Stará Lesná
Stará Lesná | |
hungare: Felsőerdőfalva, germane: Altwalddorf | |
municipo | |
Ĉefstrato en Stará Lesná
| |
|
|
Oficiala nomo: Stará Lesná | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Kežmarok |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Altaj Tatroj |
Rivero | Studený potok |
Situo | Stará Lesná |
- alteco | 731 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 08′ 17″ N 20° 18′ 06″ O / 49.13806 °N, 20.30167 °O (mapo) |
Areo | 9,4820 km² (948,2 ha) |
Loĝantaro | 1 009 (31.12.2011) |
Denseco | 106,41 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1294 |
Plej facila aliro | al Tatranská Lesná, Tatranská Lomnica |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 059 53 |
Telefona antaŭkodo | +421-52 |
Aŭtokodoj | KK |
NUTS | 523887 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Situo rilate al Tatroj
| |
Vikimedia Komunejo: Stará Lesná | |
Retpaĝo: www.staralesna.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Stará Lesná (hungare Felsőerdőfalva [felŝOerdOfalva], germane Altwalddorf) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Stará Lesná situas laŭ rojo, inter montoj 781, 788 kaj 789 metrojn altaj, laŭ traira flankovojo. Kežmarok troviĝas je 10 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1294 en tiama hungara nomo "Erdewfalva" (=arbaro-vilaĝo), la slovaka loknomo aperis en 1808. En 1787 508 vilaĝanoj loĝis en 72 domoj, en 1828 668 vilaĝanoj loĝis en 92 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. Ekde fine de la 19-a jarcento fremdultrafiko komenciĝis. Ĝis 1892 la oficiala hungara loknomo estis Óleszna, poste ĝi rericevis la mezepokan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőerdőfalva 566 homoj, (plejparte germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Kežmarok, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.
Vizitindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo el la 13-a jarcento, en la 18-a jarcento trakonstruita
- klasikisma luterana preĝejo de 1821
- sonorilostablo supozeble en 1600
- skiejoj
- kampadejo kaj hoteloj