Benzila acetato
Benzila acetato | |||
Plata kemia strukturo de la Benzila acetato | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Benzila acetato | |||
Benzila acetato troviĝas en la Cydonia vulgaris | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 140-11-4 | ||
ChemSpider kodo | 13850405 | ||
PubChem-kodo | 8785 | ||
Merck Index | 15,1126 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora likvaĵo kun karakteriza odoro | ||
Molmaso | 150.177g·mol-1 | ||
Denseco | 1.054g cm−3 | ||
Fandpunkto | −51 °C | ||
Bolpunkto | 213 °C | ||
Refrakta indico | 1,5232 | ||
Ekflama temperaturo | 102 °C | ||
Memsparka temperaturo | 460 °C | ||
Acideco (pKa) | 15.4 | ||
Solvebleco | Akvo:26.8 mg/mL | ||
Mortiga dozo (LD50) | 2490 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R36 R37 R38 | ||
Sekureco | S26 S37/39 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj [1] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335, H411 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P233, P261, P264, P271, P273, P280, P302, P304, P305, P312, P313, P313, P321, P332, P337, P338, P340, P351, P352, P362, P391, P403, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Acetato de benzilo estas organika komponaĵo, estero enhavanta unu benzenan ringon kaj unu acetatan grupon. Ĝi estiĝas per kondensiĝo de la benzoata alkoholo kaj acetata acido. Benzila acetato prezentas agrablan odoron je jasmeno kaj estas trovata en multaj fruktoj, floroj kaj plantoj tiaj kiaj (Jasminium grandiflorum, Cananga odorata, Hyacinthus orientalis, Gardenia jasminoides, marmeloso, Cydonia vulgaris, Medicago sativa kaj en la fungo de la specimeno Agaricus.[2]
Ĝi uzatas kiel nutroaldonaĵo en fruktaj gustigiloj kaj kiel ingredienco en parfumoj kaj estas vaste uzata kiel odorigilo en sapoj, detergentoj kaj incensoj. La homa korpo estas grande ekspoziciita al la benzila acetato per ingestado, haŭto-aplikado kaj inhalado. Eksperimentoj faritaj en musoj konkludis ke granda estas la probableco je hepata adenomo kaj ĝi prezentas karcinomogenajn proprecojn.
Ratoj submetitaj al tiuj eksperimentoj ankaŭ prezentis stomako-kanceron kaj pankreatan adenomon. Benzila acetato estas facile solvebla en lipidoj kaj do ĝi estas rapide absorbita de la gastrointesta sistemo, pulmoj kaj per haŭto. Ĝi ankaŭ estas unu el la multaj substancoj kiuj estas altiraĵoj al virseksaj specimenoj de orkidabeloj, kiuj laŭŝajne kolektas la kemiaĵon por sintezi la feromonojn.
Ĝi ordinare uzatas kiel logaĵo por altiri kaj kapti ĉi-abelojn por eksperimentoj. Benzila acetato same uzatas kiel solvanto en plastaj kaj rezinaj fabrikado, celuloza acetato, nitratoj, oleoj, lakoj, polurigiloj kaj farboj.
Sintezoj
[redakti | redakti fonton]Sintezo 1
[redakti | redakti fonton]- Preparado per traktado de acetata acido kaj benzila alkoholo:
Sintezo 2
[redakti | redakti fonton]- Preparado per traktado de acetata anhidrido kaj benzila alkoholo:
Sintezo 3
[redakti | redakti fonton]- Preparado per traktado de benzila klorido kaj acetata acido:
Sintezo 4
[redakti | redakti fonton]- Preparado per interagado de natria acetato kaj benzila klorido:
Sintezo 5
[redakti | redakti fonton]- Reakcio de transesterigo inter benzila formiato kaj metila acetato:
Sintezo 6
[redakti | redakti fonton]- Per transigo de la benzila radikalo inter benzila benzoato kaj acetata acido:
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]Reakcio 1
[redakti | redakti fonton]- Hidrolizo de la benzila acetato:
Reakcio 2
[redakti | redakti fonton]- Sapigo de la benzila acetato:
Reakcio 3
[redakti | redakti fonton]- Reduktigo de la benzila acetato:
Reakcio 4
[redakti | redakti fonton]- Per transesteriga reakcio inter benzila acetato kaj anizila cinamato:
Reakcio 5
[redakti | redakti fonton]- Reakcio kun klorida acido:
Reakcio 6
[redakti | redakti fonton]- Reakcio kun amoniako:
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chemical Book
- Encyclopedia of Food and Color Additives, Volume 1, George A. Burdock
- Chromatography Theory, Jack Cazes, Raymond P.W. Scott
- Monographs on Fragrance Raw Materials: A Collection of Monographs Originally ..., D. L. J. Opdyke
- Petrochemical Catalyst Materials, Processes, and Emerging Technologies, Al-Megren, Hamid
- Handbook of Chemicals and Safety, T.S.S. Dikshith
- Enhancing the Regulatory Decision-Making Approval Process for Direct Food ..., Food Forum, Institute of Medicine
Kunrilataj kemiaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Benzila adenino -
Benzila piperazino -
Benzo-furano -
Benzo-furanono
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Acetata acido
- Benzoata acido
- Benzila aldehido
- Etanolo
- Natria fenil-acetato
- Natria fenil-butirato
- Natria fenoksido
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sigma Aldrich[rompita ligilo]
- ↑ Monographs