Bohušovice nad Ohří (en loka dialekto Boušovice, germaneBauschowitz an der Eger) estas urbo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice. Ĝi konsistas el du partoj - Bohušovice troviĝas ĉe maldekstra bordo de rivero Ohře kaj Hrdly ĉe la dekstra. En la jaro 2024 loĝis en la urbo 2 442 loĝantojn.
Unua skriba mencio pri Bohušovice (Bvsouici) devenas el la jaro 1057 kaj rilatas al fondiĝo de kanonikaro en Litoměřice.
Signifa evoluo de la komunumo komenciĝis post la jaro 1850 lige kun finkonstruo de fervojo inter Praha kaj Dresden.
En la jaro 1920 Bohušovice ricevis statuton de urbo, kiun ĝi poste perdis dum Dua Mondmilito. En la jaro 1998 ĝi ricevis la urban statuson denove.
La urbo troviĝas 9 km de aŭtostrado D8 (elveturejoj 35 - Doksany aŭ 45 - Lovosice). Tra ĝi ankaŭ trapasas ĉefa fervojtrako Praha - Děčín. En stacidomo haltas eĉ rapidtrajnoj, tio montras nunan gravecon de la urbo.
La urbo estas fama interalie per agrikultura kaj manĝovara produktado. La produktejoj kaj deponejoj troviĝas proksime de la fervoja stacidomo. La plej signifa estas laktofabriko, grava estas ankaŭ produktado de mustardo.