Hybe
Hybe | |
hungare: Hibbe, germane: Geib | |
municipo | |
Municipo Hybe kaj montaro Altaj Tatroj en fono
| |
|
|
Oficiala nomo: Hybe | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Liptovský Mikuláš |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Liptov |
Valkaldrono | Liptova valkaldrono |
Rivero | Hybica |
Situo | Hybe |
- alteco | 688 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 02′ 44″ N 19° 49′ 44″ O / 49.04556 °N, 19.82889 °O (mapo) |
Areo | 52,865694 km² (5 286,57 ha) |
Loĝantaro | 1 579 (31.12.2010) |
Denseco | 29,87 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1239 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 032 31 |
Telefona antaŭkodo | +421-44 |
Aŭtokodoj | LM |
NUTS | 510467 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Hybe | |
Retpaĝo: www.hybe.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Hybe, hungare Hibbe, germane Geib estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Hybe situas laŭ ĉefvojo kaj aŭtovojo Poprad-Liptovský Mikuláš (ankaŭ fervojo estas proksime). La lasta urbo troviĝas je 15, Poprad je 37 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1239 en formo "Hyba", kiel reĝa bieno. En 1265 ĝi iĝis kampurbo, la tiamaj - precipe germanaj ministoj - ricevis privilegiojn kaj minadis oron ĝis fine de la 15-a jarcento. Ekde 1396 la urbeto rajtis aranĝi bazaradojn semajne po unu. En 1563 lernejo ekfunkciis. En 1776 incendio okazis. En 1784 1554 loĝantoj loĝis en 191 domoj, en 1828 2035 loĝantoj loĝis en 217 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Hibbe 2126 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Liptóújvár, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Hybe 1617 homoj (1552 slovakoj, 46 ciganoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj el la 14-a jarcento, defenda muro konstruiĝis post 3 jarcentoj, turo alkonstruiĝis en 1824, interne estas entombigita hungara poeto Bálint Balassi
- luterana preĝejo de 1826
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Albert Škarvan - slovaka kuracisto kaj verkisto, fondinto de la Esperanto-movado en Slovakio
Naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]Interesaĵo
[redakti | redakti fonton]La municipon famigis filmo Pacho, hybský zbojník (en traduko: Paĥo, hiba rabisto) (1975) de reĝisoro Martin Ťapák.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Centro Quo vadis
-
Municipa domo
-
Memora domo de D. Chrobák
-
Domo de Albert Škarvan
-
Evangelia preĝejo
-
Romkatolika preĝejo de ĉiuj sanktuloj
Memor-tabuloj
[redakti | redakti fonton]-
Albert Škarvan, kun parto de la domo
-
Ján Bakoss
-
Ján Šimkovic
-
Ľudevít Orphanides