Koškovce
Aspekto
Koškovce | |
hungare: Koskóc | |
municipo | |
Oficiala nomo: Koškovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Humenné |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Montaro | Malaltaj Beskidoj |
Rivero | Laborec |
Situo | Koškovce |
- alteco | 187 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 02′ 48″ N 21° 57′ 22″ O / 49.04667 °N, 21.95611 °O (mapo) |
Areo | 11,71 km² (1 171 ha) |
Loĝantaro | 610 (31.12.2011) |
Denseco | 52,09 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1543 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 067 12 |
Telefona antaŭkodo | +421-57 |
Aŭtokodoj | HE |
NUTS | 520403 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Koškovce | |
Retpaĝo: koskovce.webnode.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Koškovce (hungare Koskóc [koŝkOc]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Koškovce situas laŭ dekstra bordo de Laborec, laŭ vojoj kaj fervojo Medzilaborce-Humenné. La lasta urbo troviĝas je 15 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1543. En 1787 loĝis tie 320 vilaĝanoj en 46 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Koskóc 477 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Humenné, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Koškovce 615 vilaĝanoj (611 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejo de 1584, en la 18-a jarcento barokiĝis, post jarcento klasikismiĝis
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Spirito de 1982