Korunková
Korunková | |
hungare: Pusztaháza, rutene: Корунків, germane: Kronberg | |
municipo | |
Vido al Korunková
| |
Oficiala nomo: Korunková | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Stropkov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Situo | Korunková |
- alteco | 263 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 12′ 00″ N 21° 44′ 49″ O / 49.20000 °N, 21.74694 °O (mapo) |
Areo | 11,21 km² (1 121 ha) |
Loĝantaro | 82 (31.12.2011) |
Denseco | 7,31 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1408 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 090 31 |
Telefona antaŭkodo | +421-54 |
Aŭtokodoj | SP |
NUTS | 527408 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Korunková | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Slovakio |
Korunková (hungare Pusztaháza [pustahAza], rutene Корунків [korunkiv], germane Kronberg) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Pucakovce.
Situo
[redakti | redakti fonton]Korunková situas sur mildaj deklivoj, fine de sakovojo. Stropkov troviĝas voje je 16, aere je 7 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1408 en formo "Puczagshaw". En la 16-a jarcento rutenoj alvenis. En 1600 oni komputis tie 18, en 1715 nur 8 domojn. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Puczák, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Pusztaháza 133 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Stropkov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Korunková 105 homoj, (95 slovakoj, 7 rutenoj).