Pernenoj
Aspekto
(Alidirektita el Perninae)
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kresta kukolaglo, Aviceda subcristata
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La subfamilio de rabobirdoj Pernenoj aŭ Pernisenoj (Perninae) ene de familio de Akcipitredoj inkludas kelkajn mezgrandajn speciojn kun larĝaj flugiloj. Temas pri birdoj de varmaj klimatoj, kvankam la pernisaj specioj (Eŭropa vespobuteo kaj Orienta vespobuteo) havas pli ampleksan arealon.
Multaj de tiuj specioj manĝas ĉefe insektojn, kaj la vespobuteoj estas specifaj manĝantoj de vespolarvoj. Ankaŭ reptilioj estas predataj de multaj birdoj de tiu grupo.
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Subfamilio Pernenoj (Perninae)
- Afrika kukolaglo, Aviceda cuculoides
- Madagaskara kukolaglo, Aviceda madagascariensis
- Jerdona kukolaglo, Aviceda jerdoni
- Kresta kukolaglo, Aviceda subcristata
- Nigra kukolaglo, Aviceda leuphotes
- Genro Henicopernis
- Longvosta vespobuteo, Henicopernis longicauda
- Nigra vespobuteo, Henicopernis infuscatus
- Genro Pernis
- Vespobuteo, Pernis apivorus
- Orienta vespobuteo, Pernis ptilorhynchus
- Stria vespobuteo, Pernis celebensis
- Genro Leptodon
- Grizkapa milvo, Leptodon cayanensis
- Blankakola milvo, Leptodon forbesi
- Genro Chondrohierax
- Hokobeka milvo, Chondrohierax uncinatus
- Kuba milvo, Chondrohierax wilsonii (disputata)