979), kajero 2, p. 15-32
George Weigel, Witness to Hope. The Biography of Pope John Paul II (Atestanto de espero. Biografio de papo Johano Paŭlo la 2-a), 1999
G. Reale, Karol Wojtyla, Un pellegrinio dell' assoluto, Milano 2005 (Karol Wojtyła - pilgrimo de absoluto)
O filozofii Karola Wojtyły (Pri filozofio de Karol Wojtyła), Ethos 19 (2006), n-ro 4
Zofia J. Zdybicka, Jan Paweł II filozof i mistyk (Johano Paŭlo la 2-a filozofo kaj mistikulo), Lublin 2009