Robledo del Buey
Aspekto
Robledo del Buey estas submunicipo de la municipa teritorio de Los Navalucillos en la provinco de Toledo, Kastilio-Manĉo (Hispanio).
Geografio kaj klimato
[redakti | redakti fonton]La setlejo troviĝas sur malgranda valo situanta inter la Montoj de Toledo. La ŝoseo Navalucillos-Valdeazores ligas ĝin kun Los Alares, Valdeazores, kaj Los Navalucillos (ĉiuj en la provinco de Toledo).
Ĝi havas klimaton mediteranea-kontinentan, kun malabunda pluvo en la epoko de somero kaj abundaj pluvo kaj neĝo en la epoko de vintro.
Populacio
[redakti | redakti fonton]Kun populacio proksimuma de 220 loĝantoj, ĝi estas la plej loĝata el la tri domaroj de Los Navalucillos. La populacio tendencas malpliiĝi ekde komenco de la 20a jarcento ĝis nun.