Chmeľnica
Chmeľnica | |
hungare: Komlóskert, germane: Hopgarten | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Chmeľnica | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Stará Ľubovňa |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Rivero | Poprad |
Situo | Chmeľnica |
- alteco | 528 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 17′ 46″ N 20° 43′ 47″ O / 49.29611 °N, 20.72972 °O (mapo) |
Areo | 12,64 km² (1 264 ha) |
Loĝantaro | 959 (31.12.2011) |
Denseco | 75,87 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1315 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 064 01 |
Telefona antaŭkodo | +421-52 |
Aŭtokodoj | SL |
NUTS | 526754 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Chmeľnica | |
Retpaĝo: www.chmelnica.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Chmeľnica (hungare Komlóskert [komlOŝkert], germane Hopgarten) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Chmeľnica situas laŭ dekstra bordo de Poprad (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Poprad-Prešov. Stará Ľubovňa troviĝas je 3 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1315 en germana formo "Hophengart". La unuaj loĝantoj estis germanoj. Inter 1412-1772 la vilaĝo apartenis al grupo de la 16 hipotekitaj urboj al Pollando, dume en 1433 la husanoj detruis la vilaĝon. En 1662 inundo okazis, tial la vilaĝo iomete ŝanĝis lokon. En 1828 980 vilaĝanoj loĝis en 135 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Komlóskert 653 homoj, (plejparte germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Stará Ľubovňa, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post 1945 la germanoj deportiĝis. En 2001 vivis en Chmeľnica 914 homoj, (797 slovakoj, 107 germanoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Andreo de 1770
- laŭvoja baroka kapelo