Slovenské Pravno
Slovenské Pravno | |
hungare: Tótpróna, germane: Windischproben | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Slovenské Pravno | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Turčianske Teplice |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Turiec |
Situo | Slovenské Pravno |
- alteco | 505 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 54′ 28″ N 18° 45′ 30″ O / 48.90778 °N, 18.75833 °O (mapo) |
Areo | 17,16 km² (1 716 ha) |
Loĝantaro | 956 (31.12.2010) |
Denseco | 55,71 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1113 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 038 22 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | TR |
NUTS | 512621 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Slovenské Pravno | |
Retpaĝo: slovenske pravno | |
Portalo pri Slovakio |
Slovenské Pravno, hungare Tótpróna, germane Windischproben [vindiŝproben] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Slovenské Pravno situas laŭ flankovojoj. Turčianske Teplice troviĝas je 11 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1113 en formo "Prauna". La latina loknomo "Prona Sclavonicalis" aperis en 1453, la hungara "Thothprona" en 1514. En 1655 ĝi iĝis kampurbo, sekve regiona komerca centro. Tiutempe diversaj korporacioj formiĝis. En 1715 oni komputis tie 35 familiojn pagantajn impostojn. En 1785 874 vilaĝanoj loĝis en 144 domoj, en 1828 911 vilaĝanoj loĝis en 115 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon unuaklasa (=eminenta). Fine de la 19a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Tótpróna 968 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Turčianske Teplice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Slovenské Pravno 938 homoj, (923 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj el la 13-a jarcento, baldaŭe renesancaj partoj alkonstruiĝis, en 1789 trakonstruita, en 1880 renovigita
- luterana preĝejo de 1886
- renesanca nobeldomo el la 17-a jarcento, post 4 jarcentoj trakonstruita
- kastelo de 1754
- pavilono antaŭ la paroĥo el la 18-a jarcento