Saltu al enhavo

Alien Garden

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Alien Garden

Disvolvo Jaron Lanier
Eldoninto Epyx
Dato de lanĉo 1982
Platformo 8-bitaj Atari-komputiloj
Ĝenro Ne-ludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr

Alien Garden estas ne-ludo por 8-bitaj Atari-komputiloj eldonita de Epyx en 1982[1], fare de Bernie De Koven kaj programita de la pioniro de virtuala realeco Jaron Lanier. Dizajnita kun emfazo pri la bezono eksperimentadi, Alien Garden estis priskribita de ĝiaj kreintoj kiel arta ludo,[2] kaj ĝi viciĝas inter la plej frutempaj ekzemploj de tiaj programoj.[3] Ĝia eldono antaŭas la ludon de Lanier, Moondust, je unu jaro.[4]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

La ludado konsistas el horizontalruluma mondo kovrita de 24 diversaj specoj de kristalaj floroj, iom similaj al gipŝtonaj floroj. La ludanto kontrolas embrion dum ĝi kreskas, pluvivas kaj reproduktiĝas tra 20 generacioj entute. Malfacilaĵo estas enkondukita pro la manko de instrukcioj en la ludo. Sekve, la ludanto devas apliki metodon de provo kaj eraro ekzemple por determini la florojn, kiuj estas manĝeblaj, ŝrumpas aŭ kreskas kiam pikitaj, estas mortigaj aŭ eksplodemaj kiam tuŝitaj, ktp.[5] La ludanto povas uzi aŭ la voston, pikilon, aŭ flugilojn de la organismo por frapi aŭ alikaze interagi kun la floroj. Por plifortigi la defion, la konduto de la floroj ŝanĝiĝas ĉiufoje kiam la ludo estas ludata. La poentaro aperas laŭlonge de la maldekstra kaj dekstra flankoj de la ruluma ekrano. Kiam la poentaro kreskas, la besta avataro de la ludanto estas devigata vojaĝi pli kaj pli proksime al la foje mortigaj kristalaj floroj.

Alien Garden estis desegnita de Bernie De Koven kaj programita de Jaron Lanier kaj Robert Leyland por la varmarko Epyx, apartenanta al la eldonisto Automated Simulations. Ĝi estis unu el la unuaj verkoj de De Koven kune kun Ricochet. Li priskribis la desegnadon de tiuj ludoj kiel "verkadon de poezio" kaj memoris, ke la procezo estis "tre libera ĉar estis ĝis tiam malmultaj establitaj precedencoj" malgraŭ memorlimo de apenaŭ 4 kilobitokoj.[6] Li diris ke Alien Garden permesis al li defii siajn proprajn antaŭjuĝojn pri tio, kio ludo devus esti. Li uzis tiun ludon por demonstri sian esprimliberecon en desegnado, nomante ĝin "speco de vojaĝo aŭ psikedela sperto, sidante tie kun fermitaj okuloj kaj imagante ĉiujn interagojn okazantajn ĉe la ekrano."[7]

De Koven volis ke Alien Garden proponu alternativon al la danĝeraj eksterteraj medioj de plejmultaj aliaj ludoj de sia tempo. "Mi volis krei eksterteran mondon, sed ne nepre malamikan", li diris. "Mondon, kiu havu iun danĝeron, sed ankaŭ iom da beleco."[8] Li poste karakterizis Alien Garden kiel "specon de arta ludo, ion okulplezuran, sed kiu ankaŭ postulis esploradon por kompreni kiel interagi kun la floroj en la ĝardeno."[6] De Koven kaj Lanier kunlaboris por difini la grafikajn elementojn de ludo malgraŭ la strikta memorlimigo.

De Koven daŭre laboris por Epyx dum iomete pli ol jaro kaj duono antaŭ ol aliĝi al la Sesame Workshop.[6][8] Lanier laboris ĉe Epyx dum proksimume unu jaro antaŭ ol forlasi la firmaon kaj disvolvi sian plej konatan artaĵon, Moondust por Creative Software.[9][10] Leyland forlasis Epyx por programi Murder on the Zinderneuf por Free Fall Associates antaŭ nelonga paŭzo de sia kariero en la videoluda industrio.[11]

Electronic Fun with Computers & Games laŭdis la ludon pro ĝiaj "grafike mirindaj" videfektoj, sed ankaŭ pro la postulataj eksperimentado kaj strategio.[12] Computer Gaming World, tamen, severe kritikis la grafikaĵojn, kaj sentis ke la manko de koloro estis "aparte seniluziiga".[13]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Epyx. Arkivita el la originalo je 27 December 2008. Alirita 10 November 2008.
  2. Thomsen, Michael (8 February 2010). "The Art Of Gaming". Edge. Archived from the original on 5 September 2012.
  3. . The Art History... Of Games? Games As Art May Be A Lost Cause (8 February 2010). Arkivita el la originalo je 20 February 2019.
  4. (14 May 1997) “Post Symbolic Systems”, CSLI Calendar of Public Events 12 (28).  Arkivigite je 2010-07-08 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Alien Garden Owners Manual Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine. AtariAge entry. Retrieved 10 November 2008.
  6. 6,0 6,1 6,2 American Journal of Play staff (Winter 2015). "Deep Fun and the Theater of Games: An Interview with Bernie DeKoven". American Journal of Play. Vol. 7, no. 2. The Strong. p. 150.
  7. Juul, Jesper (August 22, 2017) Interview with Bernie DeKoven. Jesper Juul. Arkivita el la originalo je December 9, 2020. Alirita March 10, 2024.
  8. 8,0 8,1 Wiswell, Phil (June 1983). "Phil Wiswell's Gamemakers: The learning game". Electronic Fun with Computers & Games. Vol. 1, no. 8. Fun & Games Publishing. pp. 78–9.
  9. Wiswell, Phil (December 1983). "Phil Wiswell's Gamemakers: Moon Duster". Electronic Fun with Computers & Games. Vol. 2, no. 2. Fun & Games Publishing. pp. 84–5.
  10. Lanier, Jaron. (November 21, 2017) Dawn of a New Everything: Encounters with Reality and Virtual Reality, 1‑a eldono, Henry Holt and Company. ISBN 978-1627794091.
  11. Hickey Jr., Patrick. (October 6, 2022) The Minds Behind PlayStation 2 Games: Interviews with Creators and Developers. McFarland & Company. ISBN 978-1476685076.
  12. Wiswell, Phil (May 1983). "Alien Garden". Electronic Fun with Computers & Games. Vol. 1, no. 7. p. 66.
  13. Doum, Allen (March–April 1983). "The Atari Arena". Computer Gaming World. Vol. 3, no. 2. pp. 20, 22.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]