31-a de decembro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 31-a de decembro estas la 365-a tago de la jaro (la 366-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. La tago estas la lasta de la jaro - 0 tagoj restas.
Je la 31-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 192: Romia Imperio: Dum novjara nokto estis murdita filo de Marko Aŭrelio, la tirano Komodo, kiu estis kondamnita al damnatio memoriae - Antonina dinastio finiĝis, komenco de interna milito en la imperio
- 406: Romia Imperio: Barbaraj triboj de vandaloj, sveboj kaj alanoj transpaŝis Rejnon enirante al Gaŭlio, kaj komencis marŝon tra la imperio
- 535: Bizanca generalo Belizaro konkeris Sicilion venkante ostrogotan garnizonon en Palermo, tiel finante sian konsuladon por la jaro
- 870: Venko de anglosaksoj kontraŭ danaj invadintoj en batalo de Engelfield
- 1229: Reconquista: post trimonata sieĝo armeo de Jakobo la 1-a konkeris ĉefurbon de Majorko defendatan de islamanoj - Palma de Majorko
- 1435: Pollando: en Brześć Kujawski oni subskribis pactraktaton pri fino de la milito de Nieszawa (1431-35) kun la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1472: En Amsterdamo ĵetado per neĝbuletoj estis malpermesita
- 1494: Milito pri Reĝlando de Napolo: papo Aleksandro la 6-a enirigis al Romo armeon de franca reĝo Karlo la 8-a
- 1519: Tiel nomata rajda milito inter Ordeno de germanaj kavaliroj kaj Reĝlando de Pollando komenciĝis per atako al la urbo Braniewo en Varmio fare de Albreĥto
- 1600: Reĝino de Anglio Elizabeto la 1-a vivigis Britan Orienthindan Kompanion
- 1655: Sveda diluvo: en Tyszowce pola nobelaro kaj armeo anoncis konfederacion kontraŭ svedoj kaj Karolo la 10-a Gustavo
- 1687: Unuaj hugenotoj forlasis Francion pro religia persekutado, ekloĝante en Sud-Afriko
- 1696: En Anglio kaj Kimrio oni enkondukis fenestran imposton anoncitan de Vilhelmo la 3-a
- 1703: Ĉirkaŭ 10 mil personoj pereis en tertremo kun epicentro en ĉirkaŭaĵo de Edo (malnova nomo de Tokio)
- 1757: Sepjara milito: rusa okupado de Królewiec komenciĝis
- 1759: Oni luis bierfarejon en Dublino, kie ĝis hodiaŭ estas produktata malhela biero Guinness
- 1770: Pollando: rusa armeo atakis Jasna Góra, defendatan de Bara Konfederacio
- 1800: Ekzisto de la Reĝlando de Granda Britio finiĝis, anstataŭigita la sekvan tagon per Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
- 1805: Lasta tago de la valido de Franca respublika kalendaro
- 1857: Otavo iĝis ĉefurbo de brita kolonio Kanado
- 1879: Thomas Alva Edison publike prezentis elektran lumigon
- 1896: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Gratio
- 1898: Telefonlineo Moskvo – Peterburgo ekfunkciis
- 1905: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Klotilde
- 1908: Wilbur Wright akiris rekordon pri longeco de aviadila flugo (124,7 km)
- 1910: Censo en Aŭstrio-Hungario montris, ke tie vivas 6 435 983 loĝantoj de la ĉeĥa, morava kaj slovaka lingvoj
- 1917: Unua mondmilito: Brita transporta ŝipo HMS Osmanieh foririnte de Aleksandrio trafis al mara mino, metita de la germana submarŝipo UC 34, kaj enprofundiĝis en kelkaj minutoj kun 199 homoj
- 1918: Dua Pola Respubliko: kadre de la Ribelo de Grandpolujo poloj konkeris Gniezno, la unuan ĉefurbon de Pollando, kaj volontulaj taĉmentoj de memdefendo ekbatalis pri kontrolo super Vilno, komence kontraŭ retiriĝanta germana armeo kaj lokaj komunistoj (31-a de decembro/3-a de januaro) kaj poste kontraŭ la atakanta Ruĝa Armeo (4-a ĝis 5-a de januaro) — prakomenco de la pola-bolŝevika milito
- 1918: Kartvela-armena Milito finiĝis
- 1918: Interkonsento pri partnereco por kunigi kvin eldonejojn de sciencaj eldonistoj - eldonejo Walter de Gruyter establiĝis
- 1922: En Francio kondukpermesilo estiĝis per modifo de la trafika regularo
- 1925: Kyösti Kallio la duan fojon iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1930: Papa encikliko Casti Connubii de Pio la 11-a pri kristana geedzeco, kontraŭa al kontraŭkoncipo kaj aborto
- 1932: Polaj kriptologoj Marian Rejewski, Jerzy Różycki kaj Henryk Zygalski rompis kodon de la germana ĉifrilo Enigma
- 1935: Charles Darrow patentigis tabulludon Monopolo
- 1938: Senalkohola kulturo: en Indianao aperis unua testilo pri sobreco
- 1939: Vieno: Unua novjara koncerto de Vienaj filharmoniistoj; Germana okupado de Pollando: nombro de loĝantoj en la Ĝenerala Gubernio estis 11 380 000 (en tio en Varsovio 1 310 000), estis 273 062 senlaboruloj; en Poznano troviĝis 589 senhejmaj polaj infanoj; Poznano: de septembro germanaj regantoj konfiskis 420 polajn vendejojn - el 473 ekzistantaj; ekfunkciis senpera trajna komunikado inter Tria Regno kaj Sovetunio kun 8 transitaj punktoj, kaj ke pere de plenaj vagonaroj oni alvenigas precipe mineralojn kaj grenon; Moskvo: laŭ sovetaj donitaĵoj estas 38 710 polaj militkaptitoj en Sovetunio; en Francio garnizonis 161 423 soldatoj de la Brita Armeo
- 1940: En la Ĝenerala Gubernio estis 85 armilaj entreprenoj kun ĉirkaŭ 50 mil personoj, en Silezio 102 kun 83 383 engaĝitoj kaj en Provinco Vartlando 180 kun ĉirkaŭ 100 mil laboristoj; en la gubernio estis 188 183 senlaboruloj; en Budapeŝto laŭ rekomendo de hungara registaro estis likvidita pola delegitejo; Danio: germana delegito en Kopenhago la duan tagon postulis de la reĝo Kristiano la 10-a ŝanĝon de kabineto - dana registaro reĵetis la germanajn postulojn
- 1941: En malliberejoj de Gestapo estis pli ol 7 mil poloj; en Varsovia geto el inter 470 mil loĝantoj en 1941 mortis 44 630; en ĜG oni ordonis senpage redoni skiojn; en letero al estro de Galicio metropolito de grek-katolika eklezio en Lvovo skribis pri amasa murdo de sovetaj militkaptitoj en ĜG; en ĜG estis 370 armilejoj; Porajmos: en labortendaro por ciganoj en Lodzo decembre mortis 400 personoj; sovetaj regopovoj liberigis en puntendaro en Kolima 262 polajn malliberigitojn; Brita Komitato pri Helpado al Poloj transdonis al poloj en Sovetunio ĝis la jarfino varojn kun valoro de 60 mil pundoj; al pola armeo en Kanado eniris usona indiano Eddbart Blake Walker, konata kiel "Malmola Roko"
- 1942: En malliberejo de Sieradz en 1942 mortis 573 poloj; de la 22-a de aprilo 1941 ĝis la 31-a de decembro 1942 germanaj regopovoj ene de Provinco Dancigo-Okcidenta Prusio deportis 19 312 polojn; germana polico murdis en Rudnik nad Sanem 6 judojn; germanoj en Ekstermejo Chełmno de la 8-a de decembro 1941 ĝis tiu ĉi tago murdis ĉirkaŭ 170 mil judojn el Provinco Vartlando; taktika venko de britoj kontraŭ germanoj en batalo sur Barenca Maro
- 1943: Decembre 1943 pola rezistomovado faris en Varsovio 52 sukcesajn atencojn kontraŭ germanoj; nokte de la 1943/1944 laŭ iniciato de Władysław Gomułka en Varsovio fondiĝis Landa Nacia Konsilio, kiu forĵetis leĝecon de la pola registaro en ekzilo uzurpante al si funkcion de provizora pola parlamento - Bolesław Bierut iĝis prezidanto; pola mararmeo ĝis fino de 1943 pafalterigis 95 aviadilojn kaj sinkigis multajn malamikajn ŝipojn: 22 armeajn, 35 transportajn ŝipojn kaj 8 atakboatojn kaj detruis dekkelkon da ŝipoj, en tio batalŝipon "Schlesien" - kaj 350-foje batalis
- 1944: Volinia masakro: krimo en Uhryńkowce (nun apud Zaliŝĉiki en Ternopila provinco) farita nokte post la 31-a de decembro kun aparta krueleco - sur terenoj aneksitaj de Ruĝa Armeo Ukraina Ribela Armeo kune kun kvazaŭarmea ukraina taĉmento murdis ĉirkaŭ 222 polojn (nur la Ruĝa Armeo haltigis la genocidon kaj huculoj iom kaŝis polojn); en Lublin okazis nokta 5-a kunsido de uzurpa Ŝtata Nacia Konsilio kun establo de la Provizora Registaro, dum kiu ties prezidanto B. Bierut iĝis prezidento; Orienta Fronto: trupoj de sovetiaj 2-a kaj 3-a Ukraina Fronto likvidis germanan-hungaran grupiĝon, ĉirkaŭitan en meandro de Danubo, norde de Budapeŝto; Batalo de Ardenoj: germana Operaco Nordwind komenciĝis en Nordaj Ardenoj - en la ofensivo kontraŭ Francio du korpusoj de SS estis venkitaj; Norda interliga fervoja ponto en Budapeŝto estis eksplodigita
- 1946: Harry S. Truman anoncis finon de la usona militado en la dua mondmilito; Lastaj francaj soldatoj forlasis Libanon
- 1955: General Motors iĝis unua kompanio se temas pri fakturado super miliardo da usonaj dolaroj jare
- 1961: Raidió Teilifís Éireann - nacia ŝtata dissendservo de Irlando estis lanĉita
- 1963: Post disfalo de la Federacio de Rodezio kaj Njasalando estiĝis tri novaj ŝtatoj: Zambio, Malavio kaj Rodezio (nuna Zimbabvo)
- 1965: Puĉo de la Sankta Silvestro: armeaj oficiroj gviditaj de Jean-Bédel Bokassa komencis puĉon kontraŭ la registaro de David Dacko, prezidanto de Centr-Afrika Respubliko
- 1968: Testoflugo de unua en la mondo supersona komercaviadilo Tupolev 144 (ĝi tamen ne trapasis la sonmuron) - du monatojn antaŭ Concorde
- 1973: En Sidnejo okazis unua koncerto de aŭstralia ŝtonroka grupo AC/DC
- 1978: En Pollando komenciĝis vintro de la jarcento kun forta frosto kaj abunda neĝado; en Hispanio 47 000 tunoj da nafto estis verŝitaj en la maron dum akcidento de Andros Patria ĉe la Kabo Terfino
- 1982: Regopovoj de Pola Popola Respubliko suspendis la militan staton en Pollando - oni nuligis elirblokadon kaj anoncis amnestion liberigante pli ol 300 personojn
- 1983: Generalo Muhammadu Buhari iĝis prezidento de Niĝerio post sukcesa armea puĉo; Nuklea centralo Ignalina ekfunkciis en Litovio
- 1984: Usono forlasis Uneskon
- 1987: Robert Mugabe iĝis prezidento de Zimbabvo
- 1988: Pola himalajisto Krzysztof Wielicki kiel unua vintre grimpis al Lhotse, pli ol 8000 m alta monto
- 1990: Garri Kasparov defendis la titolon de ŝakmondĉampiono venkante Anatolij Karpov
- 1991: Albert Einstein iĝis homo de la jarcento kaj ektrovigis sur la titolpaĝo de "Time"
- 1991: Sovetunio formale ĉesis ekzisti
- 1992: Disdivido de Ĉeĥoslovakio: lasta ekzistotago de Ĉeĥa kaj Slovaka federacia respubliko
- 1993: Pollando: Bieżuń, Działoszyn, Kamieńsk, Pilica, Torzym kaj Wąchock urbiĝis
- 1994: Unua Ĉeĉenia milito: rusia armeo eksturmis Groznon (laŭ separistoj pereis 3 mil separistoj kaj 14 mil rusiaj militistoj); Ŝtata Agentejo Treuhandanstalt, fondita en 1990 por privatigo de iamaj popolproprietaj entreprenoj en GDR, estis malfondita
- 1998: Tujmesaĝilo: usonano Mark Spencer publikigis liberan programaron Gaim, nomata poste Pidgin
- 1999: Panamo transprenis kontrolon de la Zono de la Kanalo de Panamo; malfermo de spektoradego Londona Okulo
- 1999: Boris Jelcin demisiis kiel prezidanto de Rusio — provizora prezidanto iĝis ĉefministro Vladimir Putin
- 2000: Lasta tago de la 20-a jarcento kaj de la 2-a jarmilo
- 2002: Ĉinio: inaŭguro de unua fervoja sekcio de maglevo, kiu atingis 430 km/h
- 2004: Tajvano: oficiala malfermo de la plej alta nubskrapulo Taipei 101; Litovio: en Nuklea centralo Ignalina oni malŝaltis atomreaktoron n-ro 1; Deviga militservo en Ĉeĥio finiĝis
- 2007: En Butano okazis unua en la historio parlamenta baloto
- 2008: Ĉinio kaj Vjetnamio fiksis demarkacian linion
- 2009: En finna urbo Espoo enmigrinto de Kosovo murdis per tranĉilo sian edzinon, pafmortigis 4 personojn en superbazaro kaj sinmortigis
- 2014: Rezulte de panik-eksplodo okaze de novjara celebrado en Ŝanhajo oni surtretis 36 personojn kaj 47 vundigis
- 2015: Internacia Krima Tribunalo por Ruando, kiu esploris la genocidon en Ruando, malfondiĝis
- 2019: Kronviruso: Tajvano alarmis ke en Ĉinio okazas io maltrankviliga, serioza epidemio kies viruso transiras de homo al homo, kaj kiel unua fermis landlimon — la atentigo estis neglektita de la Monda Organizaĵo pri Sano, kiu ne "posedis tian informon"; Spionagentejoj i.a. de Novzelando, Britio kaj Usono komencis esplori rolon de ĉinaj laboratorioj ligitaj kun la ĉina armeo, kaj francaj genetikistoj, kiuj konstruis laboratorion en Wuhan ekdemandis ĉinojn, ĉu la viruso estas nature aperinta aŭ inĝeniere prilaborita
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: Pasinttage oni 139 fojojn pripafis landlimajn lokojn de Sumia provinco; de februaro oni entreprenis 2 200 procedojn pri krimoj, malkovris 108 sabotajn-spionajn grupojn, retenis pli ol 1 880 personojn; en Kievo oni aŭdis 10 eksplodojn post serio de aviadaj atakoj — unu viktimo, inter vunditoj japana ĵurnalisto; pripafo de Mikolajivo, 6 personoj estis vunditaj, unu serioze; la 3-an fojon de la 15-a de decembro rusaj raketoj aŭ iliaj fragmentoj falis sur vilaĝojn de Volgograda provinco en Rusio; 140 ukrainaj soldatoj estis liberigitaj de rusa mallibero. Reagoj: armitaj fortoj de Finnlando: en 2022 por ekzerca militservo 1 200 virinoj anonciĝis, kaj finis 1 040; la registaro de Rusio transdonis al ĵurnalistoj instrukcion kiel oni diru pri la pasanta jaro: "rusia armeo konkeras NATO-n", kaj "Putin donas al Eŭropo ŝancon por pripensado"; rusaj akcioj en la merkato perdis ĉi-jare 43%.
Esperantujo
[redakti | redakti fonton]- 1988 Sovetia Esperantista Junulara Movado refondita kiel SEJM-2, junulara Esperanto-movado de Sovetunio kaj Rusio, la ĉefa E-organizaĵo de 1988 ĝis 1998 en Rusia Federacio
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1378: Kaliksto la 3-a, papo (m. 1458)
- 1491: Jacques Cartier, franca esploristo sur teritorio de la hodiaŭa Kanado (m. 1557)
- 1514: Andreo Vesalio, flandra pioniro de moderna anatomio (m. 1564)
- 1540: Silvio Antoniano, itala kardinalo kaj verkisto pri edukado (m. 1603)
- 1617: Bartolomé Esteban Murillo, hispana pentristo (m. 1682)
- 1668: Herman Boerhaave, nederlanda kuracisto kaj botanikisto, kristana humanisto (m. 1738)
- 1720: Charles Edward Stuart, jakobita pretendanto al trono de Britio (m. 1788)
- 1738: Johann Hermann, franca kuracisto kaj naturalisto (m. 1800)
- 1747: Gottfried August Bürger, germana verkisto (m. 1794)
- 1763: Pierre-Charles Villeneuve, franca vicadmiralo, komandanto de la franca-hispana mararmeoj dum la batalo apud Trafalgar (m. 1806)
- 1789: Stefan Sabinin, rusa teologo (m. 1863)
- 1796: Ignacy Pietraszewski, pola orientalisto, numismatikisto kaj tradukisto-ĉiĉerono, doktoro pri filozofio (m. 1869)
- 1830: Ismail Paŝao, ĥedivo de Egiptujo kaj Sudano (m. 1895)
- 1832: Junqueira Freire, brazila poeto (m. 1855)
- 1854: Georg Thieler, germana juristo kaj politikisto (m. 1945)
- 1855: Giovanni Pascoli, itala poeto, klasika filologo (m. 1912)
- 1856: Wojciech Kossak, pola pentristo (m. 1942)
- 1869: Henri Matisse, franca pentristo (m. 1954)
- 1877: Viktor Dyk, ĉeĥa verkisto, ĵurnalisto, politikisto (m. 1931)
- 1879: Tódor Kovács, hungara fervoj-oficisto, instruisto pri stenografio, esperantisto, redaktoro de Esperanto-gazeto "Revuo" (m. nekonata)
- 1880: George Catlett Marshall, usona generalo Nobelpremiita pro Plano Marshall (m. 1959)
- 1881: Max Pechstein, germana pentristo kaj grafikisto (m. 1955)
- 1886: Aladár Kuncz, hungara verkisto, redaktoro, kritikisto, tradukisto (m. 1931)
- 1889: Gerő Finta, rumania hungara poeto, tradukisto (m. 1981)
- 1892: Miĥajl Semenko, ukraina verkisto, kreinto kaj gvidanto de la ukraina futurismo, ekzekutita (m. 1937)
- 1901: László Gáspár, hungara ĵurnalisto, sciencpopulariga fakverkisto (m. 1958)
- 1902: László Hajnal, hungara poeto, verkisto, viktimo de hungaraj faŝistoj (m. 1944)
- 1902: Ferenc Herskovits, hungara kuracisto, verkisto, redaktoro (m. 1935)
- 1904: Umm Kulthum, egipta kantistino kaj aktorino (m. 1975)
- 1905: Guy Mollet, ĉefministro de Francio (m. 1975)
- 1908: Simon Wiesenthal, aŭstra arkitekto, ĉasisto de naziaj milit-krimuloj (m. 2005)
- 1917: Suzy Delair, franca aktorino kaj kantistino (m. 2020)
- 1926: Jadwiga Kaczyńska, pola skoltistino kaj flegistino, filologino (m. 2013)
- 1929: Ferenc Nagy-Tóth, rumania hungara biologo, akademiano (m. 2022)
- 1935: Salman bin Abdul-Aziz Al Saud, reĝo de Sauda Arabio
- 1937: Avram Hershko, israela biologo Nobelpremiita
- 1938: Sándor Németh, rumania hungara matematikisto, profesoro
- 1943: John Denver, usona kontreokantisto, kantverkisto, muzikisto (m. 1997)
- 1943: Ben Kingsley, brita aktoro
- 1946: István Gittai, hungara poeto, ĵurnalisto (m. 2020)
- 1947: Rita Lee, brazila kantistino, kantverkistino, multinstrumentistino, aktorino, verkistino kaj aktivulino
- 1948: Donna Summer, usona kantistino (m. 2012)
- 1954: Ingibjörg Sólrún Gísladóttir, islanda politikistino, urbestrino de Rejkjaviko
- 1954: Alex Salmond, ĉefministro de Skotlando 2007-2014 (m. 2024)
- 1965: Gong Li, ĉina filma aktorino
- 1967: Tomasz Sakiewicz, pola ĵurnalisto, publicisto kaj gazeteldonisto, membro de Sendependa Asocio de Studentoj, ĉefredaktoro de "Gazeta Polska"
- 1977: Park Jae-sang, sud-korea kantisto, repisto, dancisto
- 1982: Tünde Skovrán, rumania hungara aktorino
- 1991: Ihor Kostenko, ukraina ĵurnalisto kaj vikipediisto, aktivulo de Eŭromajdano, dum Vikimanio 2014 nomita Vikipediisto de la jaro, murdita (m. 2014)
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 192: Komodo, romia imperiestro (n. 161)
- 335: Silvestro la 1-a, papo, sanktulo (n. nekonata)
- 1384: John Wyclif, angla teologo, filozofo kaj profesoro (n. inter 1320 kaj 1330)
- 1462: Heinrich Rubenow, germana urbestro, murdita (n. ĉirkaŭ 1410)
- 1483: Gilles Joye, franc-flandra komponisto, teologo, poeto (n. ĉirkaŭ 1425)
- 1583: Thomas Erastus, svisa humanisto, alkemiisto, filozofo, kuracisto, teologo, reformisto, profesoro pri medicino (n. 1524)
- 1610: Ludolph van Ceulen, nederlanda matematikisto (n. 1540)
- 1622: Philipp Clüver, germana kreinto de historia geografio (n. 1580)
- 1626: Apollonia Radermecher, germana flegistino kaj ordenfondintino (n. 1571)
- 1659: János Apáczai Csere, hungara pedagogo kaj filozofo (n. 1625)
- 1799: Jean-François Marmontel, franca verkisto, filozofo de politiko, enciklopediisto (n. 1723)
- 1830: Félicité de Genlis, franca verkistino (n. 1746)
- 1838: Philipp Friedrich von Hetsch, germana pentristo (n. 1758)
- 1848: Gottfried Hermann, germana filologo (n. 1772)
- 1854: Pauline Gotter, edzino de Friedrich Schelling (n. 1786)
- 1855: Karl Friedrich Hermann, germana klasika filologo kaj arĥeologo (n. 1804)
- 1859: Luigi Ricci, itala komponisto kaj dirigento (n. 1805)
- 1865: Márton Kövendi Fejér, hungara advokato, politikisto (n. 1812)
- 1872: Aleksis Kivi, finna verkisto kaj dramaturgo (n. 1834)
- 1877: Gustave Courbet, franca pentristo (n. 1819)
- 1889: Ion Creangă, rumana verkisto, poeto kaj instruisto (n. 1837)
- 1900: Oscar Alin, sveda politikisto, politologo, historiisto kaj tradukisto (n. 1864)
- 1902: Lajos Bartók, hungara dramisto, redaktoro (m. 1851)
- 1915: Gyula Kincs, hungara redaktoro, ĵurnalisto (n. 1859)
- 1921: József Kiss, hungara-juda poeto, enestanta en Hungara Antologio (n. 1843)
- 1936: Miguel de Unamuno, hispana filozofo kaj verkisto (n. 1864)
- 1937: Dezső Czigány, hungara pentristo, grafikisto (n. 1883)
- 1942: Władysław Łodej, pola partizano (n. 1904)
- 1946: Franz Ritter von Epp, germana oficiro kaj politikisto de la nazia partio, kreinto de libera korpuso, guberniestro de Bavario (n. 1868)
- 1950: Karl Renner, aŭstra politikisto, sociologo pri juro, teoriisto de aŭstromarksismo (n. 1870)
- 1951: Maksim Litvinov, soveta diplomato (n. 1876)
- 1962: Samu Halmágyi, hungara ĵurnalisto, poeto, publicisto (n. 1880)
- 1964: Ólafur Thors, ĉefministro de Islando (n. 1892)
- 1970: Ferenc Jénáki, rumania hungara eklezia verkisto, papa kameristo, esploristo de eklezia vivo de ĉangohungaroj (n. 1885)
- 1970: Michael Balint, hungara kuracisto kaj psikoanalizisto (n. 1896)
- 1972: Ödön Balogh, hungara lingvisto, etnografo, fakverkisto (n. 1895)
- 1976: Sándor Bortnyik, hungara pentristo kaj dizajngrafikisto (n. 1893)
- 1978: Dezső Miskolczy, hungara neŭrologo, psikiatro (n. 1894)
- 1980: Marshall McLuhan, kanada edukisto kaj filozofo, teoriisto pri komunikado (n. 1911)
- 1993: Zviad Gamsaĥurdja, kartvela verkisto, prezidento de Kartvelio, murdita (n. 1939)
- 1995: Fritz Eckhardt, aŭstra aktoro kaj scenaristo (n. 1907)
- 1999: Sándor Csipler, rumania hungara skermisto (n. 1909)
- 2007: Ettore Sottsass, itala arkitekto kaj fasonisto (n. 1917)
- 2011: Jerzy Kluger, pola inĝeniero (n. 1921)
- 2012: Moisès Broggi, kataluna kuracisto, membro de Internaciaj Brigadoj, pacifisto fondita asocion de kuracistoj por prevento de nuklea milito (n. 1908)
- 2014: Norbert Leser, aŭstra filozofo kaj juristo (n. 1933)
- 2016: Henning Christophersen, dana politikisto, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1939)
- 2020: Robert Hossein, franca aktoro kaj reĝisoro (n. 1927)
- 2021: Betty White, usona aktorino (n. 1922)
- 2022: Benedikto la 16-a, papo (n. 1927)
Festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio: sankta papo Silvestro la 1-a; Melania la Plijuna, kristana sanktulino; Catherine Labouré, franca katolika mistikulino, sanktulino
- Silvestro, festo internacia, la lasta tago de la jaro — en la nokto oni solene inaŭguras la Novan Jaron en familia aŭ amika rondo, ankaŭ dum esperantaj aranĝoj, ekzemple Internacia Seminario (IS), Ago-Semajno, ekde 2009 Junulara E-Semajno, Internacia Festivalo (IF), Luminesk' aŭ Novjara Renkontiĝo (NR)
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 31-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.