Tatranská Javorina
Tatranská Javorina | ||
hungare: Javorina, germane: Uhrgarten, pole: Jaworzyna Spiska | ||
municipo | ||
Tatranská Javorina
| ||
|
||
Oficiala nomo: Tatranská Javorina | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Poprad | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Spiŝo | |
Montaro | Altaj Tatroj Belianaj Tatroj | |
Situas en | Tatra nacia parko | |
Parto(j) | Podspády, Lysá Poľana | |
Rivero | Javorinka | |
Situo | Tatranská Javorina | |
- alteco | 993 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 16′ 00″ N 20° 08′ 30″ O / 49.26667 °N, 20.14167 °O (mapo) | |
Areo | 94,0497 km² (9 404,97 ha) | |
Loĝantaro | 220 (31.12.2010) | |
Denseco | 2,34 loĝ./km² | |
Akvofaloj | Akvofalo de Hviezdoslav, Akvofalo Ťažký | |
Unua skribmencio | 1320 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 059 56 | |
Telefona antaŭkodo | +421-52 | |
Aŭtokodoj | PP | |
NUTS | 580368 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo en Regiono Prešov
| ||
Situo enkadre de Tatroj
| ||
Vikimedia Komunejo: Tatranská Javorina | ||
Retpaĝo: www.tjavorina.eu | ||
Portalo pri Slovakio |
Tatranská Javorina (hungare Javorina germane Uhrgarten pole Jaworzyna Spiska) estas malgranda feriejo, vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Tatranská Javorina situas laŭ la pola landlimo, laŭ rojo inter montoj 1193, 1283, 1038 kaj 1439 m altaj, laŭ ĉefvojo Pollando-Spišská Belá. Poprad troviĝas je 40, Zakopane 25 km. La vilaĝo estas ankaŭ limpasejo jam ne funkcianta pro zono de Schengen. En la alia flanko de la limo estas Łysa Polana.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis la 18-a jarcento nur kelke da paŝtistoj loĝis tie. En 1759 ferofandejo ekfunkciis, tial ĉeĥoj kaj poloj alvenis. En 1875 la erco elĉerpiĝis, tial oni fondis farejon por papero. En 1879 prusa princo aĉetis la kampojn por ĉasadi. Tiu kampo baldaŭe iĝis Nacia parko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Javorina 396 homoj, (slovakoj en majoritato, germanoj kaj hungaroj en minoritato). En 1918 disputo okazis inter la naskiĝontaj ŝtatoj Ĉeĥoslovakio kaj Pollando tial, ke kies apartenaĵo estu la vilaĝo. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Kežmarok, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1936 la ŝtato aĉetis la kampojn. En 1938 Pollando okupis la vilaĝon, kiun post 1 jaro Slovakio reokupis. Inter 1947-1992 la municipo funkciis en Ždiar. En 2001 vivis en Tatranská Javorina 223 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ligna preĝejo el la 19-a jarcento
- Akvofalo de Hviezdoslav
- Akvofalo Ťažký
- hotelo de 1977