Dlhé Pole
Dlhé Pole | |
hungare: Trencsénhosszúmező, germane: Langenfeld | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Dlhé Pole | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Žilina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Kysuce |
Situo | Dlhé Pole |
- alteco | 536 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 18′ 33″ N 18° 37′ 53″ O / 49.30917 °N, 18.63139 °O (mapo) |
Areo | 41,0254 km² (4 102,54 ha) |
Loĝantaro | 1 955 (31.12.2011) |
Denseco | 47,65 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1320 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MEST (UTC+2) |
Poŝtkodo | 013 32 |
Telefona antaŭkodo | +421-41 |
NUTS | 517500 |
Aŭtokodoj | ZA |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Dlhé Pole, Žilina District | |
Retpaĝo: www.obecdlhepole.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Dlhé Pole (hungare Trencsénhosszúmező [trenĉEnhosUmezO], germane Langenfeld) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La loknomo en ĉiuj lingvoj (ankaŭ latine) signifas: longa kampo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Dlhé Pole situas en longa valo de rojo, meze de sakovojo. Žilina troviĝas je 17 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1320 en latina formo "Longus Campus" (=longa kampo), kiel apartenaĵo de Mateo Csák. La germana kaj parte slava loknomo "Langenfelt vel Dlwhe Pole" aperis en 1385. En 1598 oni komputis tie 26 domojn kaj muelejon, en 1720 62 familiojn pagantajn impostojn kaj 2 muelejojn. En 1784 2865 vilaĝanoj loĝis tie, en 1828 3114 vilaĝanoj loĝis en 404 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Dlhepole, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Trencsénhosszúmező 3832 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bytča, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Dlhé Pole 2096 homoj, (2071 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo el la 18-a jarcento, post jarcento kaj en 1927 trakonstruita
- laŭvoja kapelo el la 18-a jarcento
- muzeeto pri manfaraĵoj