Saltu al enhavo

9 Lives (videoludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


9 Lives

Disvolvo ARC
Eldoninto Atari
Dato de lanĉo Novembro 1990
Platformo Amiga, Atari ST
Ĝenro Platforma videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo stirstango
vdr

9 Lives (esperante 9 Vivoj) estas platforma videoludo aperinta en 1990 kaj eldonita por la Amiga kaj Atari ST. Ĝi estis evoluigita de ARC, programara subfirmao de Atari. La ludanto prenas la rolon de Bob Cat, kiu devas savi Claudette el freneza sciencisto kiu kidnapis ŝin.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Bob Cat devas savi sian koramikinon Claudette Cat el freneza sciencisto kiu kidnapis ŝin[1][2].

Ludomaniero[redakti | redakti fonton]

La aliro al la variaj areoj de nivelo dependas de saltado. Ju pli longe la ludanto tenas la stirstangon malsupren, des pli da potenco estas uzata por salti[3]. La alteco kaj distanco de salto estas determinataj de kiom da potenco la ludanto uzas[1][3].

Mutaciitaj bestoj vagas tra ĉiu nivelo kaj atakas Bob se li proksimiĝas tro multe, kaŭzante al la ludanto malrapide perdi energion dum li tuŝas ilin[4]. Bob povas ataki malamikojn uzante lanugan pilkon, provizore stunante ilin[1]. La energio kaj saltometroj de Bob estas reprezentitaj per ikonoj de la vosto de Bob ĉe la maldekstra kaj dekstra flankoj de la ekrano[5][1]. La ludantoj havas naŭ vivojn[4] kaj perdas vivon kiam ili elĉerpas energion, falas sur pikilan kaptilon, aŭ falas tro malalte[2][4]. Ses katoj estas ŝlositaj en kaĝoj en ĉiu nivelo : la ludanto devas trovi ŝlosilojn tra la nivelo por malŝlosi ilin[1][4]. Liberigante ĉiujn ses katojn, la ludanto povas iri al la sekva nivelo[6]. Ŝlosiloj ankaŭ povas esti uzataj por malŝlosi sekretajn ĉambrojn, kiuj enhavas objektojn kiel plibonigojn aŭ aldonan vivon[7].

La ludo entute havas kvar nivelojn. La fina nivelo estas la magazeno de la freneza sciencisto[6]. Ĉiu nivelo havas pli ol cent ĉambrojn[4]. Tra ĉiu nivelo Bob povas kolekti plibonigojn, donante al la ludanto diversajn provizorajn kapablojn inkluzive de flugado, nevidebleco, kaj imunecon kontraŭ damaĝo[5]. Pocioj kreitaj de la freneza sciencisto povas havi negativajn efikojn se kolektitaj[5][1]. Manĝaĵo restarigas energion kiam kolektita, kaj objektoj kiel juveloj donas poentojn[1][4].

Disvolvo[redakti | redakti fonton]

9 Lives estis evoluigita de ARC, softvara divizio de Atari, kaj estis eldonita por Amiga kaj Atari ST en novembro 1990[4]. La dezajnisto de la ludo, Graham 'Kenny' Everett, diris pri la arta stilo de la ludo ke "la stilo de desegnofilmoj neniam vere sukcesis en komputilaj ludoj, kio estas vere surpriza, ĉar ĝi tiel bone taŭgas por animacio. Mi pensas, ke la ludadelemento ĉiam mankis en ĉi tiuj ludoj, kaj do ni decidis provi kombini komikajn desegnofilmajn karakterojn kun rapide moviĝanta ludo"[5]. Bob Cat estis nomita laŭ Bob Katz, dungito de ARC[5].

En 1991, la versio de 9 Lives por Atari ST estis inkluzivita en la kompilaĵo Discovery Xtra[8]

Recenzo[redakti | redakti fonton]

La desegnofilmaj grafikoj de 9 Lives[1][6][4] kaj humursento[4][2][7] estis laŭdataj de kritikistoj, kaj recenzoj rimarkis la malfacilecon de la ludo[2][3]. Amiga Format kritikis ĝian malfacilecon, rimarkante ke la salto-mekaniko de la ludo estas "bona ideo" kiu estas praktike "preskaŭ neebla" pro la bezonata precizeco[3].

Raze rimarkis la "impresajn" grafikojn de la ludo[4] kaj ST Action deklaris, ke ĝi havas "originalecon, inventemon, kaj bonegan ludeblecon ĉio en unu ludo". La magazino cetere rimarkis ĝian "grandan diversecon" de animaciaj eroj.[9] The One komparis 9 Lives kun "mezkvalitaj" ludoj bazitaj sur licencitaj roluloj, deklarante ke la ludo estas "kio [ĝi] devus esti", laŭdante ĝiajn vizualajn aspektojn kaj ludeblecon, nomante ĝin "stimuliga platforma ludo kiu garantias horojn de sorba amuzo"[1] Amiga Format esprimis ke la ludo "kaptas la senton de Tom kaj Jerry" kaj laŭdis ĝiajn "grandajn kaj kuraĝajn" grafikojn. Ĝi tamen kritikis la ludon kiel malprofundan, deklarante ke "bonegaj grafikaĵoj ne povas anstataŭi ludeblecon"[3]

Pluraj magazinoj laŭdis la humursenton de la ludoj[4]. ST Format laŭdis ĝian etoson iom similan al Looney Tunes[2] kaj Atari ST User deklaris la ludon "ĝuo", kiu "eksudas ĉarmon kaj humuron".[7] Pluraj kritikistoj de Amiga Action recenzis la ludon : Steve Merret taksis ĝin "elstaran platforman ludon", laŭdante ĝian diversecon kaj vizualajn aspektojn, nomante ĝin "ekstreme bone animitan". Li cetere esprimis ke la humuro de la ludo "aldonas al ĝia karaktero"[6]. Doug Simmons el Amiga Action estis pli kritikema, deklarante ke li "ne ĝuis ĝin eĉ iomete", priskribante ĝian ludeblon kiel "tre malfacilan"[6].

Amiga Joker laŭdis la vidaĵojn de la ludo sed kritikis ĝian ludeblecon, nomante ĝin "bela platforma ludo ... ruinita de neprecizaj kontroloj kaj malflua rulumo"[10]. Aktueller Software Markt kritikis la "neprecizajn" kontrolojn de la ludo, esprimante ke la ludo "funkcias malbone" kaj estas tro multekosta.[11] ASM kaj Power Play kritikis la muzikon de la ludo. La dua deklaris ke "la muziko estas duonprofesia"[11].

Zero esprimis ke la ludo "iomete malsukcesas" kaj kritikis ĝin kiel neoriginalan, deklarante ke "nenio elstare nova estas ĉi tie, nur sufiĉe bone kunmetita platforma ludo".[12] Pelit kritikis la malgrandan koloran paletron de la Amiga versio[13].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 9 Lives (Decembro 1990).
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 9 Lives (Januaro 1991).
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Nine Lives (Januaro 1991).
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 9 Lives (Decembro 1990).
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Nine Lives (Novembro 1990).
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 Nine Lives (Decembro 1990).
  7. 7,0 7,1 7,2 Nine Lives (Decembro 1990).
  8. New Direction for the ST (Novembro 1991).
  9. Nine Lives (December 1990).
  10. 9 Lives (March 1991).
  11. 11,0 11,1 Katzenjammer (Decembro 1991).
  12. Nine Lives (Januaro 1991).
  13. 9 Lives (1991).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]