Hubošovce
Hubošovce | |
hungare: Gombosszentgyörgy | |
municipo | |
Vido al Hubošovce
| |
|
|
Oficiala nomo: Hubošovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Sabinov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Parto(j) | Jur |
Situo | Hubošovce |
- alteco | 355 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 05′ 50″ N 21° 12′ 20″ O / 49.09722 °N, 21.20556 °O (mapo) |
Areo | 5,82 km² (582 ha) |
Loĝantaro | 477 (31.12.2011) |
Denseco | 81,96 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1435 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 082 66 |
Telefona antaŭkodo | +421-51 |
Aŭtokodoj | SB |
NUTS | 524492 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Hubošovce | |
Retpaĝo: www.hubosovce.ocu.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Hubošovce (hungare Gombosszentgyörgy) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Sabinov.
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur malebenaĵo, inter 2 rojoj, laŭ traira flankovojo. Prešov troviĝas 13 km de ĉi tie.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. Dum la mezepoko 2 vilaĝoj formiĝis: Gombosfalu kaj Szentgyörgy (sentdjordj). Ili kuniĝis meze de la 19-a jarcento. En 1910 loĝis en Gombosszentgyörgy 286 da homoj (plejparte slovakoj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al departemento Sáros, al la distrikto de Sabinov, poste al Ĉeĥoslovakio. En 2001 loĝis en Hubošovce 433 da homoj, escepte unun ĉiuj slovakoj.
Gombosfalu
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1409 en formo "Kysfalu" kaj en 1431 "Gombosfalwa". Posedantoj de la kampoj estis precipe familio Gombos (gomboŝ).
Szentgyörgy
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1307 en latina formo "Sanctus Georgius" (=Sankta Georgo). La loko tiam havis gotikan preĝejon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika gotika preĝejo el la 13-a jarcento, en 1763 barokiĝis, en 1922 kaj en 1999 renoviĝis
- katolika preĝejo omaĝe al Dipatrino de ĉirkaŭ 1700, en 1940 renoviĝis
- renesanca nobeldomo de Gombos (gomboŝ) el la 17-a jarcento, post jarcento trakonstruiĝis, en la 20-a jarcento iĝis lernejo
- klasikisma nobeldomo de 1809