Saltu al enhavo

Santa Cruz de Retamar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Cruz de Retamar
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko de Torrijos
Poŝtkodo 45513
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Alberto Emmanuel Fernández Gónzalez
Demografio
Loĝantaro 2 998  (2010)
Loĝdenso 23,06 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 7′ N, 4° 14′ U (mapo)40.120555555556-4.2380555555556Koordinatoj: 40° 7′ N, 4° 14′ U (mapo) [+]
Alto 603 m [+]
Areo 130 km² (13 000 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Cruz de Retamar (Hispanio)
Santa Cruz de Retamar (Hispanio)
DEC
Situo de Santa Cruz de Retamar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Cruz del Retamar [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Santa Cruz de Retamar en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Santa Cruz de Retamar (Sankta Kruco de Genistejo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Limas kun la municipaj teritorioj de Villa del Prado, en la provinco de Madrido, kaj Méntrida, La Guardia, Las Ventas de Retamosa, Fuensalida, Portillo de Toledo, Maqueda, Quismondo, Escalona kaj Almorox, en la provinco de Toledo.

Krom la urba domaro, en la municipo troviĝas ankaŭ la submunicipo de Calalberche.

Toponimio

[redakti | redakti fonton]

La termino de "Santa Cruz" povus deveni el nomo de alta loko situanta nordokcidente, konata nun kiel "Cruz Verde" (verda kruco), eble rilata al juda komunumo. Pri la termino "Retamar" (genistejo) eble devenas el fakto ke antikve en la zono abundis genistoj.

Loĝantoj

[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Churriegos. La censita populacio en 2010 estis de 2.998 loĝantoj kaj la denseco estas de 23,06 loĝ/km². Dum la lastaj tri jardekoj la populacio triobliĝis el milo da loĝantoj al tri mil.

Santa Cruz de Retamar estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 603 m; je 38 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 130 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°7′14″ N 4°14′17″ Ok.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Post la Reconquista la zono ekdependis de la Montoj de Alamín (kastelo de Alamín), kiu poste integriĝos en la senjorlando de la dukoj de Maqueda, Arcos kaj Altamira. Ŝajne la loko estis fondita meze de la 15a jarcento de Gutierre de Cárdenas, Komandoro de Leono.

En 1486 oni akiris la titolon de Vilaĝo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]