La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1547.
Post la jaro 1945 al la municipo ne evitis ellandigo de la germana loĝantaro, kun kio koneksis ankaŭ malaltigo de nombro de loĝantoj kaj pereo de kelkaj konstruaĵoj. Tiu ĉi sorto ne evistis eĉ ne al ĉasista kasteleto (ĝi forbrulis en la 1950-aj jaroj), el kiu ĝis hodiaŭ restis nue kapelo kaj ĉevalejoj, kiujn hodiaŭ eluzas arbaristoj.
Telnice estas ĝis hodiaŭ ŝatata centro por vintra turismo, kiu proponas tuj kelke da skideglitejoj, sed ankaŭ ĝi estas alligita al skikurista ercmontara magistralo. Kiel interesaĵo endas noti, ke Telnice estis entute la unua refreŝigejo en Ĉeĥoslovakio, kie estis funkciigita kaj trafikata artefarita neĝigado.
Telnice konsista el gtri partoj, kiuj estas Telnice, Liboňov kaj Varvažov. El vidpunkto de bazaj sidejunuoj la municipo dividiĝas en ses partojn, kiuj estas Adolfov, Liboňov, Telnice, U Staré Pošty, Varvažov kaj Zadní Telnice. En la plej okcidenta parto, en spaco de Zadní Telnice, la katastra teritorio de la municipo atingas ĝis la ĉeĥa-germana ŝtata ŝtatalimo.
Preĝejo de sankta Jozefo – la preĝejo el la jaro 1910 situas en supra parto de la municipo ĉe ŝoseo al Krásný Les. Hodiaŭ ĝi estas kadukiĝinta, en rekonstruo.
Kamparana domo n-ro 34 – kultura mnemorindaĵo de Ĉeĥio