Demänovská Dolina
Aspekto
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo. Pri samnomata valo temas artikolo Demänovská dolina.
Demänovská Dolina | |
hungare: Deménvölgy, germane: Schlangenthal | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Demänovská Dolina | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Liptovský Mikuláš |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Liptov |
Montaro | Malaltaj Tatroj |
Situo | Demänovská Dolina |
- alteco | 1 109 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 01′ 54″ N 19° 34′ 19″ O / 49.03167 °N, 19.57194 °O (mapo) |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 690 m s. m. |
Areo | 47,85 km² (4 785 ha) |
Loĝantaro | 310 (31.12.2010) |
Denseco | 6,48 loĝ./km² |
Kavernoj | Kaverno de Libereco, Kaverno Demänovská |
Valo | Demänovská dolina |
Unua skribmencio | 1964 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 032 51 |
Telefona antaŭkodo | +421-44 |
Aŭtokodoj | LM |
NUTS | 510386 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Demänovská Dolina (village) | |
Retpaĝo: www.demanovskadolina.info | |
Portalo pri Slovakio |
Demänovská Dolina [demenovskA], hungare Deménvölgy [demEnvoldj] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Demänovská Dolina situas en valo de rojo, fine de sakovojo el Pavčina Lehota. Liptovský Mikuláš troviĝas je 7 km. La vilaĝo konsistas el 5 domaroj kaj etendiĝas tre longe laŭ la valo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la kavernoj jam la prahomo loĝis. Dum la hungara erao nur disĵetitaj domoj estis en la valo por ŝafistoj, sed dum la mezepoko oni minadis ankaŭ ercojn. La unua mencio okazis pri la kavernoj en 1299, poste en 1723 Matiaso Bel faris ilin famaj tutlande. Post apero de la turistoj priservaj domoj konstruiĝis kaj el ili formiĝis vilaĝo kaj municipo 1964.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kaverno, 8400 m longa, nomata "Libereco" malkovrita en 1921, vizitebla 1800 m ekde 1924; interne stalagmitoj, stalagtitoj, lagetoj kaj akvofaletoj troviĝas; ekde 1993 oni profitas ĝin, kiel kuracloko por pulmomalsanoj
- glacia kaverno 1750 m longa, vizitebla ekde la 1880-aj jaroj nur 650 m
- skiejoj