Osadné
Osadné (Telepovce) | |
hungare: Telepóc, rutene: Осадне | |
municipo | |
Vido trans la vilaĝo al sudoriento
| |
Oficiala nomo: Osadné | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Snina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Najbaras kun | Nacia parko Poloniny |
Rivero | Udava |
Situo | Osadné |
- alteco | 385 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 08′ 36″ N 22° 09′ 09″ O / 49.14333 °N, 22.15250 °O (mapo) |
Areo | 26,523 km² (2 652,3 ha) |
Loĝantaro | 192 (31.12.2006) |
Denseco | 7,24 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1639 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 067 34 |
Telefona antaŭkodo | +421-57 |
Aŭtokodoj | SV |
NUTS | 520594 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo en Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Osadné | |
Retpaĝo: www.osadne.ocu.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Osadné laŭ historia slovaka nomo kaj ankaŭ ukraine Telepovce (hungare Telepóc) estas rutena vilaĝo en orienta Slovakio en distrikto Snina. Ĝi troviĝas 17 km for de Snina.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Teritorio de vilaĝo troviĝas ĉe slovak-pola limo, ĉe ĉefa montoĉeno de Karpatoj. Tra la vilaĝo fluas rivereto Udava, kiu elfontas ĉe slovak-pola limo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1639 sub la nomo Filerová Voľa. Sub ĉi nomo ĝi estis konata ĝis jaro 1612, poste sub la nomo Telepovce ĝis 1948. Origine ĝi apartenis al nobelara familio el Humenné, poste al aliaj nobelaraj familioj. En 1910 loĝis en la vilaĝo 664 homoj, rutenoj en majoritato, poloj en minoritato.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Greko-katolika preĝejo el 1792. Ortodoksa preĝejo konstruita en 1933 en malnovrusa stilo. En kripto de ĉi preĝejo estas ostoj de 1025 soldatoj de unua mondmilito.
De la vilaĝo kondukas ĝis la pola vilaĝo Balnica turistmarkita piedvojo tra slovaka-pola limpasejo por piedirantoj (2 horoj). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limkontrolado ĉesis. Sur teritorio de Pollando troviĝas Bieŝĉada arbara fervojo (pole: Bieszczadzka Kolejka Leśna) de Lupkov ĝis Cisna.
Naturprotekto
[redakti | redakti fonton]Parto de vilaĝa teritorio troviĝas en Nacia parko Poloniny, kiu nordokcidente najbaras kun Landprotektita areo Orientaj Karpatoj. Sur la teritorio kuŝas du protektitaj teritorioj naturrezervejoj: