Nacia junulara konsilio
Aspekto
Nacia junulara konsilio estas organizo, kiu kunvenigas (naciajn) junularajn organizojn en iu lando por interŝanĝi spertojn kaj prezenti komunan voĉon de la junularo al la politiko. En multaj landoj tia junulara konsilio estas registara organizo aŭ plejparte financita per registaraj rimedoj.
Internacia kunlaboro
[redakti | redakti fonton]Multaj junularaj konsilioj estas membroj de mondregionaj federacioj, en kiuj krome povas membri internaciaj junularaj organizoj.
Regiono | Nomo de organizo | Mallongigo | Membrantaj E-asocioj |
---|---|---|---|
Afriko | Tutafrika Junulara Unuiĝo | TJU | |
Azio | Azia-Pacifika Studenta kaj Junulara Asocio | ASA | |
Azio | Azia Junulara Konsilio | AJK | |
Eŭropo | Forumo Junulara Eŭropa | FoJE | TEJO |
Suda kaj meza Ameriko | Forumo Latin-Amerika Junulara | FLAJ | |
Pacifiko | Pacifika Junulara Konsilio | PJK | |
Karaiboj | Karaiba Federacio Junulara | KFJ |
Tiuj regionaj federacioj en si mem estas membroj de ICMYO, Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj, en kiu ankaŭ membras internaciaj junularaj organizoj.
Listo de naciaj junularaj konsilioj
[redakti | redakti fonton]Sube estas listo de junularaj konsilioj en Eŭropo, bonvolu aldoni informojn pri aliaj mondopartoj.