Vyšný Kubín
Vyšný Kubín | |
hungare: Felsőkubin | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Vyšný Kubín | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Dolný Kubín |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Oravio |
Situo | Vyšný Kubín |
- alteco | 510 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 11′ 15″ N 19° 18′ 22″ O / 49.18750 °N, 19.30611 °O (mapo) |
Areo | 12,742 km² (1 274,2 ha) |
Loĝantaro | 642 (31.12.2010) |
Denseco | 50,38 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1325 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 027 01 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | DK |
NUTS | 510181 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Vyšný Kubín | |
Retpaĝo: www.vysnykubin.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Vyšný Kubín, hungare Felsőkubin estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Vyšný kaj felső signifas: supra.
Situo
[redakti | redakti fonton]Vyšný Kubín situas inter montoj laŭ ĉefvojo Ružomberok-Dolný Kubín. La lasta urbo troviĝas je 3 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1325 en latina formo "Superior Kolbin" kaj en hungara formo "Felseukolbin". En 1681 ĝi estis nomumita loko por artikoleja preĝejo. En 1778 455 vilaĝanoj loĝis tie, en 1828 535 vilaĝanoj loĝis en 78 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőkubin 475 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Dolný Kubín, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika (fundamente malfrugotika) preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo el la 15-a jarcento, post 2 jarcentoj renovigita kaj trakonstruita
- malfrurenesanca kastelo de familio Kubinyi [kubinji] el la 17-a jarcento, post 2 jarcentoj ĝi klasikismiĝis
- kastelo el la 18-a jarcento
- kastelo el la 19-a jarcento
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en 1849 tie naskiĝis poeto Pavol Országh Hviezdoslav
- en la vilaĝo naskiĝis hungara politikisto György Szmrecsányi