Lipová (ĝis la jaro 1947 Hanšpach aŭ Haňšpach, germaneHainspach) estas municipo de Ĉeĥio en okcidenta parto de Ŝluknova terlango en distrikto Děčín. Vivas ĉi tie 579 loĝantoj (2024).
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1417.
Ĝis la jaro 1938 Lipová estis sidejo de distrikta juĝejo kun malliberejo, ĝia konstruaĵo estis konstruita en la jaro 1893. Post dua mondmilito plimulto de germanoj estis ellandigita Germanion kaj la regiono estis ĝisloĝigita fare de ĉeĥoj el la ĉeĥa enlando. La nombro de loĝantoj de Lipová post la jaro 1945 salte malaltiĝis el proksimume du kaj duono al unu mil. La nomo de municipo estis ŝanĝita el Haňšpach al Lipová.