Klíny (germaneGöhren) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Most. Ĝi troviĝas en la orienta parto de Ercmontaro en supermara alteco 700–812 metroj. Ĝi etendiĝas laŭlonge laŭ ŝoseo 271 kondukanta el Litvínov al limpasejo Mníšek. Okcidente super la municipo elstaras monto Mračný vrch (852 m) kaj oriente kondukas krutaj rokoj ĝis Šumný důl. Apud la ŝoseo sub Klíny troviĝas ĝiaj lokaj partoj Rašov kaj Sedlo. Klíny estas centro de vintraj sportoj. Ĝi havas aŭtobusan komunikon kun Český Jiřetín kaj Litvínov. Ĝia katastra teritorio faras 1843 ha. Vivas ĉi tie 185 loĝantoj (2024).
Hodiaŭ Klíny estas precipe refreŝigeja municipo. Somere ĝi servas kiel centrejo de turismaj vojoj kaj biciklovojoj. Vintre estas uzata Ercmontara skivojo kaj apuda skiareo. Multaj ĉi tieaj domoj estas uzata al individua refreŝigado. Sur monto Mračný vrch estis konstruitaj du ventaj elektrejoj. En la nordorientan parton de la katastro de municipo trafas ĉasrezervejo Fláje.