Aprilo de 2024
Aspekto
(Alidirektita el Aprilo 2024)
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | ||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en aprilo 2024:
Bombardado fare de Israelo kontraŭ tri vehikloj de la karitata organizo World Central Kitchen murdis sep kunlaborantojn kiuj helpis en liverado de manĝaĵoj en la Gaza-strio.
Deko da mortoj kaj detruego de diplomata konstruaĵo irana en Damasko, Sirio, fare de atako de Israelo.
Tertremo de magnitudo 7,4 okazis en Tajvano — almenaŭ 9 homoj pereis kaj pli ol 700 estis vunditaj.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Somalio malpermesis al la eksterlandaj trolŝipoj fiŝkaptadon en siaj teritoriaj akvoj.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Almenaŭ 94 mortintoj kaj dudeko da malaperintoj pro ŝipvrako en Mozambiko.
Fizikisto Peter Higgs mortis en la aĝo de naŭdek kvar jaroj.
Totala suna eklipso de la 8-an de aprilo 2024: La suna eklipso komenciĝis en Meksiko, kaj de tie ĝi pasis tra Usono al Kanado (bildigita: animacio de la trajektorio de la eklipso)
Israelo retiras trupojn el Gaza-strio.
Zimbabvo enkondukis novan nacian monunuon Zimbabwe Gold, kies valoro estas ligita al oro.
Israelo kaj ĝiaj aliancanoj sukcesis haltigi centojn da misiloj kaj spavoj lanĉitaj de Irano responde al israela bombado de la irana konsulejo en Damasko, Sirio.
Litova atletisto pri diskoĵetado Mykolas Alekna plibonigis la plej malnovan mondan rekordon en atletiko, de 74,08 (Jürgen Schult, 1986) al 74.35 metroj.
Portugalio festas la 50-an datrevenon de la Revolucio de la Diantoj.
La haitia prezidento Ariel Henry rezignas kaj estas anstataŭita de Transira Prezidenta Konsilio.
|